Kimrio

0 views
Skip to first unread message

Hèctor Alòs i Font

unread,
May 18, 2009, 3:10:43 AM5/18/09
to etn...@googlegroups.com
Katalunlingva socilingvistika blogo http://xarxes.wordpress.com/2009/05/14/els-simptomes-de-recuperacio-del-gal%C2%B7les-en-imatges/ tre bilde prikomentas donitaĵojn pri la kono de la kimra: ĝi tre videble progresas en la juna loĝantaro danke al la lernejo. La komparo de bildoj laŭ aĝo-grupoj montras tre konsiderindan kreskon de la kono de la lingvo ĉe junaj generacioj, sed ne en antaŭlerneja aĝo: tio montras, ke la lingvon en multaj okazoj oni lernas en lernejoj pli ol en la familio, aparte en orienta Krimrio (kp. lingvokononon ĉe 3-4-jaruloj: http://www.byig-wlb.org.uk/English/publications/Publications/340.jpg kaj 5-9-jaruloj: http://www.byig-wlb.org.uk/English/publications/Publications/341.jpg ).

Alia afero, kiun eble kunlistano povos prilumi, estas la stato de la socia uzado de la kimra. En Katalunio kono de la kataluna efektive ĝeneraliĝis en la junaj generacioj, sed ĝia uzo en difinitaj aspektoj de la socia vivo (tiel malsamaj kiel entreprenoj kaj junulara festumado) montriĝas tre nekontetigaj (eĉ sub la nivelo de uzateco antaŭvidebla laŭ la proporcio de unualingvuloj). Do, kiel aferoj statas en Kimrio? Eble komparo kun Irlando estus interesa.

Kore,
Hektor

ab Iago, Dafydd

unread,
May 22, 2009, 1:23:08 PM5/22/09
to etn...@googlegroups.com
Karaj,

Ankau mi legis la dokumentojn pri la kimra. sed la raporto iel
transprenis senkritike la donitajhojn de la kimra lingvo-oficejo
(bwrdd yr iaith gymraeg) kaj la popol-cifrado kiuj estas - kvankam ne
troege - iom praviga rilate al la registara agado.

ni vidas la problemon kun niaj au-pair-knabinoj. ili ja parolas la
kimran sen ne emas legi au fari ion seriozan en la lingvo. estas tuta
generacio de kimroj sub 30-jaroj kiuj faras same. Vi ja konas la samon
problemon en Barcelona kaj Donosti. Kompreneble, la lingva nivelo
estas malalta au pli malalta ol "plena lingvo" (kiel la kastiljana,
angla, franca ktp) por tiuj homoj kiuj ne uzas ghin se "ne nepras".

> Alia afero, kiun eble kunlistano povos prilumi, estas la stato de la socia
> uzado de la kimra. En Katalunio kono de la kataluna efektive ĝeneraliĝis en
> la junaj generacioj, sed ĝia uzo en difinitaj aspektoj de la socia vivo
> (tiel malsamaj kiel entreprenoj kaj junulara festumado) montriĝas tre
> nekontetigaj (eĉ sub la nivelo de uzateco antaŭvidebla laŭ la proporcio de
> unualingvuloj). Do, kiel aferoj statas en Kimrio? Eble komparo kun Irlando
> estus interesa.

Nia problemo en Kimrio estas ke la kimra ne (ankorau) vere enigas
tiujn partojn de la vido por ebligi homojn, en chiuj partoj de nia
lando, vivi en nia lingvo. Temas pri komerco, amaskomunikiloj, edukado
ktp.

Estas progresoj sed ili foje estas ege malgranda. Ekzemplo estas
novajhttt-ejo (kiu anstatauigas promeso de la registaro starigi
chiutagan gazeton): ech se vi ne konas la kimran vi vidas ke ghi ne
estas brila:

http://www.golwg360.com

La ttt-ejo lanchigis antau semajno.

La galegoj havas multe pli bonajn aferojn (ni kimroj ne povas nin
kompare kun la katalunoj kaj ech ne la euskadanoj):

http://www.vieiros.com/

Estas nur parto de la afero sed montras kiom malpli da vere subteno
(mono) troveblas nuntempe en Kimrio por promovigi kaj normaligi nian
lingvon. La kimra registaro ankau promesis novan lingvan leghon kaj
starigi kimralingvan "universitaton", Ni vidos kio okazos.

Amike

Dafydd


2009/5/18 Hèctor Alòs i Font <hecto...@gmail.com>:
--
--
Dafydd ab Iago
7/9 Koninklijke Sinte-Mariastraat
B-1030 Brussel
00 32 484 924 013
-------------------------------------------------------------
Peidiwch argraffu'r neges yma oni bai ei bod yn hollol angenrheidiol.
Denk aan het milieu, voordat u deze mail print!
N'imprimez ce mail qu'en cas de nécessité.
Print only if necessary.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages