Uzado de rusiaj lingvoj en interreto timigas ekstremiĝon

3 views
Skip to first unread message

Hèctor Alòs i Font

unread,
Oct 27, 2011, 5:44:08 AM10/27/11
to etn...@googlegroups.com
En marto okazis en Mareio (Rusio) konferenco pri "lingvoj de minoritatoj en komputikaj teknologioj: spertoj, celoj kaj perspektivoj" sub la aŭspicio de la Konsilio de Eŭropo kaj la rusia ministerio pri regiona disvolvado. La prelegoj de la konferenco (en la rusa lingvo) troveblas ĉi tie: http://www.marlamuter.ru/forum/index.php?board=3.0 kaj ĝia rezolucio ĉi tie: http://www.marlamuter.ru/forum/index.php?topic=152.0 (ruse) http://www.marlamuter.ru/forum/index.php?topic=267.0 (angle).

En si mem, nenio tre speciala, krom eble la gratulinda novaĵo, ke iom post iom memorganiziĝas kaj kundividas spertojn la rusiaj minoritatoj pri komputikaj teknologioj. La mirindaĵo estas oficiala reago de la rusiaj aŭtoritatoj al la sufiĉe faka rezolucio de la konferenco. Temas pri dupaĝa letero de vicministro pri komunikado, kiu estas skanita ĉi tie: http://zastupnik.org/tribuna/12626.html (du subaj ligiloj, la teksto estas ruslingva komento de la publikigantoj, kiuj samtempe estas la organizintoj de la konferenco). (Mi imagas, ke ĝenerale la aŭtoritatoj, kiel en ĉiuj landoj, plene fajfas pri kongresaj rezolucioj, sed eble ĉi-foje sentis sin pli koncernitaj pro tio, ke la aranĝo estis subvenciita de la Konsilio de Eŭropo kaj eble iu eksterlanda oficisto atentos pri ĝi)

La ministerio liberiĝas de ĉia respondeco pri unu el la petoj de la konferenco, nome pri tio, ke la rusiaj aŭtoritatoj petu al la Konsorcio Unikodo la kodigon de literoj el rusiaj lingvoj, kiuj ankoraŭ ne estas inkluzivitaj en la internacia normo. Laŭ mia kompreno ne temas pri literoj de la nun uzataj ortografiaj sistemoj, sed pri tiuj uzataj antaŭ la 1930-aj jaroj, kiam la sovetiaj aŭtoritatoj rusigis la ortografiojn. Tamen tiuj ĉi malnovaj literoj montriĝas tre gravaj por ciferigi malnovajn verkojn, cele al studado de la malnovaj lingvoj, antaŭ ol la lavango de rusismoj devige enkondukitaj en la lingvojn fare de la sovetiaj aŭtoritatoj. La fina celo, kompreneble, estas seniĝi je parto de tiuj rusismoj, kiuj kaj distordas la lingvojn, kaj malprestiĝigas ilin je la okuloj ĝiaj parolantoj kaj neparolantoj.

Tamen, la plej ŝoka parto de la respondo estas tiu de la unua alineo de la dua paĝo ( http://s46.radikal.ru/i112/1110/10/4f246845261e.jpg , la substreko estas ja de la ricevintoj). Mi tradukas:

Kune kun tio, necesas aldoni, ke la kreado de informaj rimedoj en Interreto en la diversaj lingvoj de la popoloj de la Rusia Federacio, se tiuj rimedoj ne estas instrucelaj, enhavas en si la danĝeron de apero de izoliĝo de la popoloj de la Rusia Federacio kaj povas esti uzata por la kreado de retejoj kun ekstremismaj tendencoj.

Supozeble tio signifas, ke tiu ministerio pledas por la uzado nur de la angla por la rusiaj retejoj, por eviti la uzon de ĉia ajn rusia lingvo kaj la rezultantan danĝeron de ekstremiĝo. Eble UEA povus interveni, por ke almenaŭ la registaraj retejoj estu dulingvaj angle kaj esperante.

Kore,
Hektor

Stani Rynduch

unread,
Oct 27, 2011, 6:07:18 AM10/27/11
to etn...@googlegroups.com
Vi skribas, ke oni eble petu , ke UEA intervenu?`cxu vi iam jam travivis, ke UEA scipovis proponi aux interveni? Tio eble estis iam eble antaux 50 jaroj!
-------- Original-Nachricht --------
> Datum: Thu, 27 Oct 2011 13:44:08 +0400
> Von: "Hèctor Alòs i Font" <hecto...@gmail.com>
> An: etn...@googlegroups.com
> Betreff: [etnismo] Uzado de rusiaj lingvoj en interreto timigas ekstremiĝon

> --
> Vi ricevis chi mesaghon, char vi abonis la retliston "etnismo".
> Por poshti al la retlisto, sendu retmesaghon al etn...@googlegroups.com
> Por malaboni la retliston, sendu retmesaghon al
> etnismo-u...@googlegroups.com
> Por pliaj ebloj, vizitu la grupon che
> http://groups.google.com/group/etnismo?hl=eo

--
Empfehlen Sie GMX DSL Ihren Freunden und Bekannten und wir
belohnen Sie mit bis zu 50,- Euro! https://freundschaftswerbung.gmx.de

Hèctor Alòs i Font

unread,
Oct 27, 2011, 6:33:17 AM10/27/11
to etn...@googlegroups.com
2011/10/27 Stani Rynduch <s.ry...@gmx.de>

Vi skribas, ke oni eble petu , ke UEA intervenu?`cxu vi iam jam travivis, ke UEA scipovis proponi aux interveni? Tio eble estis iam eble antaux 50 jaroj!

Kompreneble, temas pri sarkasmo. La respondo kontraŭas ne nur elementajn lingvajn rajtojn, sed estas tiel idiota, ke surbaze de ĝi la rusiaj aŭtoritatoj ne devus uzi eĉ la rusan lingvon.

UEA kaj verŝajne iu ajn alilandano malfacile povas fari ion ajn pri la stulteco de siaj aŭtoritatoj, sed nur rusiaj civitanoj (same kiel alilandaj civitanoj pri sialandaj regantoj). Eventuale ekstera helpo povas veni per lobiado en Unikodo por enkonduki la petitajn signojn.

Hektor

António Martins-Tuválkin

unread,
Oct 27, 2011, 9:39:38 AM10/27/11
to etn...@googlegroups.com
En 2011/10/27 Stani Rynduch <s.ry...@gmx.de> skribis:

> Vi skribas, ke oni eble petu , ke UEA intervenu?`cxu vi iam jam
> travivis, ke UEA scipovis proponi aux interveni? Tio eble estis iam
> eble antaux 50 jaroj!

Ne, temis pri ironio flanke de Hektor. B.v. ne forkaptu la cetere
seriozan temon por plia evento de movada klaĉumado.

--                                                                  ____.
António MARTINS-Tuválkin                                           |  ()|
<tuva...@gmail.com>                     Não me invejo de quem tem |####|
PT-1500-111 LISBOA                       carros, parelhas e montes      |
+351 934 821 700, +351 212 463 477       só me invejo de quem bebe      |
facebook.com/profile.php?id=744658416    a água em todas as fontes      |
-------------------------------------------------------------------------
De sable uma fonte e bordadura escaqueada de jalde e goles, por timbre a
bandeira, por mote o 1º verso acima, e por grito de guerra "Mi rajtas!".
-------------------------------------------------------------------------

António Martins-Tuválkin

unread,
Oct 27, 2011, 10:15:50 AM10/27/11
to etn...@googlegroups.com
En 2011/10/27 Hèctor Alòs i Font <hecto...@gmail.com> skribis:

> Eventuale ekstera helpo povas veni per lobiado en Unikodo por
> enkonduki la petitajn signojn.

Kiel ano de ties liberalira retpoŝta diskutejo, mi povas aserti ke
flanke de unikodistoj estas nenia malvolo aldoni kiun ajn skribsignon,
kaj certe estis jam aldonitaj al la unikoda signaro multaj “specialaj”
cirilaj literoj, ne plu uzataj (tiuj de la eksperimentaj, unuaj
versioj en ĉ. 1940 por multaj lingvoj, kaj aliaj pli malnovaj, kiaj
ekz. fitao "ѳ", aŭ la ĉuvaŝa jakovleva "љ"). Mi miras ke daŭre mankas
signoj, sed la aldonproceso por facile dokumentebla signo estas simpla
kaj relative rapida.

Mi supozas, manke de plia informo, ke eble temas unu el du problemoj:

1. Ke oni volas ke al unikodo aldoniĝu kiel po unu signo kombinaĵoj el
litero plus diakrito. Nu, ne eblas — tiaj nur aldoniĝis, en la komenca
epoko de unikodo, pro retrokongrueco kun aliaj normoj; la ĝusta
maniero skribi tiajn kombinaĵojn estas kiel kombinaĵojn.

2. Eblas ke mankas tipara subteno de signoj jame aldonitaj al unikodo
(dum longe oni uzis ekz. en ĉuvaŝaj dokumentoj la latinaj "ă" ks
anstataŭ "ӑ"), aŭ ke tiu subteno estas tipografie malbonkvalita — sed
pri tio Unikodestroj povos mem fari nenion. Tamen estas en Rusio miloj
da teknike kompetentaj homoj (homoj — *ne* ŝtataj instancoj!) por
solvi tiun restantan problemon tre kontentige.

Hèctor Alòs i Font

unread,
Oct 27, 2011, 10:35:37 AM10/27/11
to etn...@googlegroups.com
2011/10/27 António Martins-Tuválkin <tuva...@gmail.com>

En 2011/10/27 Hèctor Alòs i Font <hecto...@gmail.com> skribis:

> Eventuale ekstera helpo povas veni per lobiado en Unikodo por
> enkonduki la petitajn signojn.

Kiel ano de ties liberalira retpoŝta diskutejo, mi povas aserti ke
flanke de unikodistoj estas nenia malvolo aldoni kiun ajn skribsignon,
kaj certe estis jam aldonitaj al la unikoda signaro multaj “specialaj”
cirilaj literoj, ne plu uzataj (tiuj de la eksperimentaj, unuaj
versioj en ĉ. 1940 por multaj lingvoj, kaj aliaj pli malnovaj, kiaj
ekz. fitao "ѳ", aŭ la ĉuvaŝa jakovleva "љ"). Mi miras ke daŭre mankas
signoj, sed la aldonproceso por facile dokumentebla signo estas simpla
kaj relative rapida.

Mi supozas, manke de plia informo, ke eble temas unu el du problemoj:



Fakte la listo de kodoj aperas en la aldonaĵo fine de la deklaracio: http://marlamuter.ru/downloads/annex_final_document-eng.pdf
Ankaŭ ĉi tiu ligo ŝajnas utila: http://www.marlamuter.ru/forum/index.php?board=5.0

Laŭ mia hodiaŭa korespondado kun la organizintoj, temas pri hodiaŭ uzataj literoj en diversaj rusiaj lingvoj. Rimarkindas, ke ne temas pri ekz. la tatara, la plej disvastiĝinta, tamen ĉefe pri relative malgrandaj laŭ la kvanto de parolantoj. Se konsideri tiun, pri kiu mi pli bone scias (kiu staras inter la "grandaj"), aperas en la listo tri ĉuvaŝaj literoj: unu iom surprizas min, ĉar por ĝi ŝajne jam estas cirila literoj (la cirila ekvivalento de la latin(id)a ç); la aliaj du estas uzataj nur por dialekta skribado. Plej verŝajne la ĉuvaŝa ne staras inter la rusiaj lingvoj, kiuj plej bezonas novajn kodojn, kaj mi emas kredi, ke la organizintoj estas sufiĉe kapablaj por levi respondecan peton. Eble samlistano povas (mal)pravigi la peton. Sed en si mem la peto ne tro surprizas min: la komputila uzado de multaj rusiaj lingvoj estas nur en komenca stadio pro mikso, unuflanke, de neglekto de la aŭtoritatoj kaj lokaj fakuloj kaj, aliflanke, de kultura ŝoko de la parolantoj, ke ilia lingvo (taksata vilaĝa kaj tradicia) estu uzata en moderna kunteksto.

Hektor

Иванов Вячеслав

unread,
Oct 27, 2011, 9:25:01 PM10/27/11
to etn...@googlegroups.com
> 2. Eblas ke mankas tipara subteno de signoj jame aldonitaj al unikodo
> (dum longe oni uzis ekz. en ĉuvaŝaj dokumentoj la latinaj "ă" ks
> anstataŭ "ӑ"), aŭ ke tiu subteno estas tipografie malbonkvalita — sed
> pri tio Unikodestroj povos mem fari nenion. Tamen estas en Rusio miloj
> da teknike kompetentaj homoj (homoj — *ne* ŝtataj instancoj!) por
> solvi tiun restantan problemon tre kontentige.

Ja fakte la plej bona gxis nun tiparo, distribuata senpage, estis kreita de ParaType, rusia firmao, kun subteno de sxtata substanco kaj kun la speciala postulo, ke gxi en sia senpaga versio subtenu cxiujn simbolojn de la variaj alfabetoj en Rusio.
Tiu atento aspektis iom malfrua, sed tamen tre grava kaj agrabla.
En Esperantio tiu historio iom sonis lige kun tio, ke la senpaga versio de la tiparo komence ne havis Esperantajn literojn, afero ege malofta lastatempe, kaj envolvigxo de esperantistoj por antauxeniri disvastigxon de la tiparo kauxzis, ke Paratype atentis pri nia tragedio kaj tamen aldonis la Esperantajn literojn al PT Sans kaj PT Serif.
http://lingvomania.info/2010/shrift-pt-sans-blizok-k-idealu.html
http://amikeco.ru/2010/01/pt-sans-bkrut.html

Lige kun la citita de Hector respondo, mi kredas, ke la mariaj kolegoj uzis pretekston por iom akceli atenton al siaj aferoj.
Nenie en la letero estas skribite, ke uzado de la regionaj lingvoj _gvidas_ al ekstremigxo;
"enhavas en si la danĝeron de .... kreado de retejoj kun ekstremismaj tendencoj" estas ja tre tipa por tiaj oficialaj leteroj "sin-sekurigo" kontraux intence faritaj demandoj, kiam la verkinto atendas de la respondo, ekzemple, neglekton de la rusa kulturo ktp. Por ke tiaj oficialaj leteroj ne estu mistraktataj, ili enhavas kelkajn taksojn de la koncerna temo. Mi rememoras antauxkelkjaran leteron de jeleca esperantisto al la prezidento, al kiu venis respondo, ke Esperanto estas bona ilo por disvolvi popolan diplomation ktp., sed tamen la cxiutaga zorgo de la prezidento estas *ankaux* subteno de la etnaj kulturoj ktp. (evidenta sinsekurigo kontraux eventuala provoko tiurilata).

Ja la vortigo estas stulteta kaj misa, kaj brui pri gxi necesas. Tamen kiel pri tia, misa respondo el oficiala institucio, ne federacinivela neglekto de la lokaj lingvoj pro timo de ekstremigxo. Apenaux aspektas tiel. Malgraux ke surfone de pli sukcesaj kazoj Rusio aspektas pale, tamen komparo kun aliaj pluretnaj landoj montras relativan atenton al la lingvoj, etnaj kulturoj ktp.

Bondezire,
Sl. Ivanov

Hèctor Alòs i Font

unread,
Oct 27, 2011, 11:54:44 PM10/27/11
to etn...@googlegroups.com
Koran dankon, Slavik, pro viaj klarigoj. Se paroli nur pri la afero de la tiparoj, flankenlasante la stultegan vortumon pri la uzo de rusiaj lingvoj en retejoj kaj la taksadon pri la agado de rusiaj auxtoritatoj pri la lokaj lingvoj:

2011/10/28 Иванов Вячеслав <v.iv...@amikeco.ru>

Ja fakte la plej bona gxis nun tiparo, distribuata senpage, estis kreita de ParaType, rusia firmao, kun subteno de sxtata substanco kaj kun la speciala postulo, ke gxi en sia senpaga versio subtenu cxiujn simbolojn de la variaj alfabetoj en Rusio.
Tiu atento aspektis iom malfrua, sed tamen tre grava kaj agrabla.
En Esperantio tiu historio iom sonis lige kun tio, ke la senpaga versio de la tiparo komence ne havis Esperantajn literojn, afero ege malofta lastatempe, kaj envolvigxo de esperantistoj por antauxeniri disvastigxon de la tiparo kauxzis, ke Paratype atentis pri nia tragedio kaj tamen aldonis la Esperantajn literojn al PT Sans kaj PT Serif.
http://lingvomania.info/2010/shrift-pt-sans-blizok-k-idealu.html
http://amikeco.ru/2010/01/pt-sans-bkrut.html


Prave! Mi ne memoris, kvankam tio efektive siatempe bruis almenaux en la rusia parto de Esperantio. Sekvante la ligojn mi alvenis al http://fonts.ru/public/
Kaj mi rimarkas, ke en la marea retejo oni reproduktas parton de gxia enhavo (kp. http://www.marlamuter.ru/forum/index.php?topic=54.0 kaj http://fonts.ru/public/language.asp?langCode=97 ). Do, mareoj/konferencanoj ne sxajnas sensciaj pri la ekzisto de tiuj tiparoj.

Do, mia demando al fakuloj estas la jena:
* cxu la petitaj unikodaj kodigoj efektive ekzistas (kaj tiam mareoj/konferencanoj eraras aux mistifikas nin)?
* aux cxu la rusia tiparo uzas siaspecajn kodigojn, sen internacie agnoskata unikoda bazo (kaj tiam mareoj/konferencanoj petas, ke tiuj kodigoj farigxu internacie agnoskataj por havi pli firman grundon sub siaj piedoj kaj ne dependi nur de rusiaj programoj, sed profiti ankaux el alilandaj evoluigoj)?

Kore,
Hektor

Stefano Keller (listoj)

unread,
Oct 28, 2011, 6:40:20 AM10/28/11
to etn...@googlegroups.com, Stani Rynduch, agado-cxe-u...@yahoogroups.com
Sinjoro Rynduch,

bonvolu viziti kaj atenteme tralegi, esplori tiun retpaghon:

http://www.lingvaj-rajtoj.org/eventoj/

kie vi trovos ligojn al eventoj che UN en Ghenevo, en kiuj UEA jes ja
intervenis defendante lingvajn rajtojn.

Same videoj ekzistas pri tiaj okazoj:

http://www.youtube.com/view_play_list?p=7F2FB4FDD88F12CF

Ankau la suba temo estos alportita tien baldau, kiam la tauga UN-evento
tie okazos.

kun koraj salutoj,
Stefano Keller

- - -
Stefano Keller
Estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj
http://www.uea.org/kiu/estraro.html
. . .
Chefreprezentanto de UEA
che Unuighintaj Nacioj en Ghenevo
http://www.lingvaj-rajtoj.org
http://www.youtube.com/EsperantoTv
http://www.youtube.com/LinguisticRights
http://www.lingvaj-rajtoj.org/stefano-keller/
- - -
.

Stefano Keller (listoj)

unread,
Oct 28, 2011, 7:24:42 AM10/28/11
to etn...@googlegroups.com, trad...@yahoogroups.com
Karaj,

Preter la kialaj linioj de la ekdiskuto chi tie, estas ghojiga la konstato ke pli kaj pli da diverslingvaj alfabetoj baldau havos sian apereblon rete. Tio estas granda kaj signifa subteno al lingva diverseco. Tiudirekten iras ankau la monda autoritato pri domajn-nomoj, kie jam nun eblas skribi retejadresojn per aliaj litertipoj ol la latina (au, pli precize: ol la 'US-ASCII (American Standard Code for Information Interchange)').

