Fwd: [nia_listo] Teksto por la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

1 view
Skip to first unread message

Hèctor Alòs i Font

unread,
Jan 27, 2012, 12:22:46 PM1/27/12
to etn...@googlegroups.com
Eble kunlistano povas helpi...
Hektor

---------- Forwarded message ----------
From: Rubeno Fernández <ense...@gmail.com>
Date: 2012/1/27
Subject: [nia_listo] Teksto por la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo
To: Nia Listo <nia_...@esperanto.cat>


Gekaraj,
Mi havas peton por vi. Mi estas lernej-konsilisto pri lingvoj kaj interkultura edukado en Sankta Koloma de Gramenet (legu pri ni sur nia blogo: http://blocs.xtec.cat/gramelic08/benvinguts-i-benvingudes/). Nu, la 21a de Februaro estas la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, kaj mia teamo planas aranĝi interlernejan agadon por tiu okazo: ni igos novalvenintajn lernantojn traduki tekston pri gepatra lingvo en siajn lingvojn. Temas pri la elekto de la teksto, pri kiu ni ne certas. Mi jam trovis tri tekstojn de Rabindranath Tagore, sed neniu estas tute kontentiga; do, ĉu vi konas taŭgajn alternativojn? Konsciu ke ili devus esti tiel mallongaj kaj simplaj ke eĉ dekjaraĝaj infanoj povu ilin traduki sen helpo.

--
Rubeno

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages