Estimataj,
La urbo Castelldefels, nuntempe regata per dekstrema hispannaciisma
partio, forigis la nomon de la elstara esperantisto Ramón Fernández
Jurado de la urba biblioteko.
Kataluna Esperanto-Asocio aliĝis al la civitana kampanjo de la urbanoj
de Castelldefels, kaj relanĉis ilian retan proteston dulingve (esperante
kaj katalune), por peti la internacian solidaron de la tuta esperantistaro.
Ni petas vin, do, legi la sekvan novaĵon en nia retjo kaj uzi la ligilon
kiun vi trovos tie por sendi ret-leteron al la urbestro de
Castelldefels, postulante redoni la nomon de la elstara esperantisto
Ramón Fernández Jurado al la urba biblioteko.
http://esperanto.cat/web/Redonu-la-nomon-de-la-esperantisto?lang=eo
Mi petas diskonigi la proteston. Koran dankon pro via solidaro.
Amike salutas,
Farri
--
Ferriol Macip i Bonet