ARTEFARITAJ KAJ KULTIVATAJ LINGVOJ

4 views
Skip to first unread message

attilio

unread,
Aug 10, 2011, 12:06:05 PM8/10/11
to Esperanto
Artefarita kaj kultivataj lingvoj

Antaŭ iom pli ol 120 jaroj Zamenhof puplikis “La Lingvo internacia”
poste nomita “Esperanto” ĉar li subskribis la verkon “Doktoro
Esperanto”.
Pri Esperanto li diris: “Mi volis fari lingvon simplan, por simplaj
homoj, la elito jam havas sian internacian lingvon, ĝi estas la
latina”. Tiutempe tia aserto veris.
Do Esperanto naskiĝis kiel lingvo simpla, tre bona por simplaj
interamikaj rillatoj sed absolute ne taŭga por fariĝi portanto de la
tutmonda kulturo. Krome, pro sia netuŝebla “Fundamento”, Esperanto
restis tia kaj ne estas reformebla.
Vidu kion diras pri Eo fama hungara instruisto kiu de multaj jaroj
instruas Esperanton en la hungaraj lernejoj:
http://www.ipernity.com/blog/34020/219853/comment/11996493#comment11996493
Bonvolu, antaŭ legi la sekvan parton legu:
KIO ESTAS LIDEPLA? – KWO ES LIDEPLA ?
http://www.facebook.com/topic.php?uid=111270655599347&topic=112
Se vi ankoraŭ ne legis ĝin.

*
Mi ne juĝas, sed nur konstatas faktojn:
Esperanto estas lingvo artefarita samkiel Ido.
Lidepla estas lingvo kultivata samkiel la itala lingvo.

Karakterizo de lingvoj artefaritaj estas:

1) La ebleco havi elementojn tute inventitajn aŭ ekzistantajn nur en
aliaj artefaritaj lingvoj. Esperanto havas vortojn tute inventtajn
kiel “edzo” kaj la tabelvortojn “tiu” “kiu”… kaj ankaŭ vortojn
ekzistantaj nur en aliaj artefaritaj lingvoj kiel “ol” prenita de
volapuk.

2) La ebleco konstrui apriore gramatikon kaj nur poste adapti la
esprimojn al apriore konstruita gramatiko.
La gramatiko de Esperanto estas apriore konstruita.

3) La ebleco apriore konstrui aŭ inventi bazajn elementojn, prefiksojn
aŭ sufiksojn, ekzistantaj en neniu alia lingvo (ekzemple la participaj
finaĵoj “-ota, -ote, -oto” kaj “-onta, -onte, -onto”.

4) La ebleco/neceso konstrui vortojn per algluo de vico da prefiksoj
kaj sufiksoj sen kosideri la harmonion, fluecon, longecon kaj belsonon
de la resulto. Ekzemple: “malsanulejo”.
En la lingvoj kultivataj kaj en la lingvoj naturaj tio ne okazas ĉar
la uzo de prefiksoj kaj sufiksoj estas pli limigita, krome ankaŭ la
prefiksoj kaj sufiksoj ofte havas sinonimojn, almenaŭ la afiksoj plej
uzataj, tiamaniere oni elektas ne nur la afikson kun ĝusta signifo,
sed inter ili, tiun kiu pli harmonias kun la vort-radiko.

5) La publikigo de la baza gramatiko kaj vortareto anoncante ke tio
jam estas lingvo. (En la kazo de Esperanto eĉ estis aldonita iu
netuŝeblan “Fundamento”). Ĉi tio ĝenerale ridigas la plejmulton de la
lingvistoj, kaj estas la ĉefa kialo de iliaj mokoj kontraŭ Esperanto.
(Kiel oni povas aserti ke Esperanto estas lingvo kaj samtempe aserti
ke sen la netuŝebla “Fundamento” Esperanto disfalus?). Ili koncedas ke
maksimume Esperanto estas simpla komunikilo, sed lingvo estas alia
afero ĉar lingvo kunvivas en simbiozo kun siaj parolantoj, ne en
simbiozo kun iu libro.
Al la kultivataj kaj al la naturaj lingvoj, tio kio estas skribita en
la punktoj 1, 2, 3, 4, 5. tute ne povas esti akplkata.

Kultivi, signifas semi aŭ/kaj transplanti vivan flaŭron de unu loko al
alia kaj zorgi ke la novaj burĝonoj, ŝosoj, kaj la transplantita
flaŭro pluvivu, laŭeble pliboniĝu kaj estu prduktivaj.
En la lingva kampo; la semoj estas la bazaj elementoj, inkluzive la
sufiksoj kaj prefiksoj; La flaŭro estas ĉiuj aliaj vortoj kaj
esprimoj.

La flaŭro povas nur esti transplantita, ne povas esti farita,
konstruita aŭ inventita, alivorte ĝi devas jam ekzisti en iu alia
natura aŭ kultivata lingvo. Ankaŭ la semoj ne povas esti faritaj aŭ
inventitaj. Pro tio la nocio “kultivata” povas rilati nur lingvojn al
kiuj la supraj punktoj (paragrafoj) ne estas aplikeblaj.

*
Antaŭ 150 jaroj, tuj post la uniigo de la diversaj ŝtatetoj, nun
italaj regionoj, estis necese kultivi (ne krei, inventi aŭ arte fari)
komunan lingvon, ĉar la loĝantoj de la diversaj italaj regionoj ne
komprenis unu la alian. Ekzemple; loĝanto en Torino interkompreniĝis
pli bone kun parizano ol kun veneziano; veneciano siavice
interkompreniĝis pli bone kun hispano ol kun loĝanto de Romo aŭ
Napoli, ktp.

La nova ŝtato “Italio” ne havis komunan lingvon, sed multajn regionajn
lingvojn, alivorte, ekzistis la lingvaj semoj kaj flaŭro por kultivi
la italan lingvon kaj tion faris la italaj lingvemuloj kaj verkistoj
gvidataj de la tiutempe plej granda itala verkisto Alessandro Manzoni.
Neniu el la tiamaj italoj pensis, eĉ dum momenteto, forĵeti aŭ saboti
la regionajn lingvojn aŭ inventi, krei aŭ artefari novan lingvon;
kontraŭe, la regionaj lingvojn estis konservataj kaj estas protektataj
ankoraŭ nun, ankoraŭ nun ili estas la lingvaj semoj kaj flaŭro de la
daŭre kultivata itala lingvo.
Tiutempe la italoj komencis kultivi la propran komunan lingvon. La
kultivado ankoraŭ daŭras sed nun ĝi jam povas nomiĝi lingva evoluo.
Fakte,nuntempe neniu plu dubas pri la ekzisto de la itala lingvo, aŭ
ke la itala ne plu estas simpla komunikilo sed vera lingvo.

*
Tio, kio okazas en Italio ek de antaŭ 150 jaroj pri la itala ingvo,
nun komencas okazi en la mondo pri lidepla kaj daŭre okazos ĝis kiam
lidepla ekzistos.
Io simila neniam okazis pri Esperanto.

Pri Esperanto ankoraŭ nun oni nur diskutas ĉu ĝi estis kreita,
artefarita aŭ iniciatita de Zamenhof, sed “kultivata” esprimas tute
alian koncepton. Krome, nur plurnacia grupo aŭ komunumo povas kultivi
internacian lingvon, unu sola persono absolute ne povas tion fari;
tion pretendi, estus, kiel pretendi ke unu sola ĝardenisto kutivu la
florojn de la tuta mondo, aŭ unu sola kamparano kultivu la tutmondan
flaŭron.

Rimarku: mi ne juĝas Esperanton pli bona aŭ pli malbona ol lidepla, mi
nur diras ke Esperanto kaj lidepla estas du diversaj lingvotipoj (pli
precise, du diversaj komunikiloj) kaj ke pro tio ili povas trankvile
kunekzisti.

Indas nun analizi pli detale la du tipojn de lingvoj, nome, la
artefaritajn (inventitaj aŭ kreitaj), kaj la kultivatajn.

Bonvolu noti ke “kreITa, farITa, artefarITa, inventITa” esprimas agojn
jam finitajn. “KultivATa” esprimas agon komencitan kaj ne finitan,
daŭrantan.

En artefarita internacia lingvo povas troviĝi stultaj aŭ maloportunaj
vortoj kiel “malsanulejo, vagonaro, flugilo, arbaro”. Tiaj absurdaj
vortoj malfacile povas troviĝi en internacia lingvo kultivata (almenaŭ
ne tiel abunde). Anstataŭe troviĝas/os “hospital”, “tren”, “ala”,
“shulin” aŭ similaj vortoj, pli simplaj, pli internaciaj kaj ĉiukaze
pli facile lerneblaj.

La kultivataj lingvoj traktas proprajn vortojn kaj esprimojn kiel
flaŭron (vivaj elementoj), pro tio ili transplantas tiajn elementojn
zorgante ke ili plu vivu, kiel eble plej konservu la proprajn
kvalitojn (sonon, harmonion, kaj nuancojn ne nur la primaan signifon,
sed ankaŭ la sukon kaj guston kiun ili havis en originala lingvo).

La artefaritaj lingvoj traktas la proprajn vortojn kaj esprimojn kiel
senvivajn aĵojn, modifikeblaj laŭ la propra apriore inventita
gramatiko.

En la artefaritaj internaciaj lingvoj povas troviĝi ĉiutagaj aŭ tre
oftaj vortoj konstruitaj per prefiksoj kaj sufiksoj, eĉ pluraj (tipe
esperanta ekzemplo estas la vorto “malidemulino”_mal-id-em-ul-ino,
nome: virino kiu ne volas havi infanojn); en kultivataj kaj naturaj
lingvoj tio ĝenerale ne okazas.

Kelkaj ekzemploj:
En Esperanto estas la vortoj “patrino, avino, knabino, malmulte,
malbona, malprofunda, malmultekosta, malfermi, tranĉilo, flugilo,
arbaro, mangilaro.
En lidepla, al tiaj vortoj korespondas: mama, oma, gela, syao, bade,
syen, chipe, ofni, sikin, ala, shulin, bartan.
Bonvolu rimarki ke granda uzo de prefiksoj kaj sufiksoj ne ĉiam
singnifas ke la lingvo fariĝas pli facila; ekzemple, la simpla vorto
“BARTAN” = en Eo “manĝilaro” ebligas la simplajn esprimojn:
wosh bartan — lavi manĝilaron
bartan-woshtul = maŝino por lavi la manĝilaron
bartan-wosher = lavisto de manĝilaroj
bartan-wosh-sha = lavanto de la manĝilaro.

*
Kiam oni kultivas ĝardenon, oni zorgas ke la floroj estu laŭeble plej
belaj. Kiam oni kultivas lingvon oni zorgas ke ĝiaj floroj (la vortoj
kaj esprimoj) estu kiel eble plej harmoniaj trafaj kaj ne tro longaj.
Tio ĝenerale ne okazas kiam oni kreas, arte faras aŭ inventas,
lingvon.

En internacia lingvo artefarita, ĝenerale oni pli atentas ke ĝi estu
“facila” ol ke ĝi estu taŭga (harmonia kaj efika).

En internacia lingvo kultivata oni pli atentas ke ĝi estu harmonia kaj
efika ol ke ĝi estu facila (per efika mi intencas diri ke la celo
estas povi traduki el iu ajn lingvo pli fidele ol kiom eblas per la
aliaj lingvoj. Povi traduki sen perdi la nuancojn, sen perdi sukon kaj
guston de la originalo kaj sen rezigni al flueco kaj armonio). Tion ne
povas fari artefarita lingvo, sed nur kultivata lingvo.

Lidepla estas kultivata lingvo, ĝi havas ŝancon iĝi la vera monda
lingvo, portanto de ĉiuj mondaj kulturoj. Lidepla aspiras esti tia,
sed, se ĝi ne sukcesos, alia kultivata lingvo kun pli taŭgaj
rekvizitoj anstataŭos ĝin sen ignori la atingojn de lidepla, samkiel
lidepla ne ignoras la atingojn de la ĝisnunaj artefaritaj kaj
kultivataj lingvoj.

*
Internacia lingvo kultivata estas precipe lingvo parolata, plurfoje
aŭskultata, reaŭskultata, ŝanĝata, reŝanĝata, ĝis kiam ĝi atingas la
maksimuman harmonion kaj fluecon. Tio ĝenerale ne okazas en la
internaciaj lingvoj artefaritaj.

Ekzemple:
La “lidepla-jens” (lidepla-lingvaj kamparanoj) komence, pri prefikso
por fari la kontraŭon pensis ankaŭ al “mal-“ sed ĝi estis rapide
rifuzita pro ties sono tro rimarkebla, precipe en vortoj ofte uzataj.
Dum kelka tempo estis uzata “nil-“, malpli rimarkebla, tamen fine,
ĉifoje definitive estis elektita “no-“. Fakte “no-“ estas preskaŭ
nerimarkebla ĉar ĝi integriĝas tre bone en ĉiuj vortoj.

Plue, rimarku ke en lidepla, vortoj kun “no-“ estas malpli oftaj ol en
Esperanto vortoj kun “mal-“.

Komparu:
fasile, mushkile = facila, malfacila
kway, lente = rapida, malrapida
guy, chipe = multekosta, malmultekosta
mucho, syao = multe, malmulte
hao, bade = bona, malbona
gao, nise = alta, malalta
glube, chyen = prufunda, malprofunda
warme, lenge = varma, malvarma
longe, kurte = longa, mallonga
lubi, heni = ami, malami
klosi, ofni = fermi, malfermi
forte, feble = forta, malforta
jamile, kurupe = bela, malbela
yarke, tume = hela, malhela
blise, dale = proksima, malproksima
mole, twerde = mola, malmola
klin, gande = pura, malpura
etf (e tak for) = ktp.

La voltoj kun la prefiso “no-“ estas relative malmultaj:

laudi, nolaŭdi = laŭdi, mallaŭdi
latif, nolatf = ĝentila, malĝentila
lautem, nolautem = laŭte, mallaŭte
juste, nojuste = justa, maljusta
pinchan, nopinchan = ordinara, malordinara (eksterordinara)

Tamen, en interamikaj konversacioj, se oni ne memoras la normalan
vorton (sen la prefikso “no-“), oni povas aldoni “no-“ al la vorto
memorata, do ĉikaze oni povas diri:
noblise = malproksima, sed ankaŭ “nodale” = proksima.

Rimarku ankaŭ ke por la kontraŭo de antaŭa ago, oni ne uzas “no-“ sed
“de(s)-“ ("des" se antaŭ vokalo):

sharji, desharji = ŝarĝi, malŝarĝi
organisi, desorganisi = organizi, malorganizi
roli, deroli = bobeni, malbobeni
zwo, deszwo = fari, malfari
paki, depaki = enpakigi, malenpakigi
planti, deplanti = planti, malplanti
enlubi, desenlubi = enamiĝi, malenamiĝi
ilusioni, desilusioni = iluziiĝi, maliluziiĝi
bildi, debildi = konstrui, malkonstrui
kresi, dekresi = kreski, malkreski
evolusion, desevolusion = evoluo, malevoluo
etf. (Ktp)

*
Ion pri la sinonimoj:

1) La sinonimoj, en la lingvoj artefaritaj estas ĝenerale konsiderataj
ne utilaj kaj eĉ malutilaj.

2) En lngvoj kultivataj kaj en lingvoj naturaj, la sinonimoj estas
konsiderataj tre ulila riĉigo de la lingvo.

Konsekvence:
En Esperanto la sinonimoj estas tre malmultaj kaj ĝenerale
alternativaj al la ”mal-vortoj“ (vortoj derivitaj per la prefikso “-
mal”).
En lidepla ili estas sufiĉe multaj kaj devers-specaj.

Ekzemple:

Danke kaj shukran = dankon
Nihao kaj salut = saluto
Natura-ney kaj nature = natura
Findi-ney kaj finden = trovita
Jugwen kaj han = ĉino
Suomi kaj Finland = Finlando
Gindoga kaj dogina = hundino
Ginkaval kaj kavalina = ĉevalino
Yungas kaj yunges = gejunuloj
Mah-rude kaj rudisi = ruĝigi
Fa-rude kaj kaj rudifi = ruĝiĝi
Momenta kaj taiminka = momento
Ktp.

amike Attilio


* P. S.
En kostruitaj aŭ inventitaj lingvoj ĝenerale mankas la vortojn kaj
esprimojn plej “sukaj” de la naturaj lingvoj (la tielnomataj
netradukeblaj vortoj kaj esprimio). Kontraŭe la kultivataj lingvoj
celas ne havi tian mankon.

Por klarigi detale kiamaniere, ĉi tie neeblas ĉar necesus skribi
eseon, tamen mi provos doni detalajn ekzemplojn en baldaŭa aparta
artikolo kiun mi nomis:

« Specifaj esprimoj en Lidepla ».
Mi esperas ke la legantoj de ĉi artikolo emos legi ankaŭ ĝin.

Dankon por la atento kaj viaj atendataj, aprecataj kritikoj

Attilio

Fraforo

unread,
Sep 8, 2011, 6:46:13 PM9/8/11
to espe...@googlegroups.com

Kiu estas la celo? Ĉu ne estas la homara komunikado? Mi absolute ne trovas problemon en vortoj kiel malsanulejo aŭ preĝejo aŭ naĝejo. Kial kompleksigi la aferon «komuniki ideojn inter homoj»?


Ĉi tiu estas la unua fojo ke mi legas ion pri "Lidepla".


Kaj nun mi komprenas iomete plu, kial ĝis hodiaŭ la ideo de Esperanto ankoraŭ ne igas ion funkciema: oni ĉiam havas "pli bonan ideon"...


Ĝis!




Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages