Ĉi-sube estas gazetara informo dissendita antaŭ kelkaj tagoj. Temas pri
internacia konkurso por lernejanoj lanĉita de Google kaj en ĝi la
esplorgrupo pri aŭtomata tradukado Apertium enkondukis sufiĉe multajn
taskojn, kiuj rilatas al esperanto (provizora listo:
http://wiki.apertium.org/wiki/Task_ideas_for_Google_Code-in ). Tamen, kio
koncernas tiun ĉi liston, ĝi inkluzivas sufiĉe multajn lingvojn kun malpli
disvolviĝintaj komputik-rimedoj, ĉar tio ĉi estas unu el la ĉefaj interesoj
de la Apertium-grupo. Pli grave: en tiu ĉi semajno eblas ankoraŭ aldoni
taskojn (kaj denove tio eblos meze de decembro), do se homoj interesiĝas
pri aldono de taskoj rilate la arpitanan, la bretonan, la luksemburgan aŭ
la mapuĉan aŭ alian lingvon, ne hezitu kontakti min (certe ankaŭ la
nederlanda, la sveda aŭ iu ajn alia lingvo estas ankaŭ tute bonvenaj, kiel
la listo montras). Nia ĉefa problemo estas, ke ja ni ne scias ĉiujn
lingvojn de la mondo, do ni dependas de helpantoj, kiuj povos taksi, ĉu la
respondoj de la lernejanoj estas akcepteblaj aŭ ne (ekz. tradukado de
Vikipedia paĝo).
Kore,
Hektor
---------- Forwarded message ----------
La projekto pri libera aŭtomata tradukado Apertium (
http://www.apertium.org), kie funkcias diversaj tradukiloj el kaj al
Esperanto (
http://apertium.saluton.dk/?lang=eo ), estis elektita por la dua fojo por
la konkurso Google Code-In (
http://google-melange.appspot.com/gci/homepage/google/gci2011 - nur
anglalingve ).
Apertium staras apud Gnome, FreeBSD, OpenSUSE aŭ KDE inter la 18 projektoj
elektitaj de Google por sia konkurso por junaj programantoj inter 13 kaj 17
jaroj. La aranĝo celas instigi ilian partoprenon en projektoj de
libera/malfermitkoda programaro.
Tamen, ĉar Apertium kunigas programadon kaj lingvon, ĝi proponos multajn
taskojn alireblajn por lingvemaj junuloj nenion sciantaj pri programado.
Krome, ĉar en Apertium aktivas pluraj esperantistoj, ĝi proponos dudekon da
taskoj rilataj al Esperanto, kiel la kreadon de vortaroj en
Apertium-formato surbaze de la Reta Vortaro ( http://www.reta-vortaro.de ),
la plibonigon de la dokumentado en Esperanto kaj pri Esperanto-tradukiloj,
la plibonigon de la ekzistantaj Esperanto-tradukiloj kaj la sisteman
komparadon de Esperanto kun aliaj lingvoj, helpontan la disvolvon de novaj
Esperanto-tradukiloj.
La konkurso komenciĝos la 21an de novembro kaj finiĝos la 16an de januaro.