Dankon Hector. Tre interesa dokumento.
Tamen mi ne estas tiom optimisma pri la kimra. Vi ja konas la
situacion en Barcelono kaj aliaj grandaj urboj en Katalunio, chu ne?
Chiuj en Kimrio kiuj parolas la kimran ankau parolas la anglan - au
preskau chiu. Sed infanoj kiuj lernas kimre kaj farighas
kimra-parolantoj dank' al la lernejoj ofte ne plu uzas la kimran
poste.
Tamen en la statistikoj oni ofte diras ke 30jaraghuloj kiuj kapablis
flue paroli la kimran en la lernejo ja estas kimraparolantoj. Sed chu
oni rajtas diri tion pri homoj kiuj kvazau ne parolis la kimran dum
dek jaroj?
Lau mi, Katalunio ja progresas. En Kimrio, ni ankorau devas faciligi
la vivon de tiuj kiuj volas vivi en la kimra.
tion malfacilas pro la politikaj malfacilajhoj (manko de registaraj
kompetencoj/povo en Kimrio rilate al Londono).
amike
dafydd
Tamen mi ne estas tiom optimisma pri la kimra. Vi ja konas la
situacion en Barcelono kaj aliaj grandaj urboj en Katalunio, chu ne?
Saluton,
Cxu iel la esperantistaro povas helpi por antauenigo de la cxuvasxa
Ekz. min interesas la bilingvismaj temoj, cxu estas iuj materialoj
traktantaj tiun temon en esperanto? Cxu estas esperantistoj el aliaj
landoj kiuj aktivas en la lokaj etnismaj movadoj ks?
Cxu iel la esperantistaro povas helpi por antauenigo de la cxuvasxa