Karaj agantoj kaj interesighantoj pri la temo:
Esperanto kaj Indighenaj Popoloj,
Unu el la plej orfaj elinter niaj agadoj nuntempe estas tiu chi, kaj
mi konscias ke pri tio iome ankau mi kulpas, char (pro aliaj
okupitecoj) mi malpli povis aktivi chi tie.
Krom la regulaj redaktado de Kalumeto
http://www.uea.org/vikio/Numeroj_De_La_Revueto_La_Kalumeto
far' Erik, pushado al aktiveco far' Renato, vere ne multe da
aktivado okazas pri tiu temo. Estas fakto, ke ne ekzistas projekto
nuntempe, kio povus iom kunordigi agadon kaj instigi agantojn.
Ankorau dum la UK en Kopenhago okazis kunsideto de agemuloj (au
almenau interesighantoj pri la temo), kiun partoprenis Aleksandro
Melnikov, Neil Blonstein, Philippe Chavignon kaj mi (ankau Renato
intencis veni sed ne povis):
<http://www.lingvaj-rajtoj.org/stefano-keller/Aleksandro_MELNIKOV_Neil_BLONSTEIN_Stefano_KELLER_Philippe_CHAVIGNON_96a_UK_Kopenhago.jpg>
(aperigita ankau en mia FB-ejo)
Tie ni diskutis la eblojn rekontakti iamajn koncernitojn de la
projekto inta: 'Indighenaj Dialogoj' kaj ekesploris la eblajn
manierojn pluagi tiuterene. Ni devus kunigi la aktivemulojn, kiuj
agus per konkretaj pashoj. Necesus krei apartan retejon
(plurlingvan) por la agado - pro la vasteco de la temo kaj pro la
eksteraj kontaktoj. Tre konkretajn rezultojn ni ne atingis tie dum
la kunsido, sed almenau pritraktis la aktualan staton. Nun ni devus
pluesplori la pasintajhojn, kontaktojn kaj surbaze de tio - au ech
sen tio - konstrui ion fareblan.
Temis pri
- organizajhoj
de-, pri- kaj por-indighenaj, kiujn ni devus trovi, listigi kaj
ekkontaktadi;
- retejo
pli efika utiligo de la ekzistanta uea-vikio,
kreo de alia: internacia, interindighena, interlingva;
- respondeculoj
kaj aktivuloj esperantistoj aj indighenoj. Difini, kiuj fakte tiuj
estus nun kaj kiuj bezonatus;
- celoj
de nia IP-agado;
- agadoj
(estos multe da tradukbezonoj)
Mi scias, ke per chio tio mi ne alportas multon konkretan, sed jen,
tio estas la situaco. Ni nuntempe informadas (nin e-istojn mem) per
Kalumeto, au almenau Erik sininvestas redakti tion kaj tiel klopodas
nin stimuli. Ni bezonus pliampleksigi tiun periodajhon (nun nur
retan) kaj plurlingvigi ghin por povi atingi, tushi la verajn
indighenojn per ghi.
En la reto jam delonge ekzistas la uea-vikio:
http://www.uea.org/vikio/%C4%88efpa%C4%9Do
kio - lau mi - ne estas sufiche priprofitata nuntempe. Ghi enhavas
paghojn pri la agado priindighena:
- ni povus komenci per ghustigo de la ligo sube de tiuj chi-listaj
mesaghoj:
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
http://www.uea.org/vikio/Indigxenaj_Popoloj
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
kio devus esti:
http://www.uea.org/vikio/Indi%C4%9Denaj_Popoloj
char ghi skribighas unikode/esperantlingve en la retejadresa linio
(do ne per 'x'o).
Tio estus nia interna komunikspaco por la agantoj. Alian (supre
menciitan) retejon ni devos krei aparte por la ekstera publiko
indighena kaj ne.
Jen kelkaj miaj pensoj pri Esperanto kaj Indighenaj Popoloj - kadre
de niaj agadoj - plutraktendaj.
amike,
Stefano
-
Mi plusendi chi tion ankau rekte al Philippe, sed li ne estas tre
retumema.
---
Le 21.10.2011 19:29, Erik a écrit :
Estimataj Interesuloj pri Esperanto kaj Indigxenoj:
Mi petas pardonon al cxiuj partoprenantoj en cxi tiu listo
pro mia antau'a nepartoprenado. Kiel persono kiu simple
interesigxas pri indigxenaj popoloj kaj kiel redaktoro de
"La Kalumeto," la Esperanto-lingva bulteno pri indigxenaj
popoloj kaj lingvoj, mi certe partoprenos cxi tiun grupon
je la estonteco.
Pri antau'nelongaj komentoj cxe la listo mi verkas
respondon kiu espereble kontribuos al la konversacio. Cxar
gxi estas iom longa por aperigado cxi tie, mi invitas al
cxiuj kiuj deziras legi gxin ke ili kontaktu mi cxe: ejfe...@dslextreme.com
pro ke mi rete sendu al li au' sxi miajn komentojn. Poste,
mi esperas ke interesitaj legintoj komentos cxi tie.
Erik FELKER
__._,_.___
.
__,_._,___
- - -
Stefano Keller
Estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj
http://www.uea.org/kiu/estraro.html
. . .
Chefreprezentanto de UEA
che Unuighintaj Nacioj en Ghenevo
http://www.lingvaj-rajtoj.org
http://www.youtube.com/EsperantoTv
http://www.youtube.com/LinguisticRights
http://www.lingvaj-rajtoj.org/stefano-keller/
. . .
Sekretario de
http://www.svisa-esperanto-societo.ch
- - -
.