Ĝeneralaj informoj pri kelkaj Esperanto-asocioj

3 views
Skip to first unread message

Didier Janot

unread,
May 19, 2020, 4:22:52 PM5/19/20
to ILEI-Francio
Saluton al ĉiuj,

Ĉar venis kelkaj demandoj, jen

Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) sia junulara sekcio
estas la tutmonda tegmenta Esperanto-asocio.

Al UEA/TEJO aliĝas
– landaj asocioj, inter ili estas Espéranto-France kaj Espéranto-Jeunes
– fakaj sekcioj, inter ili la plej grava (almenaŭ por ni) estas
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (https://www.ilei.info/)

Je franca nivelo,
Espéranto-France/Espéranto-Jeunes estas la landa tegmenta asocio por Francio.
Al ĝi aliĝas regionaj asocioj
kaj fakaj landaj asocioj, inter ili estas
Groupe des enseignants espérantophones (GEE)

ILEI estas
– fakaj asocioj de UEA
– monda tegmenta asocio pri instruado
do al ĝi aliĝas landaj sekcioj, inter ili ILEI-Francio

Do nia grupo GEE/ILEI-Francio estas
kaj faka sekcio de Espéranto-France
kaj landa sekcio de ILEI

Per la aliĝilo al Espéranto-France/Espéranto-Jeunes
eblas aliĝi al
UEA/TEJO (inter 11€ kaj 74€ laŭ aĝo kaj servoj)
ILEI (10€ kun reta abono al IPR, 20€ kun papera/poŝta abono)
GEE krucumante la linion GEE sur la 4a paĝo.
Do por ni,
okaze de la (re)aliĝo al Espéranto-France,
necesas
kaj aliĝi al ILEI 10 aŭ 20€
kaj krucumi la linion GEE 
Se vi ne ankorau fari

UEA/TEJO, Espéranto-France/Jeunes, ILEI, GEE/ILEI-Francio
estas neŭtralaj asocioj.

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
kaj ĝiaj ligitaj por-lingvaj asocioj (inter ili SAT-Amikaro por la franclingvanoj)
estas sendependaj asocioj, kun iomaj politikaj celoj.
SAT estas ankaŭ faka asocio de UEA.

Je Franca nivelo,
Espéranto-France kaj SAT-Amikaro havas komunan instituton

Eble pluraj el vi ankaŭ konas la movadon
Eŭropo Demokratio Esperanto, je Eŭropa nivelo
Europe Démocratie Espéranto, je franca nivelo
registritaj kiel politikaj partioj.

UN kaj UNESKO estas internaciaj organizoj de ŝtatoj.
Ili akceptas kiel observantojn, Ne Registarajn Organizojn (NRO).
UEA estas oficiala observanto ĉe UN kaj UNESKO (Edukado, Scienco, Kulturo).
ILEI estas ne-oficiala observanto ĉe UNESKO.
Okaze de la ĝeneralaj konferencoj de UNESKO,
UEA rajtas sendi observantojn kaj ILEI neoficialajn observantojn.
Do ne rekte rilatas al niaj francaj asocioj,
sed ĉar la konferencoj okazas en Parizo,
UEA kaj ILEI elektas homojn inter ni por ĉeesti.

Ekzistas multaj asocioj, kaj ĉiu havas sian propran celon.
Do laŭ tio kion ni faras, ni elektu unu aŭ alian.

Ni ne forgesu ke asocioj estas strukturoj en kiuj agas volontuloj.
Do ne eblas peti ke iu asocio faru ion aŭ tion.
Ĉiu el ni ene de asocio (elektita laŭ la taŭga celo) agu kun aliaj volontuloj
por interŝanĝi spertojn kaj realigi projektojn kun aliaj sam-projekto-realigantoj.

Ĝis,
DJ




François LO JACOMO

unread,
May 19, 2020, 6:05:28 PM5/19/20
to Didier Janot, ILEI-Francio

Saluton,

 

Dankon Didier pro tiu ĉi memorigo, tamen mi iomete precizigu.

 

ILEI ne estas nur faka asocio aliĝinta al UEA: ĝi estas ligita per speciala kontrakto, interalie ĝi rajtas havi observanton en la Estraro de UEA, same kiel TEJO, kaj tion ne rajtas la (ses?) fakaj asocioj aliĝintaj al UEA.

 

En Esperanto-France, mi ne precize konas la nunan situacion, sed en la tempo, kiam mi aktivis, aliĝo al GEE same kiel aliĝo al JEFO estis inkluzivita en la aliĝo al UFE, sen iu ajn kroma pago, do estis sufiĉe multaj membroj de GEE. Membreco en GEE estis sendependa de membreco en ILEI.

 

En Unesko, UEA estas ne observanto, sed partnero. De 1954. Ni elektas la LigKomitaton NROj-UNESKO ĉiun duan jaron: ĝi estas oficiala Unesko-instanco, kiu estas en konstanta kontakto kun aliaj Unesko-instancoj pri diversaj agadoj, interalie la Unesko-forumoj, kiujn ĝi organizas kunlabore kun aliaj instancoj de Unesko, sed ĝi ankaŭ partoprenas en pli ĝeneralaj programoj de UN pri edukado ekzemple, en decidoj pri nemateria kultura heredaĵo, ktp... Dum dudeko da jaroj, ankaŭ ILEI estis partnero de Unesko, sed ĝi perdis tiun ĉi partnerecon en la tempo, kiam Unesko decidis duonigi la nombron de siaj partneraj NROj. Nun, ILEI kaj TEJO provas reakiri tiun ĉi partnerecon, sed tio estas longa proceduro.

 

Reprezentantoj de ILEI ĉe Unesko ne estis parizanoj, kaj dum longa tempo Renée Triolle, kiu loĝas tute sude de Francio, estis la ĉefreprezanto de UEA en Unesko. Pli grava kriterio ol loĝi en Parizo estas la ebleco partopreni en la diversaj kunsidoj: pro tio multaj delegitoj de Ne Registaraj Organizoj estas emeritoj, aŭ havas profesion, kiu inkluzivas tiun ĉi laboron ĉe Unesko (ekzemple salajrataj de la koncerna NRO). En la Ĝenerala Konferenco de Unesko, UEA sendas ne observantojn, sed delegitojn, same kiel la diversaj ŝtatoj. Ni ja rajtas paroli dum la plena sesio, sed nur po 3 minutojn dum la delegitoj de la ŝtatoj rajtas paroli po 6 minutojn. La Ĝeneralaj Konferencoj de Ne Registaraj Organizoj okazas ne samtempe kiel tiuj de Unesko, la         venonta estas planita principe por la fino de 2020, kaj dum tiuj ĉi Ĝeneralaj Konferencoj ĉiuj partneraj NROj (inkluzive UEA) povas voĉdoni kaj por elekti la LigKomitaton, sed ankaŭ pri aliaj decidoj (interalie la forumoj).

 

Amike,

 

 

François LO JACOMO

72 quai de la Loire

75019. Paris

06 80 88 53 27

-- 

--
Vous recevez ce message, car vous êtes abonné au groupe Google Groupes "ILEI-Francio".
Pour vous désabonner de ce groupe et ne plus recevoir d'e-mails le concernant, envoyez un e-mail à l'adresse ilei-francio...@googlegroups.com.
Cette discussion peut être lue sur le Web à l'adresse https://groups.google.com/d/msgid/ilei-francio/CAOavXH6%3DZ6u83%3DBMTc%3DRXgH4MsRYdPnnjs%3DF8CAuMuQM8cL-9A%40mail.gmail.com.

TRIOLLE Renée

unread,
May 20, 2020, 3:36:07 AM5/20/20
to ilei-f...@googlegroups.com

UEA ne estas observanto che UNESKO, sed  ghi estas en oficialaj rilatoj .

male ILEI perdis sian statuson, pro nerespondo al demandaroj kaj provas reakiri tiun statuson .

ghi tamen petas chiusesie akiri la eblecon ighi observanto, kaj neniam malsukcesis ghis nun .

Desbrieres Emmanuel

unread,
May 25, 2020, 2:37:22 AM5/25/20
to François LO JACOMO, Didier Janot, ILEI-Francio
Dankon la vi François pro tiuj klarigoj.

Mi reprenos iam por bone enkapigi ilin.

Tutkore
Emmanuel

Le 20/05/20 00:05, François LO JACOMO <fran...@lojacomo.eu> a écrit :

TRIOLLE Renée

unread,
May 25, 2020, 2:46:59 AM5/25/20
to ilei-f...@googlegroups.com

che Esperanto-france, instruistoj ,kiuj deziras, signas GEE kaj parto de ilia kotizo iras al GEE , ne al la federacioj .Sed la homo devas mem elekti .

Desbrieres Emmanuel

unread,
May 25, 2020, 2:50:58 AM5/25/20
to Didier Janot, ILEI-Francio
Dankon pro la precizaj klarigoj.

Amike
Emmanuel

Le 20/05/20 10:10, Didier Janot <didier...@gmail.com> a écrit :
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages