Pri bibliografio serioze okupigxis Jaan Ojalo kaj diligente faris koncernajn notojn dum sia vivo. Pri posta periodo mi ne scias kompletajn kolektojn. Felicxe nun, dum ekzisto de interreta-komputila erao multon eblas trovi en la reto.
Mi trarigardis en la reto la jxurnalon "Parnu Postimees" 2002 - 2007 kaj trovis la vorton esperanto nur en 12 artikoloj. Kelkaj el ili nenian rilaton al esperanto havas. El vidpunkto de niaj celoj interesaj estas nur 4 artikoloj:
1. "Parnu Kuninga pohikooli tudruk kaitses Ameerikas laste oigusi" (Knabino de la Baza Lernejo de Kuninga strato defendis en Ameriko rajtojn de infanoj) de Silvi Kanoshina 22.05.2002 (+foto de Diana kaj Peeter Aitai). http://vana.www.parnupostimees.ee/index.html?op=lugu&rubriik=77&id=10...
4. "Emal ja tutrel on salakeel, mida moistavad vahesed" (Patrino kaj la filino havas la sekretan lingvon kion komprenas nur malmultaj) de Silja Joon 14.10.2006 (+ foto de Irina kaj Diana Aitai). http://www.parnupostimees.ee/261006/esileht/artiklid/10068423.php
Cetere se vi trovas iun komentinton perspektive tauga por invito al la movado eblas sendi al la komentinto retleteron (se klaki sur la nomon de komentinto do malfermigxas "Outlook" por letero kaj tie oni povas ecx legi la plenan retadreson de la persono).
Komenteblo de artikoloj estas tre bona eblo por esperanto-propagando. Multajn artikolojn eblas ankau taksi kaj komentoj kaj taksado ambau montras al gazetaro intereson pri priesperantaj artikoloj. Ekzemple en "Virumaa Teataja" August, 69, pensiulo, Vosu aldonis komenton pri finnaj arangxoj en Estonio lerte laudante siajn esperantajn spertojn. http://virumaateataja.ee/020505/esileht/arvamus/15024025.php
En "Opetajate Leht" n-ro 42 17.11.2000 aperis artikolo pri eraro en la lernolibro de la estona lingvo (anstatau la esperanta vorto patro estas en la lernolibro parto) "Armas 4. klassi emakeeleopetaja" kio bone uzis eblon por informado pri esperanto. http://www.opleht.ee/Arhiiv/2000/17.11.00/aine/6.shtml
"Postimees" (01.01.1996-11.02.2007) Per la vorto "esperanto" las sercxilo donas responde 40 artikoloj sed en la listo videblas nur 10. Eble Tartuaj esperantistoj havas detalan bibliografion de la artikoloj en "Postimees" do mi ne komencas pri tiu jxurnalo doni notojn.
07.12.2001 Kodus voib raakida ka bislamit voi manksi. mallonga informo kun indikita fonto kiel Eesti Ekspress (Pri la letero de la Klerigministerio al la lernejoj kun indiko ke la hemaj lingvoj povas esti... ... volapuko au esperanto) http://www.sloleht.ee/2001/12/07/luhiuudised/115426
Eesti Ekspress http://www.ekspress.ee - 5 artikoloj 1. Marko Magi: Kohtunik, ma ei saa teist aru - 1.02.2007 2. Anu Saluaar: Mikael Niemi "Popmuusika a la Vittula". - 18.11.2003 3. Kadri Kousaar: Veneetsiast ilma ilukoneta - 19.09.2003 4. Pekka Erelt: Neeme Ruus - reetur ja reedetu - 5.02.2003 5. Pekka Erelt: Keelemees, kes nagi ette Pearl Harbourit - 16.01.2002 Interesaj (por ni) estas nur la 2 lastaj artikoloj.
Maaleht n-ro 1 1.oktobro 1987 En la artikolo Sada saarelehte, tuhat toomelehte 07.12.2006 Juri Aarma priskribas aperintajn 1000 numerojn de la gazeto menciante ke en la unua numero en la rubriko Kus ja Kunas estas pri komenco de koresponda esperanto-kurso http://www.maaleht.ee/?page=&grupp=artikkel=7356 Temas pri mia anonceto en la unua n-ro de la gazeto kio alportis al mi reehe 200 leterojn kaj 100 personoj komencis korespondan lernadon (pluraj, sed ne tre multaj, ankau finlernis).
Por plia informado pri Esperanto en la estonlingva medio mi kreis hodiau estonlingvan blogon en la populara estona portalo Delfi. Mia uzantonomo tie estas Esperantist kaj do blogo estas de esperantisto. Cxar la liston de lastaj posxtigoj vidas cxiuj uzantoj (legantoj) de Delfi-blogarejo, tio estas tre bona eblo por nia reklamo. La du unuaj enmetitaj artikoloj estas Eesti esperantistid internetis - Estonaj esperantistoj en interreto http://blog.delfi.ee/nodo/10730 Eesti esperantistid Wikipedias - Estonaj esperantistoj en Vikipedio http://blog.delfi.ee/nodo/10732 (al la unua artikoleto estas tie jam ankau komenta aldono). La adreso de la portala blogejo estas http://blog.delfi.ee alirebla ankau per NETI > Portaalid > Delfi > ...