Ekzistas pluraj produktantoj de tiaj utilajhoj, kiel ekz. la kanada firmao:

http://www.linguasoft.com/

(retpaghoj publikigitaj angle, hispane kaj france).

Ili produktas litertiparojn chefe por nordiaj lingvoj, kiel la 'inuktitut'-a (ni ankorau vershajne ne havas esperantan vorton por nomi tiun lingvon):

http://www.kativik.qc.ca/iu/epe-allacosirniit

kaj la firmao 'Linguasoft' ech aperigis sur siaj paghoj 'Ligoj' retligojn al nia retejo pri lingvaj rajtoj kaj al tiu de Tove Skutnabb- Kangas, nia jam deplurjara subtenanto, simpatianto.

amike,
Stefano
-
(ps.: eventuale uzo de tiaj letertiparoj povus interesi tradukantojn, do mi adresas ankau ilian grupon)
--
Vi ricevis chi mesaghon, char vi abonis la retliston "etnismo".
Por poshti al la retlisto, sendu retmesaghon al etn...@googlegroups.com
Por malaboni la retliston, sendu retmesaghon al etnismo-u...@googlegroups.com
Por pliaj ebloj, vizitu la grupon che http://groups.google.com/group/etnismo?hl=eo
- - - 
Stefano Keller 
Estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj 
http://www.uea.org/kiu/estraro.html 
. . . 
Chefreprezentanto de UEA 
che Unuighintaj Nacioj en Ghenevo 
http://www.lingvaj-rajtoj.org 
http://www.youtube.com/EsperantoTv 
http://www.youtube.com/LinguisticRights 
http://www.lingvaj-rajtoj.org/stefano-keller/
 
. . . 
Sekretario de
http://www.svisa-esperanto-societo.ch 
- - - 
.

Renato Corsetti

unread,
Oct 27, 2011, 7:24:42 AM10/27/11
to etn...@googlegroups.com, Stefano Keller
Stani:

| Vi skribas, ke oni eble petu , ke UEA intervenu?`cxu vi iam jam
travivis, ke UEA scipovis proponi aux interveni? Tio eble estis iam eble
antaux 50 jaroj!

Nu, se oni malafable parolas pri UEA, ĝenerale oni pravas, sed en ĉi tiu
aparta okazo, mi atentigas, ke tamen oni almenaŭ vizitu la retejon
http://www.lingvaj-rajtoj.org/ de UEA.

Stefano Keller, ĉu vi legas ĉi tiujn mesaĝojn? Ĉu oni ne povus prezenti la
kazon al la venonta kunsido pri Homaj Rajtoj en Ĝenevo?

Alia afero estas, laŭ mi persona penso, ke la Konsilantaro de Eŭropo finance
subtenis tiun kunvenon, malantaŭ tio estas la deziro ĝeni landojn, kiuj
kuraĝas resti ekster la imperio.

Ĉiuokaze, se Stefano volos, io povos esti almenaŭ provata de UEA.

Amike

Renato

winmail.dat

Stefano Keller (listoj)

unread,
Oct 28, 2011, 2:40:00 PM10/28/11
to etn...@googlegroups.com, Renato Corsetti
Jes, Renato, mi legas ghin kaj kiel vi certe vidis, mi respondis al tiu
riprocho...

Okazos baldau eblo paroli pri tio. Mi bezonas pli da detaloj pri la
afero, sed chefe de kompetentaj kaj sobraj ruslingvanoj.

Bonvolu (ili) rapide kontaktu min eksterliste.

amike,
Stefano
-

- - -

Renato Corsetti

unread,
Oct 28, 2011, 3:49:18 PM10/28/11
to etn...@googlegroups.com
Mia mesaĝo alvenis post kiam Stefano jam respondis. Mi ne scias, kial ĝi tiom malfruis, sed evidente ĝi nun estas preterita de la aliaj respondoj.

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages