Eble kunlistano povas helpi...
Hektor
---------- Forwarded message ----------
From: Rubeno Fernández <ensei
...@gmail.com>
Date: 2012/1/27
Subject: [nia_listo] Teksto por la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo
To: Nia Listo <nia_li
...@esperanto.cat>
Gekaraj,
Mi havas peton por vi. Mi estas lernej-konsilisto pri lingvoj kaj
interkultura edukado en Sankta Koloma de Gramenet (legu pri ni sur nia
blogo: http://blocs.xtec.cat/**gramelic08/benvinguts-i-**benvingudes/<http://blocs.xtec.cat/gramelic08/benvinguts-i-benvingudes/>).
Nu, la 21a de Februaro estas la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, kaj
mia teamo planas aranĝi interlernejan agadon por tiu okazo: ni igos
novalvenintajn lernantojn traduki tekston pri gepatra lingvo en siajn
lingvojn. Temas pri la elekto de la teksto, pri kiu ni ne certas. Mi jam
trovis tri tekstojn de Rabindranath Tagore, sed neniu estas tute
kontentiga; do, ĉu vi konas taŭgajn alternativojn? Konsciu ke ili devus
esti tiel mallongaj kaj simplaj ke eĉ dekjaraĝaj infanoj povu ilin traduki
sen helpo.
--
Rubeno