Mi aperigis en Delfi ankorau unu artikoleton "Esperanto Eesti ajakirjanduses" ('Esperanto en Estona gazetaro') http://blog.delfi.ee/node/10735 Cxiuj artikoloj de Esperantist estas legeblaj en unu loko per http://blogs.delfi.ee/blog/Esperantist sed cxiuj artikoloj aperas ankau en gxenerala listo de cxiuj artikoloj (por gxenerala legado) kaj gxuste tio estas la kialo kial mi entreprenis skribadon tie. Asertoj ke amasmedio (gazetaro) ne interesigxas pri esperanto povas ja esti gxenerale veraj sed fakte ekzistas multaj bonaj ebloj por nia propagando, kion ni dume preskau ne uzas.
Dum 2 semajnoj aperis en blogarejo de Delfi jam 7 arikoloj pri esperanto. Mi ne donas cxi tie adresojn de cxiu artikolo aparte cxar ilin eblas trovi ankau en unu loko http://blog.delfi.ee/blog/Esperantist Cxiu kiu legas artikolon en la gxenerala listo kaj klakas sur la nomon Esperantist trafas al tiu cxi loko kie troveblas cxiuj priesperantaj artikoloj (kaj povas sen sercxado legi ankau aliajn). Baldau kolektigxos en la blogo jam suficxa kvanto da informoj por doni gxian adreson aldone al diversaj komentoj gazetaraj havantaj iun ligon kun E- o. Mi jxus donis en la artikolo ankau ligojn al retkursoj de E-o kaj estonte necesus aldoni ankau konekteblon al EAE.
13.01.2007 aperis artikolo "Kalevipoja vagiteod jouavad India lugejani" 'Heroajxoj de Kalevipoeg atingas Hindiajn legantojn' de Urve Eslas en la rubriko Kultuur.
05.11.1997 Eesti post hamab 'Estona Posxto misinformas' (pri malbonajxoj kun ekspedado de Informoj de EAE al eksterlando) http://www.epl.ee/artikkel/26438
03.12.1998 Parlez-vouz die neue lingua per all Europa? de Ene Soosalu (pri la nova lingvo europanto) http://www.epl.ee/artikkel/45150
07.01.2000 M.Kuut:"Olen alati neid laule habenenud" 'mi cxiam hontis pri tiuj kantoj' (oni ekscias ke la fama estona kantistino Marju Kuut komencis sian vojon supren per esperantlingva kanto...) http://www.epl.ee/artikkel/98298
23.08.2003 Perekond Kääbik 'La Familio Kääbik' de Maarja Kruus (pri Kalle Vilbaste kaj lia familio) http://www.epl.ee/artikkel/243433
27.09.2005 Miks ma leiutasin tugikohvri ja mis sellest edasi sai de Sergo Selder (primoko de grandega reklamo- poresperanta propagando aperinta 26.09.2005 p.15) http://www.epl.ee/artikkel/301587
24.10.2006 Tartus avatakse Aleksandr Tulitsenko 65. sunnipaevale puhendatud naitus 'En Tartu oni malfermas la ekspozicion dedicitan al la 65-a naskigxdatreveno de Aliksandr Dulicxenko' de Kerttu Rannamae http://www.epl.ee/artikkel/360003
KJOMENTOJ - EBLO APERIGI ARTIKOLOJN Nuntempe eblas komenti jam preskau cxion aperanta en la reto. Tio estas bonega eblo aperigi por-esperantajn artikolojn. Necesas elekti iun aperintajxon (konsilinde lau iu populara temo au ecx lingvo-teman) kaj kiel komento skribi pri eo. Rigardu ekzemple la 20-an komenton en http://www.delfi.ee/news/paevauudised/arvamus/article.php?id=15429115...
La bibliografia fako de Arkiva Biblioteko de Estona Literatura Muzeo estas faranta tre laudindan laboron kaj en interreto troveblas jam iom da bibliografio historia. Cetere en la menciita biblioteko estas surslipara kartoteko pri artikoloj en gazetaro pri periodo 1821 - 1944 sur 2,2 miljonoj slipoj. Nun ni povas ekhavi la datumojn pri la jxurnalo "Postimees" 1926, 1930, 1932-1935 en la reto. http://www2.kirmus.ee/biblioserver/index2.php Klakante sur "otsing" ni povas eksercxi en la kartoteko http://www2.kirmus.ee/biblioserver/index2.php?pure_search=yes Per la vorto esperanto oni ricevas informojn pri 98 artikoloj. Malgrau tio ke tiutempa E-agado estas bone priskribita en "Informoj de Esperanto-Asocio de Estonio" estas tio tre gxojiga evoluo. (Bedaurinde la menciita esperanto-gazeto mem estas al plejparto de interesigxantoj netrovebla kaj nur malmultaj esperantistoj estas vidintaj numerojn eldonintajn antau la 2-a mondmilito.)
Jxus aperis en estona portalo Delfi artikoleto "Naljakaid esperanto- leide" (rigardu la gxeneralan liston de blogoj en http://www.delfi.ee au pli bone http://blog.delfi.ee/blog/Esperantist ) Jen la teksto: "Enigante en Google la vorton esperanto oni ricevas responde la kvanton 33 700 000 kaj tiu nombro kreskas rapide. Pro tio okazas de tempo al tempo ke oni trafas al iu stranga pagxo. Tiel ekzemple lau la adreso http://www.cavemanscrib.com trovigxas logxejo de prahomoj popularigxintaj per TV-serialoj de Usona asekura firmao Geico. Post elsxutigxo frapu (klaku) sur la pordon 1231. Post saluto de prahomo elektu dekstre malantaue brunan sekcion de kujrejo kaj tie por rigardado pordon de fridujo. Evidentigxas ke teksto el memorajx- alfiksaj magnetoj estas en esperanto... (Do asertoj ke esperanto naskigxis 1887 estas elpensajxo de modernaj homoj, jam prahomoj scipovis gxin!) " Ankau tiajn informojn oni povas uzi por atentigi pri ekzisto de esperanto kaj tiel per retligoj ebligi aliron al pli seriozaj lokoj de informoj.
Kiel mi jam skribis en la antaua mesagxo sub tiu cxi temo, komentoj estas nia eblo konstante aperi en gazetaro (almenau en la reta) kaj fari poresperantan propagandon. La komento povas esti modesta kaj mallonga sed efika kiel ekzemple tiu de August Kilk notanta ke li havas dank' al esperanto alilandajn amikojn: http://www.virumaateataja.ee/020505/esileht/arvamus/15024025.php Au komentante lingvan artikolon nur aludo pri esperanto kiel solvo de lingvaj problemoj: http://www.delfi.ee/news/paevauudised/arvamus/article.php?id=15429115... Elektante artikolon post kio vi metu poresperantan komenton necesas atenti ke la artikolo estu gxenerale interesa kaj plej bone ecx se lingva. Krome indas komenti nur gxis kiam estas ankorau aperintaj nur malmultaj komentoj. Se jam estas 500 komentoj kaj via aperas kiel 501- a do estas versxajna ke preskau neniu legos tiun komenton ecx se la artikolo estas tre interesa kaj populara... Tiuokaze indas atendi sekvan okazon. Se skribi pli profunde do indas indiki sian plenan nomon cxar tio donas al la komento grave plian valoron (nun estas ja kutima afero ke oni komente esprimas sian koleran malkontenton esence anonime, nur malmultaj homoj kiuj rerspondecas pri siaj eldiroj notas la veran nomon). En fino de komento indas doni ankau iun retligon per kio oni povas trovi pliajn informojn. Ankorau iom da ekzemploj: 17.04.2007 aperis en "Postimees" la artikolo "Uus testament tolgiti vepsa keelde" ('La Nova Testamento tradukita en la vepsan') post kio rigardu la 5-an komenton http://www.postimees.ee/170407/esileht/valisuudised/255703.php 17.04.2007 En "Postimees" aperis "Teadlased kardavad inglise keele pealetungi" ('sciencistoj timas ofensivon de la angla') post kio rigardu la 2-an kaj la 11-an komentojn http://www.postimees.ee/170407/esileht/siseuudised/255573.php 18.04.2007 en Delfi "President Ilves opib prantsuse keelt" ('prezidento Ilves lernas la francan') (indiko pri la origino en Ohtuleht) rigardu la 12-an komenton http://www.delfi.ee/news/paevauudised/eesti/article.php?id=15601296 18.04.2007 en "Postimees" "President Ilves opib prantsuse keelt" kaj tie rigardu la 12-an komenton http://www.postimees.ee/180407/esileht/siseuudised/255803.php Ne cxiu kapablas verki artikolojn sed cxiu povas skribi kelkfrazajn komentojn kaj tiamaniere influi legantojn. Konsilinde estas elekti artikolon pozitivan kaj komenti ankau en pozitiva spirito, tio havas pli da efiko. Se ie aperas iu aparta artikolo pri esperanto do krom komentoj ofte eblas doni poentojn por montri kiel vi taksas la artikolon. Tio estas ecx pli simpla afero ol komentado kaj nepre necesas montri sian intereson per taksado (tio montras al jxurnalistoj ke priesperanta temo havas interesigxantojn). Konklude mi refoje diras ke nun ebloj multas. Ne nepre fari grandajn agojn, faru almenau malgrandetajn, sed faru ilin ofte.
Hodiau oni malfermis publikan esploron pri deziro scii aliajn lingvojn en Delfi http://www.delfi.ee La demando estas: Kiun lingvon vi dezirus scipovi? Kaj sekvas longa listo de lingvoj. En la listo estas ankau Esperanto kaj cxi-momente gxi estas elektita de 1% (74 personoj). La vocxdonado dauras.