"Amikeco" estis "subplanka" (neoficiala) eldono de esperantistoj en
Soveta Unio.
La reĝimo ne ebligis eldonon de esperantaj gazetoj sed esperantistoj
faris tion kaŝe, ne obeante al la leĝoj kaj ordoj.
"Amikeco" estis ĉefe literatura gazeto kaj aperis kunlabore en Baltaj
respublikoj. Redaktis litovaj kaj estonaj spertuloj (en Estonio Kalju
Pill kaj Jaan Ojalo) kaj ankau alilokuloj.. Multobligis oni en Litovio
kie esperantistoj katolikanoj sukcesis tion fari.
Formato estis A4 (la lastaj numeroj malgrandigite A5).
Mi sukcesis nun trovi kaj kunpreni 12 numerojn de "Amikeco", n-roj
24-35 kaj mi enretigas ilin. Tio estas ne nur por savado de nia
historio sed la literaturaj verkoj kutime ne malnoviĝas kaj politikaj
artikoloj estas bezonataj por ilustri niajn estontajn diskutojn pri la
estinto.
La revuo estas preskaŭ nekonata ekster Sovetio ĉar sendado de ĝi
alilanden povis alporti sankciojn de KGB (kaj pro tio sur la kajeroj
estas skribita "nur por enlanda uzo").
Peeter Aitai
Post la 35-a numero la formato estis malgrandigita al A5 kaj la
revueto farigxis iom malplibone legebla. Lau mia memoro poste jam ne
multaj numeroj aperis...
Dum la lasta etapo cxefredaktis Jaan Ojalo.
Por ilustri tiaman redaktadon mi rememorigu ke surskriboj estis
skribitaj permane (ja antaukomputila erao) kaj malfacilis trovi
personojn kiuj kapablas tion fari kontentige. Por Jaan Ojalo mi petis
mian amikon Andres Raidna (kui laboris kiel murgazeta
desegnisto-belskribisto en fisxista kooperativo) kaj kiu skribis
amason da tekstlinioj por diversaj surskriboj lau ricevita listo.
J.Ojalo poste gluis titolajn surskribojn sur tajpitan tekstofolion...
Pri pli fruaj numeroj ol la 24-a mi scias ne multe, mi estas iam
vidinta iujn numerojn (kaj ili estis ankorau primitive kunmetitaj A4
folioj kaj ne kiel kajero pli postaj).
Cetere eldonkvante estas notita 300 ekzempleroj sed tiu nombro povas
esti nevera (eble litovoj scias kiom oni multobligis).
Legantaro tamen estis pluroble pli granda ol la eldonkvanto cxar en
kluboj la ekzempleroj aktive cirkulis.
Se iu havas tiujn malnovajn numerojn estus bone ankau ilin enretigi...
Peeter Aitai
A = "Amikeco" p = paĝo(j)
Jen la listo:
A 25 p19 "Malplena bord'" (poezio)
A 25 p19 "Nokto bruas" (poezio)
A 26 p13 "Letero" (poezio)
A 26 p13 "Vagantoj" (poezio)
A 26 p21 "Ankau arboj dormas" (popularscienca informeto)
A 26 p24 Kruc-vort-enigmo
A 27 p16 "Modernaj homoj" (poezio)
A 27 p16 "Boato" (poezio)
A 27 p16 "Pensoiro" (poezio)
A 27 p23 Solvo de la krucvortenigmo
A 27 p24 Desegno
A 30 p17-18 "Honesto" (humurajxo. cetere estone aperinta en la revuo
"Pikker" 17 1974)
A 30 p18 "Virina afero" (humurajxo)
A 32 p14 "En la sunplena mondo" (rakonteto)
A 33 p14 Desegno
A 35 p16 "Bierdrinkula ventrego" (rakonteto)
A 35 p16-17 "Strangaj flosajxoj" (rakonteto)
A 35 p17 "La folia masto" (rakonteto)
A 35 p24 "Distro-Disko" (tradukitaj humurajxetoj)
Peeter Aitai