Saluton!
jhus aperis che Jutubo nova video de la Gheneva teamo de UEA: Agado por
Lingvaj Rajtoj [ALR], aktiva che Unuighintaj Nacioj:
http://www.youtube. com/EsperantoTvpri interveno (13 nov. 2009) de UEA pri la lingvaj rajtoj de
minoritatoj. Jen ghia rekta ligo:
http://www.youtube. com/watch? v=PorsIYs9H9QAnkorau dum tiu chi semajno aperos video pri la interveno (12 nov. 2009)
de la reprezentantino de la Federacio Svisa de Surduloj, invitita de
UEA, kaj sekvos aliaj videoj pri intervjuoj realigitaj che UN dum la 2a
Forumo pri Minoritatoj. Diverslingvaj versioj de la videoj same aperos
baldau.
La intervenoj, la agado che UN mem, ne sufichas por eventuale atingi ion
surkampe de la lingvaj rajtoj en la mondo. Estas necese
ke tiuj informoj
pri intervenoj, aktivado de la esperantistoj apoge al minoritatoj iru
ankau rekte al la plej diversaj lokaj neregistaraj organizajhoj (NRO)
laborantaj por homaj rajtoj, surloke en la opaj landoj. El tiu informado
povus rezulti kunlaboro kaj pli efika agado.
Bonvolu diskonigi larghskale la informojn pri la agado de UEA che UN por
la lingvaj rajtoj. Plusendu la informojn al aliaj listoj, aperigu ligon
al la videokanalo kaj/au enmetu ties video(j)n en viajn retejon,
blogojn. Vizitu kaj menciu ankau la kanalon:
http://www.youtube. com/LinguisticRi ghtsKoran dankon por chiuspeca kunlaboro (chu traduka, chu diskoniga) kaj
amikajn salutojn de:
Stefano Keller
chefreprezentanto de UEA
che UN en Ghenevo.
http://www.lingvaj-
rajtoj.org(retejo aktualigata)
- - - - - -