SALUTO de Antonina Apollo

34 views
Skip to first unread message

Peeter Aitai

unread,
Dec 14, 2009, 3:33:17 PM12/14/09
to Estonio
Antonina Apolo

SALUTO

poemaro (36 poemoj)
eldonitaj de KADRO, Skotlando 1986

Rigardu klarigojn de Albert Goodheir fotite sube.

----------------------------------------------------------------------------------

ENHAVO:

1. Saluto
2. Lapo
3. Feliĉa Tago
4. En Malhelo
5. Soifo
6. Promenado
7. Koletantoj
8. Tulipoj
9. Aŭtuna preludo
10. Aprilo
11. Sub Ombrelo
12. bildkarto pri la Maro
13. Maro
14. Novjara Meditado
15. Al Fora Amiko
16. Unua neĝo
17. Letero al KM.
18. Pluvo
19. Letero al Tibor I
20. Silento
21. Vespero
22. Rememoro
23. Al Budapest
24. Al S.A.
25. Adiaŭo
26. Oktobro
27. Al Tibor II
28. Dum Kunveno
29. El Malnova Tallinn
30. Kukurbo
31. Mia Fato
32. Karelio
33. Respondo al Letero
34. Reveno
35. En Trajno
36. Nokte

---------------------------------------------------------------
================================


SALUTO
-----------------

Pereas laŭvice eventoj dum jaroj,
en animo de ili restas nur spuroj,
ĝin nebuligas la devoj kaj faroj,
ni zorgas kutime pri nia futuro.

Sed kiam aperas en la vivofluo
io, veninta el la malproksimo -
ĉu letero, bildkarto aŭ la revuo,
kaj portas saluton de iu trans limo, -

kiel per fulmo en la nokto malhela
en fermita angulo de la memoro,
ekviviĝas en mi pasinteco bela
kaj la ĝojo denove floras en koro.

----------------------------------------------------------------------


LAPO
-------------

Alte ĝis la kapo
sen ordon' kaj ord',
kreskas unu lapo
antaŭ mia pord'.

Pompe kaj fiere
ĝi etendas sin,
sentas sin libere
kaj neglektas min.

Ĉiu ĝin rondiras
kun la ĝentilec',
sed al ĝi ne diras
pri la nedecec'.

Ĝis la lapo restas
pensas ĉiu hom',
ke neniu estas
en malplena dom'.

Eble fato trompas
kaj en urĝa hast'
tiun lapon rompos
unu fremda gast'.

Eble iun fojon
el la fora for'
iu portos ĝojon
al ribela kor'.

Povas esti pace
vivos ĝi ĝis fin'.
Multe kaj senlace
gardas lapo min.

----------------------------------------------------------------------


FELIĈA TAGO
-----------------------

Se vi malkovris, ke estas sola,
ke malplena staras via fotel',
ke triste kuŝas kuseno mola, -
ne pensu pri tiu ĉi bagatel'.

Matene okazis renkonto ĝoja
kun najbaro sur la mallarĝa strat',
kredu, ke ĝi ne restos lastfoja,
ĉar li estas kora kiel frat'.

Al vi ridetis eta infano,
iu donis lokon en aŭtobus',
hodiaŭ ne turmentis malsano
kaj de foro venis leteroj ĵus,

ĵus nun, de ili disiĝas varmo,
mi legas priskribon de la vojaĝ',
ĉiu vorto fascinas per ĉarmo,
sur ĉiu linio - bona novaĵ'.

Konatulo per kiso salutis,
alia venis kun odora flor'.
Per feliĉo min tago surŝutis,
pereis la zorgoj kaj plor'.

-----------------------------------------------------------------------


EN MALHELO
------------------------

En nokta silento
ekdormis la vento
kaj ĉesis la bruo
en sombra malfruo.
Ripozas najbaroj
post devigaj faroj.
En plena malhelo
vagadas sen celo
sur stratoj senhomaj
nur ombroj fantomaj.
Aŭdeblas nek sono,
nur en unisono
horloĝo tiktakas
kaj kor' bat-atakas.

----------------------------------------------------------------------


SOIFO
--------------

Mi longe iradis tra seka ebeno,
ĉirkaŭe videblis nur sablo kaj ŝtonoj;
la vasta, senlima, senhoma malpleno,
nur fore altiĝis montaraj tronoj.

Mi sentis, ke jam elcerpiĝis la forto,
mi stumblis, mi falis, mi kuŝis sur tero,
min pro la soifo minacis la morto,
por la savo restis neniu espero.

Kun peno mi tamen denove ekstaris
malgraŭ de la suno bruliga infero,
la paŝon post paŝo antaŭen mi faris,
ne devas mi morti. Ne estas la vero,

ke venis la fino ... Sed tute subite -
povas esti, ke Dio aŭdis la peton -
atendata okazas ja neatendite -
mi ekvidis antaŭe la rivereton.

Al ĝi kun peno mi kuregis rapide,
la akvon kristalan en manojn mi prenis,
brilantan trezoron rigardis avide,
kaj tuta mi pro feliĉo ektremis.

La akvon savantan ne povis mi tenti,
tra fingroj ĝi falis, ĝin glutis la tero,
kaj volis denove la akvon mi preni,
sed ... plu ne ekzistis, perdiĝis rivero.

Ĉu tio estis nur miraĝo, fantomo? -
min ĉirkaŭis la sama sabla ebeno.
Ĉu Dio mem sendas suferojn al homo,
pro kia kulpo persekutas malbeno?

-----------------------------------------------------------------------


PROMENADO
-------------------------

Densfolie staras la arbaro,
pace kuŝas ripozanta maro,
mevoj krias.

Kial laŭ marbordo mi iradas?
Kies ombro apud mi vagadas?
Mi ne scias.

Kiu miajn harojn kisas? Kiu?
Tio povas esti ja neniu
krom venteto.

Kiu flustras kaŝe sorĉajn vortojn:
"Venu! Kredu, kara, vian sorton,
mian peton."

Flamo brilas arde en okuloj.
"Diru, kiu estas vi, fremdulo?
Nomo via?"

"Kvankam mi unue vin ekvidis,
fato min al vi hodiaŭ gvidis,
milda mia."

Mia vango lian brakon tuŝas,
sur la ŝultro forta mano kuŝas,
kaj mi cedas.

Ĉu li vere estas tiu viro?
Mi rigardis lin kun duba miro
kaj ne kredas,

ke reale nun efektiviĝis
sonĝo, kiun mi delonge vidis
pri karulo.

Eble estas sonĝo promenado,
liaj vortoj - nur la susurado
de betulo?

Kaj ne kisojn sentas mi sur haroj,
sed blovetas vento de la maro
en vespero?

Tamen, iam io foje estis,
kaj de tio rememoro restis
sen espero.

-----------------------------------------------------------------------


KOLEKTANTO
-------------------------

Ne kolektas mi la veturilojn,
nek aliajn nebezonajn ilojn;
ne kolektas mi la troajn vestojn,
nek skulptitajn birdojn, fiŝojn, bestojn;
ne kolektas mi la ornamaĵojn,
nek diversajn tute vanajn aĵojn.
Povas multon kolektadi homo.
Sed en mia silentema domo
staras sur mallarĝaj etaj bretoj
kelkaj plenŝtopitaj skatoletoj.
Kuŝas en skatoloj la trezoroj -
la leteroj de amikoj foraj,
plenaj de allogaj vortoj;
ili skribas pri kaprica sorto,
ke forpasis bone ĉi-evento,
ankaŭ pri la pluvo kaj la vento.
La leteroj strangan forton havas,
ili per la sincereco ravas,
trafluginte la altegan limon
mildan pacon portas en animon.

Mi kolektas ion tre valoran:
de amikoj miaj varmon koran.

-----------------------------------------------------------------------


TULIPOJ
----------------

Vin salutas printempaj tulipoj,
riverecante sur sveltaj trunketoj,
ridetas iliaj petaloj-lipoj,
kvazaŭ plenaj de kares-petoj.
SALUTO.jpg
Aldono de Albert Goodheir.jpg
Poemaro de Antonina Apollo.jpg

Peeter Aitai

unread,
Dec 14, 2009, 4:01:00 PM12/14/09
to Estonio
.
Antonina Apollo
SALUTO
================
----------------------------------------------------------------------


AŬTUNA PRELUDO
-----------------------------------

Vere-vere estas vero,
ke forpasis jam somero,
ĉar pereis milda ĉarmo,
iu plukis belajn florojn
kaj estingis la kolorojn.
La folioj de acero
flave kuŝas sur la tero,
kaj sorparbo tutapude
skuas branĉojn duonnude,
pentris sur najbaran arbon
iu la alian farbon.

Vento blovas de la nordo,
ĝi penetras tra la pordo,
tra fenestra eta fendo
sonoriĝas trista plendo
pri neforgesebla perdo
de somero gaja verdo.

Baldaŭ ĉion neĝo kovros,
baldaŭ ĉio morte dormos.

-----------------------------------------------------------------------


APRILO
---------------

Ŝanĝis la printempo
en mallonga tempo
tutan ĉirkaŭaĵon,
ĉiun vivestaĵon.
Jen spruĉiĝas koto
de sub mia boto
dum unu momento
alten ĝis tegmento.
Kuras multaj fontoj
de la neĝaj montoj
laŭ malsekaj stratoj.
Sidas grave katoj
ardaj ĝis la ostoj
sur barilaj fostoj.
Plena de espero
ebrigas la aero.
Suno brile festas,
suno manifestas
pacon en animo,
ĝojon sen la limo.


-----------------------------------------------------------------------


SUB OMBRELO
---------------------------

Falas dense gutoj de ombrelo
sur la griza kaj malseka tero,
pluvo falas kiel el sitelo,
certe ne revenos plu somero,

ne revenos plu freŝeco maja,
la siringoj kaj la ruĝaj herboj,
de Johana nokto svarmo gaja,
en mallumo danco de fajreroj.

Kiel miaj forgesitaj sentoj
kuras laŭ bulvardo la folioj,
forpelataj per aŭtunaj ventoj
preter de aceroj kaj abioj.

Kien nun ruliĝas tiuj haste,
kiuj nur la pasintecon havas?
Perdiĝante ie senprokraste
ili per saluto lasta ravas.

-----------------------------------------------------------------------


Bildkarto pri maro - al W.U.
-------------------------------------------

Mi petas vin, amiko mia kara,
akceptu la salutojn de la maro
kun ŝaŭma punto sur la paca ondo
kaj de marbordaj ŝtonoj muta rondo;
salutas vin kriantaj mevoj baltaj,
la subĉielaj blankaj nuboj altaj,
atingu vin per la liberaj ventoj
la bondeziroj kaj amikaj sentoj.

-----------------------------------------------------------------------


MARO
-------------

Maro kuŝas glata, paca,
de la onda ludo, laca,
sub la bluo de ĉielo
pereiĝas blanka velo,
nubo pufa, kiel monto
glitas al la horizonto,
supre krias unu mevo -
ĉu pro mia vana revo?
Se amiko min forgesos,
Tiam vento min karesos.

----------------------------------------------------------------------


NOVJARA MEDITADO
------------------------------------

Finiĝis jaro kaj denove sumas
mi la rezultojn de pasintaj tagoj:
printempo iam estis. Plu ne zumas
abeloj viglaj ĉe florantaj fragoj.

Somero pasis. Poste en aŭtuno
griziĝis nia ĉirkaŭanta mondo,
ne brilis plu vivige milda suno
kaj nuboj pendis en malgaja rondo.

Fabela sonĝo - mia promenado -
aspektas kvazaŭ tute ne estinta,
ne eblas al betulo susurado,
arbaro staras nuda, estinĝinta.

Alvenas la mateno tre malfrue,
finiĝis por naturo gaja festo,
malvarma vento furiozas brue,
disŝiras pacan maron la tempesto.

Diveni provas mi la estontecon,
sed imagpovo estas tro malforta,
ĉirkaŭe vidas mi nur malplenecon
kaj senesperan lukton kun la sorto.

Ĝis nun feliĉon trovis mi nenie,
aerkasteloj venas - por perei,
ekzistas tamen la beleco ĉie,
ankoraŭ povas vidi mi kaj krei.

----------------------------------------------------------------------


AL FORA AMIKO
----------------------------

Hazardaj ofte estas niaj vojoj,
laŭ kiuj devas ni kelkfoje iri,
troviĝas tie zorgoj kaj la ĝojoj,
neniu povas ilin antaŭdiri.

Nin gvidas tiuj vojoj inter domoj,
al larĝaj placoj aŭ al la kunveno,
inter la tute nekonataj homoj,
aŭ al kampara spaco kaj malpleno.

Ĉu vere iam povos ni renkonti,
amikajn manojn kune varme teni,
pri la eventoj multaj tuj rakonti
kaj la sorton pro la ekvido beni?

----------------------------------------------------------------------


UNUA NEĜO
-----------------------

Kial vento laŭte bruas,
kial arboj forte skuas,
kial nuboj pendas peze
kaj krepuskas jam tegmeze?

Pereadas en distanco
de neĝeroj blanka danco,
la vertiĝe arda svarmo
tenas min en morta ĉarmo.

Ĉio, ĉio jam forpasis,
nur la memoraĵojn lasis
pri la varmo de somero,
pri atendo kaj espero.

Pasis, pasis tagoj helaj,
velkis buntaj floroj helaj,
vanaj la fabeloj estis,
nur la blanka neĝo restis.

-----------------------------------------------------------------------


LETERO AL K(OLJO) M(ARKOV)
-----------------------------------------------------

Antaŭ mi kuŝas Via letero
kaj mi ne kredas, ke estas vero
skribitaj en ĝi belaj vortoj.
Pro kio tia donaco de sorto?
Tiuj vortoj fascinas kaj ravas,
ili magian forton havas.
Kial vi tie fore-fore
ekpensis pri mi tiel bonkore,
kial aperis en via menso
tiu kortuŝa, amika penso
sendi al mi varman konsolon,
mildan lumon de Via bonvolo
en ĉiutago mia amara?
Kiel danki Vin, amiko kara,
pro la apogo Via valora?
Mi volus diri de tuta koro
mian grandegan dankon pro ĉio:
gardu Vin ĉiam beno de dio.

Peeter Aitai

unread,
Dec 14, 2009, 4:05:25 PM12/14/09
to Estonio
Antonina Apollo

SALUTO

================
-----------------------------------------------------------


PLUVO
-------------

Kial pluvis tutan someron,
kial pluvis dum tuta aŭtun'?
Pluvo forpelis lastan esperon.
Kial pluvas ankoraŭ nun?

Grize-griza staras arbaro,
nude malvarma sen foli'.
Trompis denove la kalendaro -
ne alportis amikon al mi.

Ĉu ĝis fino mi tiel atendos
por eta peceto da ĝoj'?
Ĉu antaŭ mi sin ĉiam etendos
nur griza kaj pluva voj'?

-----------------------------------------------------------------------


LETERO AL TIBOR I
-----------------------------------

Kara amiko, samideano,
estu bonega via sano,
mi salutas vin de malproksimo
malantaŭ de ĉielalta limo.
Dankon por viaj belaj poemoj
pri diversaj interesaj temoj,
vi estas mastro de poezio.
Vere turmentas min la konscio
pro kulpo, ke je tiu horo
mi ne respondas ion valoran,
kaj mi nur petas, amiko bona,
pro la prokrasto vian pardonon.

dume okazis multaj eventoj,
kiuj rabis atenton kaj tempon,
ĉiutagaj aferoj kaj zorgoj -
ilin ne eblas lasi ĝis morgaŭ.
Min allogas aŭtunaj koloroj
verdaj kaj flavaj, ruĝaj kaj oraj,
ilin desegnas mi sur papero
frue matene kaj en vespero,
mi ludas pianon kaj melodioj
grivas min en la mondon de dioj.
Tempon bezonas la tradukado,
ankaŭ multnombra korespondado.

Plu mi ne havas ian novaĵon,
tial mi finas mian versaĵon.
Korajn salutojn al familio
kaj klubanoj. Gardu vin Dio.


-----------------------------------------------------------------------


SILENTO
-----------------

Se vi estas sola, sola absolute,
se ĉirkaŭas vin la ŝtonaj muroj mute,
se en la silento dronas via domo
kaj aŭdeblas voĉo de neniu homo,
se vi aŭdas nur la bruon de la vento
kaj frapeton de branĉoj al tegmento,
se la muso sub la planko plu ne rodas
kaj penetri en la ĉambron ne klopodas,
se vi estas de silento preskaŭ surda
kaj turmentas tede malpleneco murda,
se vin premas peze ĉiutagaj devoj
kaj ĉagrenas belaj, nerealaj revoj -
tiam iru ien al la vasta spaco -
al la kampo aŭ al urba granda placo,
veston vi malbuku kaj deprenu ĉapon,
lasu al la vento traen blovi kapon,
lasu blovi ĝis dum longa, longa daŭro,
ĝis pereos viaj zorgo kaj bedaŭro.

Sciu, ke mateno sekvos la vesperon,
portos nova tago ĝojon kaj esperon.

----------------------------------------------------------------------


VESPERO
--------------------

Regas en domo plena silento,
for de mi estas homa turmento,
nur pasas laŭ vojo kelkaj irantoj.
Kvazaŭ haltiĝis tuta estanto
kaj min nenio ekstera tuŝas.
Ĉie amasoj da neĝo kuŝas,
trans ili videblas nenio.
Sed Vi, ĉu Vi min vidas, ho, Dio?

Kie mi trovus esperon etan
aŭ ekvidus brilantan steleton,
kiu forpelus frostigan timon,
portus pacon en mian animon?
De kie voki amikon solan,
kiu donus al mi konsolon,
al kies bruston mi kapon ŝovus
kaj min ĝissate elplori povus?

----------------------------------------------------------------------


REMEMORO
-----------------------

Tio estis somere.
Unufoje vespere
post la taga laboro
je libera horo,
kiam suno subiris,
mi promeni iris.

Malheliĝis tago,
nebuliĝis lago,
ĉie regis silento
ne blovetis vento,
nur folioj kviete
moviĝis ete:
ne flugis hirundoj,
ne bojis hundoj,
ne ploris infanoj
pro kapricoj vanaj,
ne mordis moskitoj
en marĉo naskitaj.
En aero pura
ekdormis naturo.

Mi neniun renkontis,
nenion rakontis,
ne aŭdis novaĵojn
aŭ iujn stultaĵojn,

pasis zorgoj miaj,
sen deziroj iaj
mi nur promenis
kaj hejmen venis.

---------------------------------------------------------------------


AL BUDAPEST
--------------------------

Kio iam estis,
tio restis
ĉiam en memoro
kaj en koro:

la Danuba valo
en vualo,
la rivera fluo,
ĝia bluo,
de la pontoj belo,
blanka velo,
la hungaraj fratoj
sur la stratoj.

Volus mi reveni
kaj vin beni.

----------------------------------------------------------------------


AL S.A. (STEFAN APOSTOLOV)
----------------------------------------------------

Saluto via venis
de foro,
ankaŭ mi salutas
de koro.
La saluto kortuŝis
min vere
kaj mi dankas vin
sincere.
Mi etendas amikan
manon,
dezirante la bonon
kaj sanon.

----------------------------------------------------------------------


ADIAŬO
----------------

Mi klinas kapon antaŭ Hungario,
mi adiaŭas vin, la bela land',
kaj svingas manon al la blua strio
de Balatono malproksima rand'.

Por ĉiam mi forlasas viajn vojojn,
laŭ kiuj mi vagadis kun plezur',
mi rememoras travivitajn ĝojojn,
purecon kaj kolorojn de l'natur'.

Allogis min la parkoj kaj la stratoj,
la monumentoj ravis per belec',
al mi ridetis la hungaraj fratoj
kun kora kaj sincera amikec'.

Kaj nun revenas mi al nord' malvarma,
ekstaros ree inter ni la lim',
sed en neforgesebla lando ĉarma
ĝis lasta tago restos la anim'.

----------------------------------------------------------------------


OKTOBRO
-------------------

Jam venis aŭtuno.
Kaŝiĝas la suno
timante malvarmon.
Proponas la ĉarmon
arbustoj koloraj
kaj arboj flavoraj.
La vento tempestas,
senzorge ĝi festas
potencon diboĉe
kaj bruas laŭtvoĉe.
En tia vespero
ĉe nigra vetero
tiu ĝoja estas
kiu hejme restas.

.

Peeter Aitai

unread,
Dec 14, 2009, 4:09:42 PM12/14/09
to Estonio
Antonina Apollo

SALUTO

================
----------------------------------------------------------


LETERO AL TIBOR II
------------------------------------

Salutojn sendas mi al vi, amiko mia,
kaj dankas pro letero kore-kora via,
mi dankas pro la sincereco kaj bonvolo,
pro preto helpi min kaj sendo de konsolo.

Jam longe restis la letero ne skribita,
ĉar vere estis mi tre okupita,
turmentis lastatempe min la riparaĵoj
de puto, de pumpilo kaj de aliaj aĵoj.
Komprenas vi ja, ke je ĉiu taga horo
la dommastrino havas multe da laboro
ĉe purigado, balaado aŭ lavado,
kaj la plej grava - la korespondado.

Amikojn havas mi malantaŭ de la limo,
malantaŭ nekredeble fora malproksimo,
al ili mi deziras per leteroj sanon
kaj nur en pensoj povas premi mi la manon.
Apud amikoj multaj mi neniam sidis,
ankoraŭ eĉ nek unu fojon vidis,
supozi povas, ke ekhavos ĉi-eblecon
kiam per UFO flugos en malproksimecon.
Sed tamen, malgraŭ ĉio, ili ie estas
kaj senfine karaj por la koro restas.

La revon dolĉan longe mi en brusto portis,
sed nun espero tiu malaperis, mortis -
ne kronis tiun mian peton la sukceso
kaj ne veturos mi ĉi-jare al kongreso.

Kaj nun - ĝis la reskribo nova, ĝis letero.
Vin gardu Dio kaj favoru la vetero.

-----------------------------------------------------------------------


DUM KUNVENO
----------------------------

La longa parolado min tedas,
mi aŭdas, iuj jam oscedas,
kaj mi al dormo inklinas,
atendante, kiam li finas.

Mi rigardas lin kun miro:
vere, iomete stranga viro,
tro multe li sin fidas,
mem parolas, mem ridas.

De mi estus unu peto:
ĉesu, min atendas hejme kotleto.

----------------------------------------------------------------------


EN MALNOVA TALLINN
----------------------------------------

En malfruaj horoj de somera tago,
kiam dolĉe ekdormis jam ĉiuj homoj,
eble tio estas nur mia imago -
ies ombroj aperas inter domoj.

Timigaj spiritoj de la pasinteco
tra antikvaj stratoj iradas silente,
kvazaŭ ion serĉante en la nuneco
ĉirkaŭaĵon ili observas atente.

Iliaj rigardoj la murojn traboras,
ili klopodas malfermi fenestrojn.
Ĉu iliaj fantomaj koroj doloras,
ke ili ne povas ekvidi domestrojn?

Kion deziras pratempaj animoj,
ĉu tion povas vivuloj supozi?
Kial venis ili tra foregaj limoj
kaj ne lasas al urbo ripozi?

Kiom da piedoj trairis pavimojn
dum de ni forgesitaj jarcentoj?
Ĉe matenruĝo forigas la timojn
la blovantaj de maro liberaj ventoj.

-----------------------------------------------------------------------


KUKURBO
-------------------

Sen ĝeno kaj perturbo
sidas la kukurbo
sur la bedo.

Ĝin en la mola nesto
kovras dika vesto
kiel ledo,

Larĝiĝas diametro
pli ol duonmetro
en la mezo,

nun en la aŭtuno
estas preskaŭ tuno
ĝia pezo;

por tuta foliaro
ne troviĝas baro
en ĝardeno,

dikiĝo kaj komforto
estas ĝia sorto,
nura peno.

Ĝi pri potenco revas,
de orgojlo krevas,
sed la fato

decidis, ke je fino
estos dikulino
la salato,

ke ĝi manĝota estos
kaj nenio restos
de fiero.

Konkludas mi bedaŭre:
neniu vivas daŭre
sur la Tero.

------------------------------------------------------------------------


MIA FATO
-------------------

Mia fato
kiel gvato
min atendas kun la bato,

ĝi min ĉasas,
ne forlasas,
ĉie sin perfide kaŝas,

ĝia nomo
eĉ en domo
persekutas kiel homo,

se ĝi iam
donas ian
bonon, pagas mi ja ĉiam,

hipokrite,
ofendite
laŭdas min neatendite.

Fato tia -
puno mia -
povus esti tut-alia,

pli bonvola
kaj pli mola -
febla estas mi kaj sola.

Kion fari -
ĉar mi fali
povas, se kun ĝi batali,

eble, iam
en alian
ŝanĝos karakteron sian,

tiam mi ja
kaze tia
ĝojus pro la fato mia.

----------------------------------------------------------------------


KARELIO
------------------

Laŭ volo de la fato mi veturas
al la Kivaĉ - la fama akvofalo -
flaveta akvo brue, ŝaŭme kuras
kun la rompitaj branĉoj al la valo.

Ĉu estas farbigita de naturo
la bluo de ĉielo kosme fora?
Altiĝas de preĝejo ligna turo
sur fono de arbaro rozkolora.

Abioj ombras per melhela verdo,
kurbiĝas ili sub la peza neĝo -
ĉu bedaŭrante pro pasinta perdo
aŭ nur silentas en la pia preĝo?

Nur unu nubo perlamote pala
moviĝas super vasta blanka kampo.
Kaj ŝajnas: ekviviĝis Kalevala,
ke venos Ilmarinen kun la Sampo;

per ludo Väinämöinen sorĉe ravas,
de Kullervo kompatas trista sorto,
la ĉionpova amo de patrino savas
la filon Lemmikäinen de la morto.

Kaj preterpasas bildoj de eposo,
malproksimaj, kiel laga strio...
Min kaptas kaj fascinas la etoso
de bela kaj severa Karelio.

.

Peeter Aitai

unread,
Dec 14, 2009, 5:08:50 PM12/14/09
to Estonio
Antonina Apollo

SALUTO

==================
-------------------------------------------------------------------


RESPONDO AL LETERO
------------------------------------------

Venu, amiko, nur unu fojon,
venu en mian hejmon modestan,
vin mi helpos forigi malĝojon
kaj pereigi ĉion molestan.

Moviĝas ombroj en la ĝardeno,
kie la suno ludas kun floroj,
tie kaŝiĝas paco kaj beno
inter someraj kaj buntaj koloroj.

Vin atendas la ĉambro silenta,
en fotelo ripozu komforte,
de vi foriros ĉio turmenta
dum venanta krepusko senvorte,

kaj okuloj fermiĝas nevole.
Forgesu, ke mi estas ĉi-tie,
pri idealo pensu vi sole,
kiun ĝis nun vi trovis nenie.

Per mi ŝi flustras karesan vorton,
vi imagu ŝin tute proksime,
ŝin, kiu havas similan sorton,
kiun vi povas ami senlime.

Kaj mi ludos pianon sordine,
la fabelojn mirindajn rakontos
por ke vi estus ĝoja finfine.
Eble ni vere iam renkontos?

-----------------------------------------------------------------------


REVENO
------------------

Mi adiaŭas vin, la dom' kvieta,
betuloj sveltaj, de la fonto flu',
ĉe la pado klinanta aln' kurbeta -
ĉu vere tion mi ne ekvidos plu?

Al korto tra abioj vico sombra
de sunsubiro brilas fanda or',
la musko kuŝas en la varmo ombra
kaj de la tero disiĝas odor'.

Haltiĝis vivo krom bloveto venta,
neniu voĉo, nenie unu hom',
dezerte kuras nur la voj' serpenta
kaj staras nigre senfenestra dom'.

Ne finas al la birdoj vivoforto,
de tiuj kantoj fascinas gaja ĉarm',
kaj foren, ĝis la pala horizonto
ĉie regas la bruliganta varm'.

En praa tempo, delonge antaŭ ni
paroli povis arboj, herboj, ĉiu flor',
sed sorĉis ilin malicega di'
kaj de voĉo restis nur la muta plor'.

Ekde tiam la plantoj ne parolas,
sed la menson havas ĉiu arb' en si,
kaj el arbaro, se ni aŭdi volas,
atingas ĉiun la flustro de pasi'.

Malglaton de pinarba ŝelo,
la brilan ludon de lumo kun kolor',
kaj ĉion de naturo kaŝa belo
mi portis hejmen el la suda for'.

----------------------------------------------------------------------


EN TRAJNO
---------------------

Ruliĝas radoj de la trajno sian vojon.
Denove mi veturas - jam kioman fojon?
Min vualigas milde luliganta varmo,
de trapasantaj bildoj monotona ĉarmo;
sindono al komforto kaj al la trankvilo
de la naskiĝo jam konata veturilo
min kvazaŭ karesante influadas pace
en sia movo ien mole kaj senlace.
Forgesas tute mi, ke estas mi grizhara,
el mi perdiĝas ĉio zorga kaj amara,
por mi plu ne ekzistas la enuaj devoj,
raveme ĉirkaŭvolvas min la dolĉaj revoj,
ili ekregas min libere kaj senlime
per io, kio estas malproksime,
ekster la ĉiutago grize ordinara.
En pensoj venas mi al sabla bordo mara,
aŭ min atendas ie bunta ekzotiko?
Mi ne rimarkas sur haltejoj la paserojn
nek apude la maltrankvilajn pasaĝerojn.
Okulojn fermas mi kaj rekte, sen obstakloj
okazas en la mondo, plena de mirakloj.

Benitaj estu homoj, elpensintaj la fervojon,
al ĉiuj ĉiam ĝi donacas puran ĝojon,
forulojn ĝi sen ia peno unuigas,
amikojn forajn ĝi kun plezuro ligas,
per ĝi pri vojaĝado la sopiro febla
fariĝas el neebla en la atingebla.

------------------------------------------------------------------------


NOKTE
---------------

La nokto profunda, nigre malhela,
nokto por mi denove maldorma.
Mi pensas malklare pri io bela,
pri io nedifinebla, senforma.

Jam sonĝojn vidas la tuta ĉirkaŭo,
nur en fumtubo bruas la vento,
ĉu tio-ĉi estas la adiaŭo,
aŭ ĉu suferas ĝi pro iu sento?

Sed kial ĝi ploras, kial ĝi plendas,
kial senĉese senlace blovas?
ĉu ĝi al iu la salutojn sendas?
Kial nenie ripozon ĝi trovas?

Vento libera, potenca ĝi estas,
por ĝia povo ne ekzistas la limo -
de uragano nenio postrestas
krom la detruo, ĥaoso kaj timo.

Sed ĝi povas esti tre delikata.
Mi petas ĝin: Helpu min iomete -
tuj flugu al urbo fame konata
kaj portu mian sciigon sekrete,

kaj kiam vi tra fenestro eniras,
flustru al mia amiko senpere,
ke mi lin vidi delonge deziras,
anstataŭ mi lin karesu tenere.

Tuomo Grundström

unread,
Dec 15, 2009, 5:04:03 AM12/15/09
to est...@googlegroups.com
Dankon, Peeter, pro via rediskonigo de valorajxoj de la estona esp.literaturo, kaj tute aparte pro cxi tiu perlo el la verkoaro de la karmemora Anonina. Mi la volumeton posedas, kun dedicxo. Kelkajn sxiajn poemojn mi havis la privilegion aperigi en "Esperanta Finnlando", kiam mi gxin redaktis 1978 - 1987.
 
Bondeziras    Tomas' (Tuomo Grundström,el Rauxmo, sed ne rauxmisto)

2009/12/14 Peeter Aitai <peeter...@googlemail.com>

--

You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Estonio" group.
To post to this group, send email to est...@googlegroups.com.
To unsubscribe from this group, send email to estonio+u...@googlegroups.com.
For more options, visit this group at http://groups.google.com/group/estonio?hl=eo.



Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages