Ne forgesu subtenan manifestacion mardon la 16-an de junio
2009 je la 13-a kaj duono antaŭ la Justicpalaco de Nantes okaze
de proceso de 2 junaj bretonaj aktivuloj por
administra reunuiĝo de Bretonio, Jonathan Guillaume kaj Josselin, kiuj estos juĝotaj
ĉar ili fuŝpentris en Nozay (Atlantika Lŭaro) propagandilojn de tiu administra regiono kreita
de Pétain, nun nomata Lŭarlandoj.
La 30-an de junio 1941 Pétain
kaj Darlan malkunigis la departementon Loire-Inférieure (Malsupran Lŭaron) el Bretonio por
kunligi ĝin kun la Angers-lando.
Tiu disigo de la "Pays Nantais" (Nantesa Lando) el la cetero
de Bretonio, krom malhelpi ĉiun demokratan emancipadon,
kaŭzas ĉiajn diskriminaciojn de administracio
PdL®, kiu faras ĉion por nei la bretonan karakteron et la rajtojn de la loĝantoj de Atlantika-Lŭaro.
Malgraŭ oftaj
manifestacioj grupigantaj milojn da homoj por
teritoria unueco, multaj opinisondoj regule montrantaj
plimulton favoran al ĝi, bretonaj kolektivumoj kiel la Departementa Konsilantaro de Atlantika Lŭaro kaj la Regiona Konsilantaro de administra Bretonio engaĝiĝintaj favore al
Reunuiĝo, la regiono PdL® neas la problemon kaj, kiel la franca Ŝtato, malakceptas ĉiun demokratan solvon.