Saluton Dafydd,
La situacio estas tre kompleksa. La defetismaj ideoj pri malapero de la kataluna silentiĝis, i.a. ĉar ili utilas ĝuste al la plenumo de la prognozo. Male, plilaŭtiĝas esprimo optimisma... sed ĝi ja taŭgas por la registaro, ĉar tio montrus, ke ties politikoj funkcias.
Se resumi rapide la aferon en Sud-Katalunio (aliloke de la katalunlingvaj landoj la pejzaĝo estas tre malsama, kun la escepto de parto de Balearoj).
1. Estas neniu perdo de generacia lingvotransdono. Sen perdo, ne eblas timi pri la lingvo. Diskuto finita.
2. Male, estas iom da gajno transiro el la hispana al la kataluna kiel familia lingvo. Fakte la plej granda kresko estas de dulingvaj familioj (antaŭe tio estis raraĵo)
3. La absoluta nombro de homoj kapablaj paroli la katalunan neniam estis pli alta, danke al la lerneja politiko
4. La socia uzo de la kataluna evidente regresas
5. En la novaj generacioj estas la pinto de hispanlingvanoj kaj alilingvanoj, kio montras, ke la kvanto de katalunlingvanoj kiel unua lingvo pli kaj pli malkreskos en la socio. En la lernejaj kortoj tre superregas la hispana, kvankam en la klasĉambroj estas inverse. Tamen la kvanto de hispanlingvaj klasoj en mezlernejo laŭ la impresoj de multaj homoj -mi ne vidis oficialajn informojn- klare kreskas (la lingvon en mezlernejoj libere elektas ĉiu unuopa instruisto)
6. En tiu amasa superrego de la hispana, la parola kataluna evidente kaj rapide ŝanĝiĝas kaj hispaniĝas: leksike, fonetike ktp. Eĉ la ŝanĝoj en la norma lingvo de Institut d'Estudis Catalans iras en la direkto de akcepto de barcelonismoj kaj hispanismoj (kaj tio malbonas i.a. por la unueco de la lingvo, ĉar Acadèmia Valenciana de la Llengua -la valencia norma instanco- certe ne iras en la direkton de akcepto de barcelonismoj)
7. Estas neniu simptomo pri malkresko de la prestiĝo de la kataluna
8. Estas malfacile antaŭvideble prognozi, kio okazos, kiam la kataluna fariĝos la hejma lingvo de kvarono aŭ kvinono de la loĝantaro (kaj tio antaŭvideble okazos). Nun ĝi estas nur tiu de triono kaj entute estas iom mirinde kiel ĝi eltenas kontraŭ la hispana, kiu fariĝas pli kaj pli prestiĝa kaj pli kaj pli laŭtigas sian forton
Mi persone estas nek optimisma, nek pesimisma, sed ĉefe scivolema. Neniel eblas diri, ke la kataluna estas endaĝerigita en Sud-Katalunio, tamen parte danke al tre fortaj protektaj politikoj. La tubero en la afero estas ĝuste kompreni, kiagrade la tuto dependas de tiuj politikoj, se iam ili ne malfortiĝas. Kaj tio ja estas ebla, ĉar multo dependas de la registaro en Madrido, kaj bedaŭrinde Hispanio ankoraŭ ne akceptis, ke ĝia lingvaro estas efektive havaĵo de ĉiuj ties civitanoj, sendepende de ilia denaska lingvo. Kaj tute ne estas signoj pri tio: la novaj registaroj en Eŭskio kaj Galegio kaj iliaj novaj lingvopolitikoj tion denove evidentigas.
Kore,
Hektor