Karaj Erik kaj Renato,
chu ne eblus fari ke Erik povu rekte kaj tuj sendi la aparintan numeron de la Kalumeto al tiu chi listo, anstatau ol anonci ke eblus peti ghin, ktp.
Lau mi estus pli efike fari tiel ol atendi ke eventuale kelkaj interesighantoj petos ghin.
Krome, eblus tuj indiki la ligon al la retpagho en UEA-vikio, kie ghi trovighas.
http://www.uea. org/vikio/ Indigxenaj_ PopolojLa Kalumeto
La bulteno de Projekto Indiĝenaj Popoloj :
http://www.uea. org/vikio/ Numeroj_De_ La_Revueto_ La_Kalumetoamike, Stefano
------
Erik a écrit :
Senpaga numero de la bulteno de Projekto Indigxenaj Popoloj estas nun havebla.
La aktuala numero mallonge priskribas la jenajn temojn:
---ritoj de agnosko
---nutricia nesuficxeco
---muzikista paro
---naturmedio
---lingvo-konservad o.
Ankau' trovigxas rakontoj kaj poemoj.
La kulturoj kaj lingvoj de multaj indigxenaj popoloj malaperas. Tiuj malaperoj estas malricxigaj al la homaro, cxar cxiu lingvo estas ero de la homa komunikado kaj cxiu viv-maniero estas ero de la homa kulturo. Pro tio, ili estas indaj temoj por lernado kaj agado.
Kontaktulo: (s-ro) Erik FELKER
ejfelker@dslextreme
.com