> Saluton,
> Alklakante sur la ĉi-suba ligilo, vi povos legi la oficialajn ciferojn je
> la lernojara rekomenco
> en 2011 pri la dulingvaj klasoj, sur la TTT-ejo de Ofis publik ar
> brezhoneg
> (publika Oficejo pri la bretona lingvo).
> Atlantika Lŭaro, plian fojon, registris la plej gravan pligrandiĝon
> procente (preskaŭ 12%).
> - La pligrandiĝo, proksimume simila, estas la plej forta, enkalkulante aŭ
> ne la lernantojn
> de la publika lernejaro de la dulingva ŝtuparo, kiu ne profitas ne
> lingvistikajn fakojn
> (historio geografio, ekzemple) en kolegio (malpermeso de Nacia Edukado
> ankoraŭ ĉijare).
> - La pligrandiĝo povus esti eĉ pli impresa se la administracio donis al la
> publika lernejaro
> la permesojn kiuj mankas al ĝi en la departemento kiel alie (kaj kiujn ne
> bezonas Diwan,
> ekzemple).
> - Venontan lernojaron (septembron 2012) la ciferoj de la pasintaj jaroj
> estus eĉ superontaj.
> - Kompreneble, paroli bretone ne estas deviga por atesti, ke Atlantika
> Lŭaro estas en
> Bretonio, sed la studaĵo de Ofis pruvas la vivoforton de la bretonaj
> kulturo kaj lingvo en la
> departemento.
> Alklaku:
> http://www.ofis-bzh.org/upload/actualite/fichier/fr/391fichier.pdf (por
> la franca versio)
> --
> Kore;
> Daniel Houguet
> Atlantika Lŭaro
> en BRETONIO
> --
> Vi ricevis chi mesaghon, char vi abonis la retliston "etnismo".
> Por poshti al la retlisto, sendu retmesaghon al etnismo@googlegroups.com
> Por malaboni la retliston, sendu retmesaghon al
> etnismo-unsubscribe@googlegroups.com
> Por pliaj ebloj, vizitu la grupon che
> http://groups.google.com/group/etnismo?hl=eo