Gmail Calendar Documents Reader Web more »
Recently Visited Groups | Help | Sign in
Google Groups Home
Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlin gvoj
There are currently too many topics in this group that display first. To make this topic appear first, remove this option from another topic.
There was an error processing your request. Please try again.
flag
  25 messages - Collapse all  -  Translate all to Translated (View all originals)
The group you are posting to is a Usenet group. Messages posted to this group will make your email address visible to anyone on the Internet.
Your reply message has not been sent.
Your post was successful
 
From:
To:
Cc:
Followup To:
Add Cc | Add Followup-to | Edit Subject
Subject:
Validation:
For verification purposes please type the characters you see in the picture below or the numbers you hear by clicking the accessibility icon. Listen and type the numbers you hear
 
attilio  
View profile   Translate to Translated (View Original)
 More options Mar 10, 12:33 pm
From: attilio <attilio.lio...@gmail.com>
Date: Tue, 10 Mar 2009 09:33:52 -0700 (PDT)
Local: Tues, Mar 10 2009 12:33 pm
Subject: Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlingvoj
Kara Jose,

mi skribis ke ĉiuj planlingvoj fiaskis, kaj tamen vi ne malpravas.
Jes, mi konsentas; la nuntempa situacio, precipe pri esperanto, donas
sufiĉe da kialoj por ĝin lerni, sed neniu planlingvo evoluis samrapide
kiel la monda politika kaj ekonomia situacio.
Nun eŭropeca lingvo kiel esperanto kaj similaj estas nur regiona
lingvo ne taŭga fariĝi la gastejo de ĉiuj etnaj esprimoj kaj kulturoj,
pro tio mi diris kaj pensas ke ili fiaskis.
Pro sia eneŭropa naskiĝo, esperanto kaj preskaŭ ĉiuj aliaj planlingvoj
fakte estas eŭropecaj lingvoj, demokrate internaciaj, relative
neŭtralaj kaj facilaj inter eŭropecaj landoj (la tiel nomata
“okcidento”) sed nek demokrataj nek neutralaj nek facilaj por la
cetera mondo; krome pro la sensenca netuŝebleco de La Fundamento,
esperanto, la plej disvastiĝinta planlingvo, estas malfacile modifebla
kaj ties evoluo demokraten estas tre bremsata far la fundamentemaj
Akademianoj kaj la ankoraŭ tro multaj fundamentuloj, alivorte tro
multaj esperantistoj volas ke esperanto restu nur europeca ludilo kaj
la aliaj planligvoj ne sukcesis havi akcepteblan disvastigon.
Tamen la planlingvoj, unuavice esperanto havas grandegan meriton.
Dankal ili nun ekzistas Initernacia Komunumo kiu certe, pli aŭ malpli
frue havos neŭtralan demokratan sendiskriminacian lingvon, do tre
diferencan de la nedemokrata kaj diskriminacia nuna esperanto kaj
aliaj eŭropecaj planlingvoj eperintaj en la pasinta jarcento.
Lastatempe tamen sentiĝas novaj fortoj, novaj esprimoj, novaj pensoj,
pli demokrataj kaj vere internaciaj; nova koncepto de la internacieco
kaj de la mondo, nova konscio. El tiu ĉi nova konscio ekburĝonas nova
planlingvo, ne kreita de ununura homo, sed frukto de malgranda
komunumo aperta al la kontribuo de ĉiu volontulo. Tia lingvo nomas
“Lingwa de Planeta”.
Mi opinias ke la estonta "lingvo de la mondo" multe pli similos al
nuna Lingwa de Planeta ol al nuna Esperanto.

Pri la Lingwa de Planeta, klaku la sekvajn ligilojn:

lingwadeplaneta.info/en/index.shtml

lingwadeplaneta.info/en/texts.shtml

lingwadeplaneta.info/en/chin.shtml

lingwadeplaneta.info/files/eodialog.htm

amke Attilio

    Reply to author    Forward  
You must Sign in before you can post messages.
To post a message you must first join this group.
Please update your nickname on the subscription settings page before posting.
You do not have the permission required to post.
Discussion subject changed to "ELIRO Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlin gvoj" by Arnold Victor
Arnold Victor  
View profile   Translate to Translated (View Original)
 More options Mar 10, 9:34 pm
From: Arnold Victor <arvim...@earthlink.net>
Date: Tue, 10 Mar 2009 21:34:55 -0400
Local: Tues, Mar 10 2009 9:34 pm
Subject: Re: ELIRO Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlingvoj

On Mar 10, 2009, at 12:33 PM, attilio wrote:

>  El tiu ĉi nova konscio ekburĝonas nova
> planlingvo, ne kreita de ununura homo, sed frukto de malgranda
> komunumo aperta al la kontribuo de ĉiu volontulo. Tia lingvo nomas
> “Lingwa de Planeta”.
> Mi opinias ke la estonta "lingvo de la mondo" multe pli similos al
> nuna Lingwa de Planeta ol al nuna Esperanto.

Estas ne nur stulte sed ege malĝentile ekspluati esperanto-grupon por  
varbi por alia lingvo. Vi bone scias. ke Esperantistoj ne serĉas  
rimedon por kabeiĝi sed aliĝas al esperanto-grupo por dikuti nur  
Esperanton. Bv. limigu viajn invitaĉojn nur al grupoj, kiuj sadisme  
dediĉas sin al novaj inventaĵoj sen eĉ eta ŝanco por sukceso.

--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvimi...@Wearthlink.net>    ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvimi...@Wearthlink.net>   ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/    ||
||    Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso  
||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++

    Reply to author    Forward  
You must Sign in before you can post messages.
To post a message you must first join this group.
Please update your nickname on the subscription settings page before posting.
You do not have the permission required to post.
Discussion subject changed to "ELIRO Re: Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlin gvoj" by Klaus F. Abel
Klaus F. Abel  
View profile   Translate to Translated (View Original)
 More options Mar 11, 3:34 am
From: "Klaus F. Abel" <k...@gmx.net>
Date: Wed, 11 Mar 2009 08:34:37 +0100
Local: Wed, Mar 11 2009 3:34 am
Subject: Re: ELIRO Re: Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlingvoj

Mi kredas ke vi volis diri "masoĥisme" anstataŭ "sadisme" ;)

Nu, li ja rajtas opinii kiel ĉiu alia. Ke estiel Esperantisto oni
okupiĝas pri planlingvoj ĝenerale kaj komparas ilin, estas komprenebla
afero. Li verŝajne scias ke inter Esperantistoj li ne trovos multajn
sekvontojn kabeemajn, sed ankoraŭ ne malpermesitas esprimi siajn
pensojn. Tio ankaŭ apartenas al demokratia kulturo protekti la liberecon
de parolo. Ĉi temas pri komunikilo, ne religio.

Amike

    Reply to author    Forward  
You must Sign in before you can post messages.
To post a message you must first join this group.
Please update your nickname on the subscription settings page before posting.
You do not have the permission required to post.
ludolfo  
View profile   Translate to Translated (View Original)
 More options Mar 11, 4:42 am
From: "ludolfo" <r...@o2.pl>
Date: Wed, 11 Mar 2009 09:42:06 +0100
Local: Wed, Mar 11 2009 4:42 am
Subject: Re: ELIRO Re: Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlingvoj

Estimataj samideanoj,

de tempo al tempo aperas novaj ideoj pri plibonigo de kontaktlingvoj. Tio estas certe malagrabla afero por tiuj, kiuj estas konvinkitaj, ke ili posedas jam la veron kaj nenio jam estas evoluinda.
Mi aprobas tian vidpunkton kaj instigas, ke ili (Volapukistoj, Esperantistoj, Idistoj, Okcidentalistoj, Planetistoj ktp) agadu praktike je siaj laborkampoj kaj gardu atingojn de homoj.  
Sed memoru - lingvo ne estas sankteco. Chio evoluas.  Chiu rajtas partopreni aktive en la evoluado au pasive - propra elekto. Akademioj de Esperantistoj kaj Idistoj sensukcese provas gardi la purecon de siaj planlingvoj. La evoluado de kontaktlingvoj okazas ekstere. Tio estas fakto, kaj ni povas observi tion pasive (ignori novajn ideojn) au aktive (ekkoni la novajhojn). Mi estas konvinkita same kiel s-ro Attillo, ke la malfrua estonteco de internacia komunikado bazighos je profunde alia kontaktkodo - inkluzive ikonosignoj ;), :-)
Mi ghojas, ke tiu temo ekestis je tiu forumo. Do, mi lernos la ideojn de Planetistoj fo unitaa de Arda, sed havas ankau agrablecon uzadi Espon kaj Europanton (momente vaste aplikata pere internaciaj autistoj) - resume dirite,  lingvo estu amuzilo por chiuj.

Ola,
Ludolfo

    Reply to author    Forward  
You must Sign in before you can post messages.
To post a message you must first join this group.
Please update your nickname on the subscription settings page before posting.
You do not have the permission required to post.
Discussion subject changed to "ELIRO Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlin gvoj" by burdo
burdo  
View profile   Translate to Translated (View Original)
 More options Mar 11, 5:04 am
From: "burdo" <bu...@poczta.fm>
Date: Wed, 11 Mar 2009 10:04:33 +0100
Local: Wed, Mar 11 2009 5:04 am
Subject: Re: ELIRO Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlingvoj
 Kara Atillo!

Per neniu ligilo mi sukcesis atingi ... novkreitaĵon. Domaĝe ...
Atillo, ĉu vi aliĝis al tiu nova grupo, kreanta "Lingwa de Planeda"? Mi
konstatas, ke vi emas "forlasi" Esperanton, esperante ke la nova planlingvo
estos libera de "fundamentuloj". Ŝajnas ke via espero estas vana -
fundamentuloj estis kaj ĉiam estos. Mian dubon vekas, ke kontribui al la
nova planlingvo povas ĉiu volontulo. Tamen iujn regulojn devas havi eĉ tiel
"demokrate" kreita lingvo. Se ĉiu volontulo povos kontribui, kiu kontrolos
la tuton? Cetere estonto montros la sorton de nova planlingvo.

Amike,

Dorota

    Reply to author    Forward  
You must Sign in before you can post messages.
To post a message you must first join this group.
Please update your nickname on the subscription settings page before posting.
You do not have the permission required to post.
Discussion subject changed to "ELIRO Re: Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlin gvoj" by Arnold Victor
Arnold Victor  
View profile   Translate to Translated (View Original)
 More options Mar 11, 10:34 am
From: Arnold Victor <arvim...@earthlink.net>
Date: Wed, 11 Mar 2009 10:34:11 -0400
Local: Wed, Mar 11 2009 10:34 am
Subject: Re: ELIRO Re: Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlingvoj

On Mar 11, 2009, at 3:34 AM, Klaus F. Abel wrote:

Jes, pli bona esprimo.

> Nu, li ja rajtas opinii kiel ĉiu alia. Ke estiel Esperantisto oni
> okupiĝas pri planlingvoj ĝenerale kaj komparas ilin, estas  
> komprenebla
> afero. Li verŝajne scias ke inter Esperantistoj li ne trovos multajn
> sekvontojn kabeemajn, sed ankoraŭ ne malpermesitas esprimi siajn
> pensojn. Tio ankaŭ apartenas al demokratia kulturo protekti la  
> liberecon
> de parolo. Ĉi temas pri komunikilo, ne religio.

Mi same favoras al libero de opinio, sed tiu ĉi grupo temas pri  
literaturo, ne pri novaj planlingvoj. Mi ripetas, ke estas ege  
malĝentile ekspluati tiujn, kiuj atendas liberajn opiniojn pri  
literaturo, per invito al kabeiĝo al nova planlingvo. Estas aliaj  
forumoj por tio.

--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvimi...@Wearthlink.net>    ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvimi...@Wearthlink.net>   ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/    ||
||    Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso  
||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++

    Reply to author    Forward  
You must Sign in before you can post messages.
To post a message you must first join this group.
Please update your nickname on the subscription settings page before posting.
You do not have the permission required to post.
Discussion subject changed to "ELIRO Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlin gvoj" by attilio
attilio  
View profile   Translate to Translated (View Original)
 More options Mar 11, 10:37 am
From: attilio <attilio.lio...@gmail.com>
Date: Wed, 11 Mar 2009 07:37:18 -0700 (PDT)
Local: Wed, Mar 11 2009 10:37 am
Subject: Re: ELIRO Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlingvoj
Karaj demokrataj amikoj,

ekde Zamenhof, kiu komence simpatiis por Volapuk, la esperantistioj
(almenaŭ la plej aktivaj) interesiĝas ne nur pri Esperanto kaj ties
evoluo sed kun scivolemo sekvas ankaŭ la aliajn longvoprojektojn
(Zamenhof mem diris ke se li trovus lingvon pli bona ol esperanto kaj
kun pli granda ŝanco fariĝi la lingvo de la mondo, li forlasus
esperanton kaj entuziasme aliĝus al tiu lingvo.
Esti esperantisto esente signifas esti batalanto celke la mondo havu
komuna lingvo kiel eble plej demokrata kaj neŭtrala, tio signifas
ankaŭ ke ni devas demokrate pridiskuti kaj taksi la aliajn
lingvoprojektojn. Kredi ke esperanto, tia kia nun ĝi estas, restos
eterne la plej bona lingvoprojekto, miaopinie estas simpla fanatikaĵo.
Interesiĝi pri la aliaj lingvoprojektoj kaj prunti de ili tion kio
bonas, signifas laŭi Zamenhof. (En lingvaj respondoj li skribis: „Se
en alia lingvoprojekto estas io pli bona ol en Esperanto, ni simple
prenu tion...) La signifo de tia frazo inkluzivas ke la esperantistoj
ne devas izoliĝi sed kontroli kaj sekvi ankaŭ la aliajn
lingvoprojektoj.
Mi aldonas ĉi tie ligilo al la „Interlingvistika Angulo” de Roberto
Tresoldi, tie vi povos trovi ankaŭ liglojn al “ligwa de Planeta” certe
funkciantaj > http://www.ipernity.com/blog/34456/60304

Ĉi sekve mi denove aldonas aliajn ligiloj kun espero ke ĉifoje ili
funkciu. Alie skribul> "Lingwa de Planeta" en Google, certe vi trovos.

Lingvo de Planeta Hejmpaĝo
http://lingwadeplaneta.info/en/index.shtml

L p D / Esperanta Vortaro
http://lingwadeplaneta.info/glossword/index.php?a=list&d=21&p=1

Dialogoj  LpD / Esperanto
http://lingwadeplaneta.info/files/eodialog.htm

Team-membroj de la L d P

Vortoj el ĉina deveno

amike Attilio

On 11 Mar, 10:04, "burdo" <bu...@poczta.fm> wrote:

    Reply to author    Forward  
You must Sign in before you can post messages.
To post a message you must first join this group.
Please update your nickname on the subscription settings page before posting.
You do not have the permission required to post.
Discussion subject changed to "ELIRO Re: Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlin gvoj" by Arnold Victor
Arnold Victor  
View profile   Translate to Translated (View Original)
 More options Mar 11, 5:17 pm
From: Arnold Victor <arvim...@earthlink.net>
Date: Wed, 11 Mar 2009 17:17:39 -0400
Local: Wed, Mar 11 2009 5:17 pm
Subject: Re: ELIRO Re: Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlingvoj

On Mar 11, 2009, at 10:37 AM, attilio wrote:

> Karaj demokrataj amikoj,

> ekde Zamenhof,

perfiduloj, kiaj Couturat, de Beaufront, kaj vi fiuzadas alicelan  
forumon por propagandigi siajn mizerajn lingvajn proponojn. Bv. limigi  
kontribuojn al tiu ĉi forumo laŭ ties klare anoncata celo, sole  
Esperanta literaturo.

--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvimi...@Wearthlink.net>    ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvimi...@Wearthlink.net>   ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/    ||
||    Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso  
||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++

    Reply to author    Forward  
You must Sign in before you can post messages.
To post a message you must first join this group.
Please update your nickname on the subscription settings page before posting.
You do not have the permission required to post.
attilio  
View profile   Translate to Translated (View Original)
 More options Mar 12, 1:12 pm
From: attilio <attilio.lio...@gmail.com>
Date: Thu, 12 Mar 2009 10:12:34 -0700 (PDT)
Local: Thurs, Mar 12 2009 1:12 pm
Subject: Re: ELIRO Re: Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlingvoj
Respondo al Arnold Viktor

“perfiduloj, kiaj Couturat, de Beaufront, kaj vi fiuzadas alicelan
forumon por propagandigi siajn mizerajn lingvajn proponojn. Bv.
limigi
kontribuojn al tiu ĉi forumo laŭ ties klare anoncata celo, sole
Esperanta literaturo.”

Kara Arnold Victor,
Evidente kaj bonsance ne ĉiuj eperantistoj volas izoliĝi el la reala
mondo, jen ĉirilate kion skibas Roberto Tresoldi: >
http://www.ipernity.com/blog/34456/115066

 Kaj jen kion li skribas pri si mem kaj la aliaj lingvoprojektoj: >
http://www.ipernity.com/blog/34456/60304

Mi plene aprobas la sintenon de Roberto Tresoldi, krome mi estas
konvinkita ke, se la adeptoj de la diversaj lingvoprojektoj anstataŭ
batali unuj kontraŭ la aliaj, amike kunlaboru kaj ĉiu konsideru sin
mem kaj la aliaj, samideanoj batalantaj por la esence sama cello (unu
etna lingvo por ĉiu popolo kaj unu neŭtrala demokrata internacia
lingvo por la tuta mondo) ĉikaze le celo ne plu estus utopio.

On 11 Mar, 22:17, Arnold Victor <arvim...@earthlink.net> wrote:

    Reply to author    Forward  
You must Sign in before you can post messages.
To post a message you must first join this group.
Please update your nickname on the subscription settings page before posting.
You do not have the permission required to post.
Russ Williams  
View profile   Translate to Translated (View Original)
 More options Mar 12, 3:17 pm
From: Russ Williams <cxiomor...@gmail.com>
Date: Thu, 12 Mar 2009 20:17:31 +0100
Local: Thurs, Mar 12 2009 3:17 pm
Subject: Re: ELIRO Re: Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlingvoj
2009/3/12 attilio <attilio.lio...@gmail.com>:

> Respondo al Arnold Viktor

> “perfiduloj, kiaj Couturat, de Beaufront, kaj vi fiuzadas alicelan
> forumon por propagandigi siajn mizerajn lingvajn proponojn. Bv.
> limigi
> kontribuojn al tiu ĉi forumo laŭ ties klare anoncata celo, sole
> Esperanta literaturo.”

