Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

TRANSFAX N.129

0 views
Skip to first unread message

Va Milushnikov

unread,
Jun 28, 2004, 6:57:23 AM6/28/04
to
Saluton, All!

=== trancx' ===

RadicalFax #129 2004-05-06 (Jaro 9)
Transnacia radikala agado - Inform-bulteno de Transnacia Radikala Partio
Publikigita en: English FranÞais Italiano Espa£ol Esperanto
En jena numero:
Plusendu al viaj geamikoj

è"Montagnard"-oj masakritaj dum la internacia komunumo silentas. Letero de Ksor
al Pannella.

è Un-komisiono pri homrajtoj paralizita de la afrik-azia bloko

è 'Ni abrogu gxin tuj!' - Pludauxras la referenduma kampanjo

è Italio-kazo kaj internacia gard-kontrolado de la demokratioj

è Euxrop-unia parlamento malpermesas ekspozicion pri kanabo.

è Euxrop-unia parlamento - Intervenoj de radikalaj Eu-deputitoj pri: Akordo
Eu-komisiono / Usono pri datenoj; Gas-merkato; Bilanco-malsxargxo 2002;
Homrajtoj tutmonde - Euxrop-unia politiko; Aligxpeto de Kroatujo

è Rendevuoj

Vjetnamujo
"Montagnard"-oj masakritaj dum la internacia komunumo silentas. Letero de Ksor
al Pannella.

Romo, 2004-04-28 - La jxurnalo õIl Foglioæ ('La paperfolio', itallingva)
publikigis leteron de Kok Ksor, Prezidanto de "Montagnard"-fondajxo kaj
konsiliano de Gxenerala konsilio de Trp, al Marco Pannella; per gxi, la
enekzila gvidanto de la Degar-gento, pri subpremado de la senperfortaj Paskaj
manifestacioj, konfirmas la 'eksterordinaran tragikan gravecon de kio okazis
kaj pludauxron de neeltenebla situacio (å)'. Konsiderante ecx nur naux
vilagxojn de provinco Buona Ma Thout, estas 239 la homoj murditaj, kies nomoj
tamen ankoraux ne estas konataj. La unua tuta takso nombras pli ol 400
mortintoj. Ksor konsideras pleja kauxzo de la tragedio kiu trafas la
Degar-genton, la tutan maleston de 'Altranga Un-komisiito por refugxintoj' kaj
de ajna internacia kontrolo. '(å) Mi pregxas por trovi la fortojn cele al
gxisekstrema malsatstriko por konvinki la internacian komunumon - se ne la
vjetnamujan kaj ties registaron - sxangxi sian si-tenon, kaj nin helpi venante
konstati en Vjetnamujo kaj trans ties limoj, tian nian mortadon ankaux el
malsato kaj malsanoj. Mi ne scias, cxu mi sukcesos, ankaux cxar mi timas, ke
neniu gxin rimarkos, malgraux la si-engagxo - pri kiu mi certas - de la amikoj
el nia Radikala partio, senperforta, transnacia'. Prezentante tiun leteron,
Marco Pannella demandis al la legantoj: 'Kion fari? Kion ni faru? Kiun vi
faras? Kion vi respondas al mia Kok? Al la vunditoj kaj mortontoj milope en la
vjetnamuj-kambogxa gxangalo?'
Trp cxe Unuigxintaj nacioj
Un-komisiono pri homrajtoj paralizita de la afrik-azia bloko

Gxenevo, 2004-03-15..04-24 - Transnacia radikala partio partoprenis en la
laboroj de jena 60a sesio de Un-komisiono pri homrajtoj, komencita kvar tagojn
post la terorisma enMadrida atako de 2004-03-11. Trp denuncis malrespektadon de
fundamentaj homrajtoj en Laoso kaj Vjetnamujo; konigis: la kondicxojn de la
migrantaj laboristoj en Cxina popola respubliko; neadon de evolu-rajto en
"Xinjiang"-a auxtonoma regiono kaj neeblon vocxi en la region-administrado;
prezentis porCxecxenujan Pac-planon, kiu antauxvidas provizoran
Un-administradon; subtenis peton por moratorio de ekzekutado, krom pluraj
paralelaj eventoj. Prezidate de la auxstralia ambasadoro Mike Smith, 2004-04-07
la Un-komisiono pri homrajtoj celebris na 'Internacia tago por pripensado pri
en1994a genocido en Ruando', je la deka datreveno de unu el la plej hontigaj
epizodoj en la nuntempa historio. Cxeestis la celebradon Gxenerala sekretario
de Unuigxintaj nacioj, Kofi Annan, kiu, emfazinte kunan malsukceson protekti
800.000 sendefendajn homojn en Ruando kaj espriminte sian grandan maltrankvilon
pro la grava malrespektado de homrajtoj en la regiono Darfour (Sudano),
iniciatis 'Agad-planon por preventi genocidon'. Post foriro de Annan el
Gxenevo, la 53 Sxtatoj-membroj konsistigantaj Un-komisionon estis vocxdonontaj
pri la tagordero 9 koncernanta evidentajn kaj gravajn malrespektadojn de
homrajtoj en ajnaj mondopartoj. Igis la majoritaton si-deteni la afrikaj kaj
aziaj Sxtatoj-membroj (15 kaj 12, respektive) kiuj, kun Kubo kaj Rusa
federacio, ludas superpeze en rezoluciado pri unuopaj landoj. La priCxecxenuja
rezolucio (angle) enkondukita de Irlando, kiel lauxvica Eu-prezidanta lando,
ricevis 12 porajn vocxojn, 23 malporajn kaj 18 si-detenajn. La rezolucio pri la
situacio de homrajtoj en Cxina popola respubliko, prezentita de Usono, ne
superis la peton de 'por-neniu-aga mocio' [1], kiu estis akceptita per 28
vocxoj poraj, 16 malporaj kaj 9 si-detenaj (angle).

[1] 'Por-neniu-aga mocio' = Mocio kiu proponas nenion fari pri iu temo; se
aprobita, gxi malebligas ion ajn decidi tiuteme.
Radikaluloj
'Ni abrogu gxin tuj!' - Pludauxras la referenduma kampanjo

Romo, 2004-05-01 - Pludauxras la kampanjo por kolektado de subskriboj por la
referendumo celanta abrogi la legxon 40/2004 pri kurace asistata fekundigo;
legxo kiu neas la homin-liberon kaj -respondecon, kaj neniigas esperon por
milionoj da malsanuloj, malpermesante esploradon pri embriaj stam-cxeloj. Cxiuj
materialo kaj informoj necesaj por subskrib-kolektado elsxuteblas cxi tie
(itallingve). Specife, rajtas 'mem'-kolekti subskribojn: urbestroj;
provinco-prezidantoj; skabenoj; krome - petinte delegon respektive de urbestroj
kaj provinco-prezidantoj - la komunum- kaj provinc-oficistoj kaj la konsilianoj
komunumaj kaj provincaj.
Radikaluloj
Italio-kazo kaj internacia gard-kontrolado de la demokratioj

Romo, 2004-04-30 - Cxu gard-kontroli demokratiojn, ekde Italio? Cxu demokratio
nure antauxenigendas kie gxi malestas, aux gxi plibonigendas ankaux kie gxi
cxeestas kaj riskas ekmalesti en pluraj aspektoj de la politika vivo? Kian
rimedon eblas elpensi kontraux la dauxra malrespektado de lauxlegxo fare de la
institucioj, kaj kontraux la regado de la amaskomunikiloj fare de la partioj,
kio karakterizas Italio-kazon? Jen la du cxefaj demandoj pridiskutitaj en la
internacia kunveno 'Gard-kontrolado de la demokratioj: informado, libero,
jur-bazita sxtato ekde la itala kazo', arangxita de la Eu-deputitoj de
Bonino-listo kaj de "Radicali italiani", en ku partoprenis juristoj (Attila
Tanzi, Michele Ainis, Riccardo Maia, Cesare Pitea, Francesco Desanctis),
komunikad-fakuloj (Mikl˜s S¿kŸsd, Ellen Mickiewicz, Robert M. Entman) kaj
reprezentantoj de Nro-j gard-kontrolaj pri demokratioj kaj komunikiloj
("Freedom House", Liberhejmo; "Article 19", 'Artikolo 19'; "European Institute
for the Media" 'Euxropa instituto pri komunikiloj' kaj "Osservatorio di Pavia"
'Pavia observejo'). Bazas al la kunveno dokumentaro pri Italio-kazo (Eu-lingve)
kaj peton (Eux-lingve) gard-kontroli Italion, adresitan al Oske (Organizajxo
por kunlaborado kaj sekuro en Euxropo) kaj subskribita de 140 italaj
parlamentanoj el cxia politika aparteno. Diskutado enfokusigis: la regulojn de
internacia juro koncernantajn demokrati-rajton, liberojn je esprimo kaj je
informad-plureco; la spertojn pri komunikilar-kontrolado akiritajn en landoj
kun ekanta demokratio; la rolon de Oske kaj eblon plivastigi ties
gard-kontrolajn programojn al landoj kun evoluinta demokratio, kia estas
Italio; similecon inter Italio-kazo kaj la komunikilar-situacio karakterizanta
iujn orienteuxropajn landoj kaj Rusion; transformadon de amaskomunikiloj
kauxzitan de novaj teknologioj. Cxe www.radioradicale.it baldaux spekteblos
videajxo pri la konferenco, angle kaj itale.
Kanabo
Euxrop-unia parlamento malpermesas ekspozicion pri kanabo

Bruselo, 2004-04-26 - Euxrop-unia parlamento neis al la radikala Eu-deputito
Marco Cappato rajtigon ekspozicii tipajn varojn el kanabo en la Eu-parlamentaj
ejoj. Por la ekspozicio, arangxita kunlabore kun la svisa asocio
"Chanvre-info", permeso estis petita laux la regularaj proceduroj, kaj por gxi
estis jam asignitaj spacoj okaze por la maja sesio 2004. Per letero adresita al
la Prezidanto de Eu-Parlamento por kontesti tiun decidon, Cappato emfazis, ke
kanabo estas lauxlegxa varo en cxiuj Euxrop-uniaj landoj, kaj, ke ties
kultivado estas ecx financata per fondusoj de Euxrop-unio. Sekve de konfirmo de
tiu decido fare de la Kvestor-kolegio, la Eu-deputito lancxis al siaj civitanoj
alvokon esprimi sian indignon al Prezidanto de Euxrop-unia parlamento kaj al la
anoj de la Kvestor-kolegio (itale).
Radikalaj Eu-deputitoj
Euxrop-unia parlamento - Intervenoj de radikalaj Eu-deputitoj pri: Akordo
Eu-komisiono / Usono pri datenoj; Gas-merkato; Bilanco-malsxargxo 2002;
Homrajtoj tutmonde - Euxrop-unia politiko; Aligxpeto de Kroatujo

Strasburgo, 2004-05-19..22 Intervenoj en la enPlena sesio de Euxrop-unia
parlamento Akordo inter Eu-komisiono kaj Usono pri datenoj "Pnr" - Cappato
(Eu-lingvare)- Tiu akordo-projekto inter Eu-komisiono kaj Usono kontrauxas la
fundamentajn principojn de Euxrop-unio. Estas kontrauxlegxe sisteme por-voktade
utiligi datenojn kolektitajn por komercaj celoj. Euxrop-unia komisiono decidis
alpreni malfortan kaj malgajneman starpunkton en traktado kun Usono,
nur-sia-flanke rezignante pri la aplikado de la Euxrop-uniaj normoj.

Gas-merkato - Della Vedova (Eu-lingvare) La iniciato de Eu-komisiono proponi la
pridiskutatan regularon estas favore salutinda, cxar gxi igas pli klaraj kaj
ligaj la operaciajn normojn kaj respondas al la neceso doni certecon kaj
rapidajn tempojn al konsumantoj kaj entreprenoj. Gxi lauxas la interesojn de
iuj landoj, kiujn karakterizas granda konsumo de natur-gaso, nesuficxa enlanda
produktado, kaj forta kaj kreska dependo de importado.

Malsxargxo pri la bilanco 2002 (dauxrigo) - Dell'Alba (Eu-lingvare) La
radikalaj Eu-deputitoj favore vocxdonos malsxargxon de Eu-komisiono, kaj same
atente konsideros la vocxdonon pri Eurostat. Ankauxa dorna demando koncernas
"Olaf" (Euxrop-unia oficejo por kontraux-frauxda luktado): dum kvar jaroj iuj
homoj estis submetataj al ia inkvizici-regximo kaj oni ankoraux ne scias kiu
estas la fina rezulto de enketaro kiu devus esti finita de longega tempo.

Homrajtoj tutmonde (2003), Eu-politiko - Dell'Alba (Eu-lingvare) - Euxrop-unia
parlamento legxfaru ne nur por respektado de homrajtoj en totalismaj regximoj,
sed konsideru ankaux la san-rajtan aspekton, kiu en iuj landoj, ecx
Euxrop-uniaj, ne estas respektata, ekzemple sciencan esploron. Ni proponos
vocxan amendon por memorigi la masakron kiun suferis en Vjetnamujo
"Montagnard"-oj en la apudpaskaj tagoj.

Aligxpeto por Kroatujo - Dupuis (Eu-lingvare) Kiel konfirmis, ekzemple, Carla
Del Ponte, ne estas alibioj koncerne kunlaboron kun la Haga Krim-tribunalo. Do
senbazas la demando prezentita de Britujo, laux kiu Kroatujo ne Eu-pretus pro
problemoj pri kunlaborado je internacia justico.
Radikaluloj
Rendevuoj

Romo, 2004-05-07..09 - Estis kunvokita la 6a Itala kongreso de Transnacia
radikala partio, en Romon, cxe Ergife-hotelo. 2004-05-09 oni celebros, per la
luktoj nunaj, la 30an datrevenon de la granda venko referenduma, civila kaj
politika pri divorco. La Kongreso estis kunvokita de Sergio Stanzani kaj Danilo
Quinto, respektive Prezidanto kaj Trezoristo de Trp, per letero al la membroj.

Milano, 2004-05-06 - Emma Bonino intervenos okaze de prezento (cxe
Feltrinelli-librovendejo; via Manzoni, 12; h. 11.00) de la revuo "Diritto e
LibertÒ" (Juro kaj libero), dedicxita al la temo 'Amas-altiraj armiloj'.
Partoprenos ankaux: Marco Cappato, radikala Eu-deputito; Khaled Fouad Allam,
cxefartikolisto de "La Repubblica" (ital-lingva jxurnalo 'La respubliko'); kaj
Carlo Panella, jxurnalisto de "Il Foglio" (La paperfolio).

Torino, 2004-05-06 - En la flava salono de la Libro-foiro, je h 16:30, Emma
Bonino intervenos cxe prezento de la eseo 'Islamo en Euxropo - Pripensoj de
itala imamo', verkita de Yahya Pallavicini. Intervenos ankaux: Jas Gawronski,
Luciano Violante, Mario Borghezio kaj sxejko Abd Al-Wahid Pallavicini.
Duonmonata bulteno. Sendita por traduko 2004-05-02

Por ABONI | Por MALABONI

Por ne plu ricevi retleterojn, alkliku 'Malaboni' kaj sendu mesagxon
nemodifinte la mesagxtemon.

Direktoro:
Marco Cappato

Radicalfax dankas Ranieri Clerici pro lia traduko


Ret-adreso
RadikalaPartio.org
Via di Torre Argentina 76, IT 00186 Romo (Italio)
Tel: +39 06 68 97 91 - Fakso: +39 06 68 80 53 97

La pasinta numero estis sendita al 82.867 ret-adresuloj (38.809 itallingve;
26.350 angle, 10.564 france, 5.693 hispane; 1.451 en Esperanto)


Transnacia Radikala Partio
Ne-registara organizajxo kun unuaranga Gxenerala Konsult-Statuso cxe EkoSoc de
Unuigxintaj Nacioj
=== trancx' ===

Chion bonan!
Va v...@os.org.ua,icq:9387239,VNM6-RIPE,VNM6-UANIC

0 new messages