Home
| Members: 156 |
| Language: Esperanto |
|
Group categories:
|
| More group info » |
|
ELIRO (Esperanto Literatura Internacia Rondo) Kvankam la nomo, eble, povus komprenigi ke temas pri grupo de verkistoj, tamen ne tielas; ELIRO estas nur parto de la reala Esperantujo, al ĝi povas membri ajnulo kaj granda verkisto, sed ili devus kundividi amon al esperanto kaj al ĝia literaturo, kunceli ties evoluon, percepti ke eo ne plu estas simpla ludilo sed viva kaj potenciale altesprimiva lingvo, fine, konscii ke espo jam adoleskas kaj ne plu eblas teni ĝin en krablejo. La celoj de la ELIRO estas:1. Subteni la esperantan literaturon kaj la lingvo-evoluon, per liberaj proponoj, diskutoj, kritikoj kaj, laŭeble fariĝi konektilo inter la legantoj kaj la verkistoj. 2. Elekti el la nelga kaj la aktuala esperanto literaturo, la plej trafajn esprimojn por estonta Reta Esprimaro. 3. Esti amika-kritika rondo de la esperanta literaturo kaj fariĝi intelekta kaj reala ELIRO el la (eterna) komencanteco. 4. Esti absolute demokrata forumo aperta al subtenantoj de iu ajn planlingvo, kie ĉiu membro estas samrajta, kaj neniu povas silentigi alian grupanon aŭ fermi diskuton siaopinie neoportunan aŭ eksterteman, des malpli kiam la aŭtoro de la “neoportuna diskuto” estas adepto aŭ subtenanto de alia planligvo. La koordinantoj (kun)posedanto(j) aŭ moderiganto(j) de ĉi grupo havas nur la rolon kaj devon fiksitan de la Google regularo por laŭleĝa funkciado de la grupo. Strikte celal tio ili vigilas, gardas kaj agas). 5. Ĉiu, rajtas fariĝi koordinanto (kunposedanto aŭ moderiganto) sed la akcepto de tia rolo implicas antaŭan atentan legon kaj akcepton de la ĉisupraj celoj. ELIRO estas nur peceto de Esperantujo kie la reala lingvo vigle vivas, kie klareco pli valoras ol fundamenteco, kaj kie la adeptoj de aliaj planlingvoj ne estas gastoj sed samrajtaj membroj. En ELIRO la plej grava gramatika regulo estas “La principo de sufiĉo” kiu esence jenas: “Se esprimo aŭ vorto sencas, bonas, se klaras, ne bazonatas pluo”. La officiala lingvo de ELIRO estas Esperanto, sed laŭ aŭtora oportuneco oni povas usi iu ajn planlingvo Neniu teksto de ELIRO devas esti rigardata kiel perfekta aŭ senerara modelo, sed nur kiel esprimo de la reala lingvo. Do ne skandaliĝu se en ĝi ne troveblas la ĝisosta fundamenteco, se (laŭ vi) legeblas eraroj, stilaj aŭ gramatikaj, se enestas eĉ pekoj kontraŭ “La Fundamento de Esperanto”, tio tutsimple okazas ĉar ELIRO as nek esprimilo de La Akademio de Esperanto nek organo de lingvistaj aŭ gramatikistaj defendantoj de “La Fundamento de Esperanto”. ELIRO as nur reala parto de la aktuala esperanta komunumo, disa kaj bunta; kun ties realaj esprimoj. Kompreneble, ankaŭ por la ELIRanoj La Fundamento de Esperanto estas grava, sed multaj esperanto-parolantoj opinias ke post pli ol centjara esperanta literaturo kaj reala uzo de la lingvo, la vera fundamento de esperanto estas ĝuste ĝia plej bona literaturo, precipe la nelga, kune kun la plej flua kaj altesprimiva parolata lingvo de la nunaj lingvoregantoj; samkiel okazas en ĉiu alia lingvo. Tempas ke esperanto estu konsiderata “lingvo”, ne plu lingva projekto aŭ planlingvo. Ni laboru por tiu celo.Ĉisube legeblas informoj pri “Beletra Almanako” Ĝi estos eble la plej grava diskutfonto de ELIRO, kvankam ne la sola. (La eliranoj faru siajn proponojn diskutendaj en ELIRO mem). Por detalaj informoj, prezo aŭ mendo klaku ĉi tie > Mondial - Beletra Almanako - BA 1 - Literaturo en Esperanto Por recenzo, prezo aŭ mendo el Eŭropaj landoj, klaku ĉi tie: > UEA.ORG: Katalogo - Beletra Almanako 1 Por pluajn informoj pri "ELIRO" demandu en la ĉi tieaj diskutpaĝoj aŭ skribu al: attilio.liotto@gmail.com Aliĝo al ELIRO estas libera, tuj farebla klakannte la skribon: "Partoprenu al tiu ĉi grupo", ĝi troviĝas en la dekstra marĝeno (nacilingva), sub la skriboj "File" kaj "Informoj pri ĉi tiu grupo".
Ligiloj al paĝoj: > Ho Esperanto! , > Sinjoro de la vertoj
Last updated by attilio -
Jul 25
- 1 author
- 1 page long
Last updated by gaigailun -
Sep 12
- 1 author
- 1 page long
Last updated by attilio -
Apr 10
- 1 author
- 1 page long
Last updated by attilio -
Nov 6 2008
- 1 author
- 5 pages long
Last updated by attilio -
Aug 23
|
|
| Create a group - Google Groups - Google Home - Terms of Service - Privacy Policy |
| ©2009 Google |