> Kara Arnold Victor,
> Evidente kaj bonsance ne ĉiuj eperantistoj volas izoliĝi el la reala
> mondo, jen ĉirilate kion skibas Roberto Tresoldi:

Ve.

La reala mondo plenplenas je diversaj interesaj temoj. Iuj ja
diskutindas. Eble eĉ via alia planlingvo. Kaj do kio? Ĉu ni ankaŭ
diskutu politikon, religion, sciencon, meditadon, tabulludojn,
muzikon, manĝon, ... ĉi tie en la grupo kies celo estas diskuti
Esperantan literaturon?

Vi tute prifajfas, ke ĉi tiu grupo temas pri Esperanta literaturo. Ĝi
ne estas grupo por debatoj pri kiu planlingvo plej bonas.
Legu mem: http://groups.google.com/group/eliro.

Ne gravas ĉu Esperanto aŭ via alia planlingvo pli taŭgas aŭ pli bonas.
La grupo ne celas debati tion. La grupo celas Esperantan literaturon.

Ĉu vi irus al diservo en preĝejo por reklami vian alian planlingvon?
Ĉu vi irus vundite al hospitalo por reklami vian alian planlingvon?
Ĉu vi redaktus vikipedian artikolon pri katoj por reklami vian alian
planlingvon?
Ĉu vi irus al lito kun via kunamoranto por reklami vian alian planlingvon?

Vere estas tempo kaj loko por ĉio. Simple ne ĝentilas kaj ne taŭgas
prifajfi la temon de retpoŝta diskutgrupo kaj sendi tute ekstertemajn
reklamajn trudmesaĝojn al la grupo. Imagu se ĉiuj farus tion pri siaj
propraj ĉevaletoj. Ni dronus en maro de mesaĝoj pri planlingvoj,
politiko, tabulludoj, muziko, bestoj, arĥitekturo, kaj ĉiu imagebla
hazardaĵo nerilate al la efektive temo, Esperanta literaturo.

russ

    Reply to author    Forward  
You must Sign in before you can post messages.
To post a message you must first join this group.
Please update your nickname on the subscription settings page before posting.
You do not have the permission required to post.
Arnold Victor  
View profile   Translate to Translated (View Original)
 More options Mar 12, 4:48 pm
From: Arnold Victor <arvim...@earthlink.net>
Date: Thu, 12 Mar 2009 16:48:18 -0400
Local: Thurs, Mar 12 2009 4:48 pm
Subject: Re: ELIRO Re: Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlingvoj

On Mar 12, 2009, at 1:12 PM, attilio wrote:

> Respondo al Arnold Viktor

> “perfiduloj, kiaj Couturat, de Beaufront, kaj vi fiuzadas alicelan
> forumon por propagandigi siajn mizerajn lingvajn proponojn. Bv.
> limigi
> kontribuojn al tiu ĉi forumo laŭ ties klare anoncata celo, sole
> Esperanta literaturo.”

> Kara Arnold Victor,
> Evidente kaj bonsance ne ĉiuj eperantistoj volas izoliĝi el la reala
> mondo,

Kiam mi volas eniri eksterliteraturan mondon, mi tion faras laŭ mia  
propra volo kaj takto. Mi ne atendas ekstertemajn diskutojn pri  
planlingvoj tie ĉi kaj ne hezitos rimarkigi ilian maltaŭgon por tiu  
ĉi rondo, kiom ofte ili alvenos. Kaj mi rimarkigos la malĝentilegon  
de tiuj, kiuj ripete perfortas la rondon per ekstertemaj diskutoj.

> jen ĉirilate kion skibas Roberto Tresoldi: >
> http:
> Kaj jen kion li skribas pri si mem kaj la aliaj lingvoprojektoj: >
> http:

Min ne interesas tiuj aŭ aliaj personoj kaj lingvoprojektaĉoj. Ne plu  
alparolu min pri tiuj. Mi nek kontaktos nek plusendas ties adresojn.

> Mi plene aprobas la sintenon de Roberto Tresoldi,

Mi plene malaprobas vian sintenon. Mi evitos kontakton kun vi kaj la  
por mi seninteresa s-ro. Bv. limigi kontribuojn al tiu ĉi forumo laŭ  
ties klare anoncata celo, sole Esperanta literaturo.

--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvimi...@Wearthlink.net>    ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvimi...@Wearthlink.net>   ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/    ||
||    Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso  
||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++

    Reply to author    Forward  
You must Sign in before you can post messages.
To post a message you must first join this group.
Please update your nickname on the subscription settings page before posting.
You do not have the permission required to post.
Pascal Blondiau  
View profile   Translate to Translated (View Original)
 More options Mar 13, 10:10 am
From: Pascal Blondiau <nexuri...@gmail.com>
Date: Fri, 13 Mar 2009 15:10:17 +0100
Local: Fri, Mar 13 2009 10:10 am
Subject: Re: ELIRO Re: Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlingvoj

Ne ekzistas io kia "eksterliteratura mondo" aŭ "ekstertemaj diskutoj", certe
ne pri literaturo. La unua kaj precipa eraro de averaĝaj esperantistoj,
estas kredi ke ili povas difini limojn en mondo senlima.

En tiu-ĉi diskuto, esperantistoj kelkaj denove provis ke ili ne deziras aŭdi
pri la reala mondo. Domaĝe.

Pascal

2009/3/12 Arnold Victor <arvim...@earthlink.net>

    Reply to author    Forward  
You must Sign in before you can post messages.
To post a message you must first join this group.
Please update your nickname on the subscription settings page before posting.
You do not have the permission required to post.
Arnold Victor  
View profile   Translate to Translated (View Original)
 More options Mar 13, 10:44 am
From: Arnold Victor <arvim...@earthlink.net>
Date: Fri, 13 Mar 2009 10:44:35 -0400
Local: Fri, Mar 13 2009 10:44 am
Subject: Re: ELIRO Re: Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlingvoj

On Mar 13, 2009, at 10:10 AM, Pascal Blondiau wrote:

> Ne ekzistas io kia "eksterliteratura mondo" aŭ "ekstertemaj  
> diskutoj", certe ne pri literaturo. La unua kaj precipa eraro de  
> averaĝaj esperantistoj, estas kredi ke ili povas difini limojn en  
> mondo senlima.

Bv. klarigi la rilaton de novaj planlingvoj al literaturo. La temo de  
tiu ĉi diskutrondo estas "Esperanta literaturo," ne "mondo senlima."  
La fiuzanto de tiu ĉi diskutrondo, kiu varbas Esperantistojn al nova  
planlingvo, ne devenigas sian varbadon el literatura verko.

> En tiu-ĉi diskuto, esperantistoj kelkaj denove provis ke ili ne  
> deziras aŭdi pri la reala mondo. Domaĝe.

Domaĝe, ke novaj planlingvoj ne apartenas al la reala mondo.

--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvimi...@Wearthlink.net>    ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvimi...@Wearthlink.net>   ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/    ||
||    Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso  
||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++

    Reply to author    Forward  
You must Sign in before you can post messages.
To post a message you must first join this group.
Please update your nickname on the subscription settings page before posting.
You do not have the permission required to post.
Pascal Blondiau  
View profile   Translate to Translated (View Original)
 More options Mar 13, 11:07 am
From: Pascal Blondiau <nexuri...@gmail.com>
Date: Fri, 13 Mar 2009 16:07:27 +0100
Local: Fri, Mar 13 2009 11:07 am
Subject: Re: ELIRO Re: Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlingvoj

Klare, kelkaj pensas ke la lingvo kondiĉas la literaturon.
Mi pensas male.

Kiam Umberto Eco ludas per volapuko (Ekz en "Baŭdolino"), neniu obĵetas ke
li uzas malpuran italan lingvon, ĉu ?

    Reply to author    Forward  
You must Sign in before you can post messages.
To post a message you must first join this group.
Please update your nickname on the subscription settings page before posting.
You do not have the permission required to post.
Russ Williams  
View profile   Translate to Translated (View Original)
 More options Mar 13, 11:38 am
From: Russ Williams <cxiomor...@gmail.com>
Date: Fri, 13 Mar 2009 16:38:49 +0100
Local: Fri, Mar 13 2009 11:38 am
Subject: Re: ELIRO Re: Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlingvoj
2009/3/13 Pascal Blondiau <nexuri...@gmail.com>:

> Ne ekzistas io kia "eksterliteratura mondo" aŭ "ekstertemaj diskutoj", certe
> ne pri literaturo. La unua kaj precipa eraro de averaĝaj esperantistoj,
> estas kredi ke ili povas difini limojn en mondo senlima.
> Kiam Umberto Eco ludas per volapuko (Ekz en "Baŭdolino"), neniu obĵetas ke li uzas malpuran italan lingvon, ĉu ?

Do diskutu Volapukon en la kunteksto de iu Esperanta literaturo kiu
mencias Volapukon. Tio povus esti interesa, kaj efektive rilatus al la
grupcelo!

Laux la priskribo de cxi tiu grupo, mi abonis atendante diskutojn pri
Esperanta literaturo, ne pri cxio ajn, kiuj povus teorie rilati al
literaturo, kaj certe ne por reklamaj mesagxoj pri aliaj planlingvoj
kun tedaj argumentoj kial la alia planlingvo pli bonas ol Esperanto.
Estas suficxe multaj diskutgrupoj aliloke por tiu temo, se oni volas
diskuti gxin.

Simple cxar literaturo traktas cxiun temon ne signifas ke sencas send
mesagxojn pri cxiu ajn temo, sen ia efektive konekto al Esperanta
literaturo.

Iuj romanoj uzas matematikon, sed tio ne pruvas ke tauxgas sendi
tehxnikajn matematikajn artikolojn al cxi tiu grupo, sen ia ajn
videbla konekto al iu Esperanta literaturo.

Iuj romanoj mencias kuirarton, sed ni ne sendas hazardajn receptojn al
cxi tiu grupo, sen ia ajn konekto al Esperanta literaturo.

Iuj romanoj havas tabulludojn. Cxu ni sendu regulojn de tabulludoj kaj
strategiajn artikolojn al cxi tiuj grupo?

Iuj romanoj havas formon de persona taglibro, sed ne tauxgus se homoj
cxiutage sendus enuajn taglibrajn skribajxojn ("Mi vekigxis je la 7a.
Mi matenmangxis. Mi iris labori. Mi renkontis amikon por tagmangxi. Mi
spektis filmon. Mi ...") al ti cxiu grupo.

Iuj romanoj estas skribita en la pola. Cxu ne sendu mesagxojn en la
pola al cxi tiu grupo?

Simple cxar ia literaturajxo traktas iun aferon ne signifas ke oni
sendu ion ajn pri tiu afero al grupo kies celo estas Esperanta
literaturo. Cxu tiu koncepto vere estas tiom mistera?

mirigite,
russ

    Reply to author    Forward  
You must Sign in before you can post messages.
To post a message you must first join this group.
Please update your nickname on the subscription settings page before posting.
You do not have the permission required to post.
Pascal Blondiau  
View profile   Translate to Translated (View Original)
 More options Mar 13, 11:41 am
From: Pascal Blondiau <nexuri...@gmail.com>
Date: Fri, 13 Mar 2009 16:41:30 +0100
Local: Fri, Mar 13 2009 11:41 am
Subject: Re: ELIRO Re: Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlingvoj

La sinteno laŭ kiu "nenio interesas min, krom esperanto", kondukis gemultajn
al sekaj dezertoj en kiuj oni nur pridiskutas la pravecon de l'akuzativo,
dum la reala mondo preterfluas, tute senregula kaj mokanta.

Se kelkaj el tiu rondo kondukas pripensadojn pri aliaj (plan)lingvoj, mi
estos dankema al ili. Mi restas pense malfermata. Nun, mi povas konscii ke
sovaĝa propagando ŝoku la pli konservemajn el ni...

 Pascal Blondiau

    Reply to author    Forward  
You must Sign in before you can post messages.
To post a message you must first join this group.
Please update your nickname on the subscription settings page before posting.
You do not have the permission required to post.
Russ Williams  
View profile   Translate to Translated (View Original)
 More options Mar 13, 11:52 am
From: Russ Williams <cxiomor...@gmail.com>
Date: Fri, 13 Mar 2009 16:52:19 +0100
Local: Fri, Mar 13 2009 11:52 am
Subject: Re: ELIRO Re: Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlingvoj
2009/3/13 Pascal Blondiau <nexuri...@gmail.com>:

> La sinteno laŭ kiu "nenio interesas min, krom esperanto", kondukis gemultajn
> al sekaj dezertoj en kiuj oni nur pridiskutas la pravecon de l'akuzativo,
> dum la reala mondo preterfluas, tute senregula kaj mokanta.

Vi sxajnas havi absurdan karikaturan imagajxon de homoj kiuj preferas
ne ricevi hazardajn mesagxojn pri iu ajn temo en grupo supozeble pri
Esperanta literaturo. Sed tia prefero tute ne indikas ke "nenio
interesas min, krom Esperanto".

Ja suficxe multaj aferoj interesas min, ke mi zorgas pri mia
leterkesto jam troplena de mesagxoj pri diversaj temoj, ofte ne aparte
interesaj. Se cxi tiu grupo efektive celas diskuti cxion ajn, mi
rekomendas sxangxi la grupan priskribon sur
http://groups.google.com/group/eliro por pli gxuste priskribi gxin
kiel gxeneralan diskutgrupon pri io ajn.

Vi parolas pri la "reala mondo" - en la reala mondo, neniu homo havas
tempon diskuti cxiun temon, kaj homo elektas partopreni aferojn kiuj
plej interesas ilin. Versxajne vi kredas ke homoj havas ian devon legi
kaj diskuti cxiun ajn temon, por pruvi ke ili ne obsedigxas nur pri la
akuzativo. Nu gratulon ke vi havas tiom multegan liberan tempon, kaj
ke cxio egale interesas vin! :)

ankoraux mirigite,
russ

    Reply to author    Forward  
You must Sign in before you can post messages.
To post a message you must first join this group.
Please update your nickname on the subscription settings page before posting.
You do not have the permission required to post.
burdo  
View profile   Translate to Translated (View Original)
 More options Mar 13, 5:13 pm
From: "burdo" <bu...@poczta.fm>
Date: Fri, 13 Mar 2009 22:13:27 +0100
Local: Fri, Mar 13 2009 5:13 pm
Subject: Re: ELIRO Re: Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlingvoj

La sinteno laŭ kiu "nenio interesas min krom esperanto" ...

Ĉu vi ne rimarkis ke la celo de la grupo estas "Esperanta literaturo"? Do ne diskuto pri la ĝusta uzo de akuzativo kaj ĝenerale pri gramatiko. Vi ŝajnas vidi, rimarki nur tion, kion vi volas.

Dorota Burchardt

    Reply to author    Forward  
You must Sign in before you can post messages.
To post a message you must first join this group.
Please update your nickname on the subscription settings page before posting.
You do not have the permission required to post.
Discussion subject changed to "ELIRO Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlin gvoj" by attilio
attilio  
View profile   Translate to Translated (View Original)
 More options Mar 18, 1:02 pm
From: attilio <attilio.lio...@gmail.com>
Date: Wed, 18 Mar 2009 10:02:30 -0700 (PDT)
Local: Wed, Mar 18 2009 1:02 pm
Subject: Re: ELIRO Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlingvoj
Kara Dorata,

mi estas kaj restas esperantisto, sed mi interesiĝas ankaŭ pri la
aliaj planlingvoj, inter ili la “Lingwa de Planeta” tiun lastan mi tre
ŝatas.
Por mi neniam estis grava afero ĉu la mondo iam parolos Esperanton,
sed ĉiam esti tre grave ke la mondo iam havu Komunan  Demokratan
Neŭtralan Lingvon.
Mi konsideras Samideanoj ĉiuj kiuj laboras celke la mondo havu
sendependan komunikilon.
Por la projekto de “Lingua de Planeta” eklaboris kaj plu laboras
malgranda teamo  kiu kompreneble havas propran estron kaj, plej grave,
la lingva grupo estas eperta al ĉies kontribuo kaj ne pretendas fari
de tuj ian perfektaĵon, kontraŭe, ili estas konvinkitaj ke lingvo
neniam stos perfekta; ili faros kaj refaros, diskutos kaj rediskutos,
provos kaj reprovos, komparos kaj rekomparos, provtradukos kaj
retradukos, kaj certe ili neniam altrudos ian « Fundamento » ĉar la
fundamento de la Lingwa de Planeta estas, nun la plej parolataj
naturaj lingvoj, kaj poste, sed iom post iom; la propra literaturo,
samkiel okazas en ĉiu natura lingvo.

Mi aldonas ĉi tie ligilo al la „Interlingvistika Angulo” de Roberto
Tresoldi, tie vi povos trovi ankaŭ ligilojn al “ligwa de Planeta”
certe
funkciantaj

Ĉi sekve mi denove aldonas aliajn ligiloj kun espero ke ĉifoje ili
funkciu. Alie skribu> "Lingwa de Planeta" en Google servilo, certe vi
trovos.

Lingvo de Planeta Hejmpaĝo
http://lingwadeplaneta.info/en/index.shtml

L p D / Esperanta Vortaro
http://lingwadeplaneta.info/glossword/index.php?a=list&d=21&p=1

Dialogoj  LpD / Esperanto
http://lingwadeplaneta.info/files/eodialog.htm

Tekstoj en L d P

Vortoj el ĉina deveno
http://lingwadeplaneta.info/en/contact.shtml

Team-membroj de la L d P
http://lingwadeplaneta.info/files/eodialog.htm

amike Attilio

On 11 Mar, 10:04, "burdo" <bu...@poczta.fm> wrote:

    Reply to author    Forward  
You must Sign in before you can post messages.
To post a message you must first join this group.
Please update your nickname on the subscription settings page before posting.
You do not have the permission required to post.
Discussion subject changed to "ELIRO Re: Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlin gvoj" by burdo
burdo  
View profile   Translate to Translated (View Original)
 More options Mar 25, 6:37 pm
From: "burdo" <bu...@poczta.fm>
Date: Wed, 25 Mar 2009 23:37:48 +0100
Local: Wed, Mar 25 2009 6:37 pm
Subject: Re: ELIRO Re: Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlingvoj
Saluton Attilo!

Mi dankas vian respondon. Nun mi sukcesis eniri la paĝon pri LdPL, sed nur
nun mi havis tempon iom studi ĝin. Certe "studi" estas tro granda vorto. Iu
el diskutantoj de la grupo rimarkis, ke plej probable la internacia
planlingvo por estonto estos la cifera lingvo. Tio povas veri. En la nova
projekto (LdPL) estas konsiderataj pli da parolataj lingvoj, ne nur eŭropaj.
Tio povas esti avantaĝo. Ĝis kiam ĝi estos preta mi tamen plu uzas
Esperanton kaj ... probable mi ne lernos novan internacian lingvon. Mankos
al mi tempo.

Amike,
Dorota

OMessage -----
From: "attilio" <attilio.lio...@gmail.com>
To: "ELIRO (Esperanto Literatura Internacia Rondo)" <eliro@googlegroups.com>
Sent: Wednesday, March 18, 2009 6:02 PM
Subject: ELIRO Re: Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlingvoj

Kara Dorata,

mi estas kaj restas esperantisto, sed mi interesiĝas ankaŭ pri la
aliaj planlingvoj, inter ili la “Lingwa de Planeta” tiun lastan mi tre
ŝatas.
Por mi neniam estis grava afero ĉu la mondo iam parolos Esperanton,
sed ĉiam esti tre grave ke la mondo iam havu Komunan  Demokratan
Neŭtralan Lingvon.
Mi konsideras Samideanoj ĉiuj kiuj laboras celke la mondo havu
sendependan komunikilon.
Por la projekto de “Lingua de Planeta” eklaboris kaj plu laboras
malgranda teamo  kiu kompreneble havas propran estron kaj, plej grave,
la lingva grupo estas eperta al ĉies kontribuo kaj ne pretendas fari
de tuj ian perfektaĵon, kontraŭe, ili estas konvinkitaj ke lingvo
neniam stos perfekta; ili faros kaj refaros, diskutos kaj rediskutos,
provos kaj reprovos, komparos kaj rekomparos, provtradukos kaj
retradukos, kaj certe ili neniam altrudos ian « Fundamento » ĉar la
fundamento de la Lingwa de Planeta estas, nun la plej parolataj
naturaj lingvoj, kaj poste, sed iom post iom; la propra literaturo,
samkiel okazas en ĉiu natura lingvo.

Mi aldonas ĉi tie ligilo al la „Interlingvistika Angulo” de Roberto
Tresoldi, tie vi povos trovi ankaŭ ligilojn al “ligwa de Planeta”
certe
funkciantaj

Ĉi sekve mi denove aldonas aliajn ligiloj kun espero ke ĉifoje ili
funkciu. Alie skribu> "Lingwa de Planeta" en Google servilo, certe vi
trovos.

Lingvo de Planeta Hejmpaĝo
http://lingwadeplaneta.info/en/index.shtml

L p D / Esperanta Vortaro
http://lingwadeplaneta.info/glossword/index.php?a=list&d=21&p=1

Dialogoj  LpD / Esperanto
http://lingwadeplaneta.info/files/eodialog.htm

Tekstoj en L d P

Vortoj el ĉina deveno
http://lingwadeplaneta.info/en/contact.shtml

Team-membroj de la L d P
http://lingwadeplaneta.info/files/eodialog.htm

amike Attilio

On 11 Mar, 10:04, "burdo" <bu...@poczta.fm> wrote:

----------------------------------------------------------------------
Opony letnie do 30% taniej i z darmow± dostaw±!
SprawdĽ >>> http://link.interia.pl/f20b7

    Reply to author    Forward  
You must Sign in before you can post messages.
To post a message you must first join this group.
Please update your nickname on the subscription settings page before posting.
You do not have the permission required to post.
Don Gasper  
View profile   Translate to Translated (View Original)
 More options Mar 28, 4:23 am
From: Don Gasper <don.gas...@gmail.com>
Date: Sat, 28 Mar 2009 16:23:35 +0800
Local: Sat, Mar 28 2009 4:23 am
Subject: Re: ELIRO Re: Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlingvoj
Bonvolu klarigi kial Couturat estis "perfidulo". Li estis sciencisto
(matematikisto/filozofo) kiu profunde esploris la temon de internacia
lingvo. Kvankam simpatia al Esperanto li neniam estis Esperantisto.
Kion do li "perfidis"?

Beaufront, "la dua patro de Esperanto", estis alia kazo. Tamen ankaŭ
li restis lojala al la ideo de internacia planlingvo. Simple li sekvis
la deklaron de Zamenhof mem kaj decidis subteni lingvoprojekton (Idon)
kiu al li ŝajnis esti pli adekvata ol Esperanto.

Je  Mar 12, 2009, Arnold Victor skribis:

> perfiduloj, kiaj Couturat, de Beaufront, kaj vi fiuzadas
> alicelan forumon por propagandigi siajn mizerajn >lingvajn proponojn

perfiduloj, kiaj Couturat, de Beaufront, kaj vi fiuzadas alicelan
forumon por propagandigi siajn mizerajn lingvajn proponojn. Bv. limigi
kontribuojn al tiu ĉi forumo laŭ ties klare anoncata celo, sole
Esperanta literaturo

    Reply to author    Forward  
You must Sign in before you can post messages.
To post a message you must first join this group.
Please update your nickname on the subscription settings page before posting.
You do not have the permission required to post.
Arnold Victor  
View profile   Translate to Translated (View Original)
 More options Mar 28, 11:03 am
From: Arnold Victor <arvim...@earthlink.net>
Date: Sat, 28 Mar 2009 11:03:10 -0400
Local: Sat, Mar 28 2009 11:03 am
Subject: Re: ELIRO Re: Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlingvoj

On Mar 28, 2009, at 4:2335 AM, Don Gasper wrote:

Ili ambaŭ perfidis promeson prezenti Esperanton al internacia  
kongreso, Anstataŭe kaj perfide, ili prezentis Idon sen atentigo al  
Zamenhof kaj aliaj Esperantistoj pri sia perfida ŝanĝo. Kaj apogo de  
Esperanto estas ago Esperanta, apogo de iu alia lingvopropono estas io  
neesperanta, ĉu tiu propono estas bona aŭ malbona, sukcesa aŭ  
malsukcesa.

--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvimi...@Wearthlink.net>    ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvimi...@Wearthlink.net>   ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/    ||
||    Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso  
||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++

    Reply to author    Forward  
You must Sign in before you can post messages.
To post a message you must first join this group.
Please update your nickname on the subscription settings page before posting.
You do not have the permission required to post.
Don Gasper  
View profile   Translate to Translated (View Original)
 More options Mar 30, 4:23 am
From: Don Gasper <don.gas...@gmail.com>
Date: Mon, 30 Mar 2009 16:23:26 +0800
Local: Mon, Mar 30 2009 4:23 am
Subject: Re: ELIRO Re: Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlingvoj
Couturat estis sekretario de la Delegitaro.

Kial Esperanto havu privilegian statuson antaŭ la Delegitaro?

Couturat ne promesis mem prezenti Esperanton. Tamen li aranĝis ke la
reprezentantoj de la Delegitaro havis eblecon konsideri Esperanton
kiel unu el la proponitaj solvoj.

Ili decidis akcepti Esperanton, kondiĉe ke ĝi enkondukus iujn
reformojn laŭ la modelo de la reformprojekto Ido (kiun verŝajne
elpensis Couturat mem).

El certa vidpunkto oni povus rigardi tion kiel granda venko por
Esperanto. Kiel do "perfido"?

    Reply to author    Forward  
You must Sign in before you can post messages.
To post a message you must first join this group.
Please update your nickname on the subscription settings page before posting.
You do not have the permission required to post.
Arnold Victor  
View profile   Translate to Translated (View Original)
 More options Mar 30, 10:47 am
From: Arnold Victor <arvim...@earthlink.net>
Date: Mon, 30 Mar 2009 10:47:04 -0400
Local: Mon, Mar 30 2009 10:47 am
Subject: Re: ELIRO Re: Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlingvoj

On Mar 30, 2009, at 4:2326 AM, Don Gasper wrote:

> Couturat estis sekretario de la Delegitaro.

Kaj kunmensonganto.

> Kial Esperanto havu privilegian statuson antaŭ la Delegitaro?

La delegitaro, t. e., sekretario, prezidanto, vic-prezidanto,  
plankopurigisto, k. t. p., kune promesis prezenti Esperanton, sed  
anstataŭe kaj perfide prezentis sian propran planlingvon "Ido" sub la  
mensoga nomo de "reformo" sen interkonsento kaj permeso de la  
instancoj de Esperanto.

> Couturat ne promesis mem prezenti Esperanton. Tamen li aranĝis ke la
> reprezentantoj de la Delegitaro havis eblecon konsideri Esperanton
> kiel unu el la proponitaj solvoj.

Jen bona ekzemplo de mizera harfendaĵo.

> Ili decidis akcepti Esperanton, kondiĉe ke ĝi enkondukus iujn
> reformojn laŭ la modelo de la reformprojekto Ido (kiun verŝajne
> elpensis Couturat mem).

Ili ne rajtis postuli reformojn, kaj ili ne proponis tion al la  
instancoj de Esperanto. Ili al internacia instanco mensoge kaj perfide  
anstataŭis Esperanton per sia propra inventaĵo.

> El certa vidpunkto oni povus rigardi tion kiel granda venko por
> Esperanto. Kiel do "perfido"?

Ridinda vortludo pri malvenko de Ido kaj perfido al Esperanto. Nek Ido  
nek Esperanto ŝuldas ion al la fuŝa perfido. Esperanto restis  
Esperanto, kaj Ido altiris al si dumtempe nur manplenon de eminentaj  
Esperantistoj. Tiuj poste forfalis de Ido kaj multaj proponis siajn  
proprajn planlingvoprojektojn, eĉ ne pretendante al reformo de  
senhelpa Ido. La difina malvenko de Ido estis la dekomenca kreo de  
ĥaoso de sensukcesaj eksteresperantaj lingvoprojektoj. Esperanto  
restis la sola sukcesa planlingvo kun konkreta anaro, originala kaj  
traduka literaturo, kaj financa bazo. Aliaj planlingvistoj vane sonĝas  
pri akaparo de ties fidela anaro kaj financa bazo.

Ĉiuj Esperantistoj interesiĝas pri Esperanto, nur malmultaj anakŭ  
interesiĝas diletante pri aliaj planlingvoj. Vi vane sonĝas, ke  
ankoraŭ naŭze nova lingvoprojekto apartenas al esperanta diskutrondo.

--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvimi...@Wearthlink.net>    ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvimi...@Wearthlink.net>   ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/    ||
||    Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso  
||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++

    Reply to author    Forward  
You must Sign in before you can post messages.
To post a message you must first join this group.
Please update your nickname on the subscription settings page before posting.
You do not have the permission required to post.
Boris-Antoine Legault  
View profile   Translate to Translated (View Original)
 More options Apr 27, 4:25 pm
From: Boris-Antoine Legault <boris.lega...@gmail.com>
Date: Mon, 27 Apr 2009 13:25:40 -0700 (PDT)
Local: Mon, Apr 27 2009 4:25 pm
Subject: Re: ELIRO Re: Discussione su esperanto-kaj-la-aliaj-planlingvoj
saluton !

Mi rapide tralegis ĉi-fadenon pri esperanto kaj aliaj planlingvoj.
Ŝajnas ke la ĉefa kontraŭargumento de kelkaj el la partoprenantoj
estas ke diskuto pri evoluo de esperanto aŭ pri aliaj planlingvoj ne
estas taŭga temo por tiu-ci grupo. Ĉu tamen iu scias ĉu ekzistas aliaj
grupoj kiuj per esperanto diskutas tiajn temojn, ĉar mi mem
interesiĝas pri la afero !

/boriso

On Mar 30, 10:47 am, Arnold Victor <arvim...@earthlink.net> wrote:

    Reply to author    Forward  
You must Sign in before you can post messages.
To post a message you must first join this group.
Please update your nickname on the subscription settings page before posting.
You do not have the permission required to post.
End of messages
« Back to Discussions « Newer topic     Older topic »

Create a group - Google Groups - Google Home - Terms of Service - Privacy Policy
©2009 Google