Scribus
On 5 nov 2007, 14:53, Denizo <d.prisk...@gmail.com> wrote:
> Mi enketis iomete pri la traduko de Scribus
> fonto:http://scribus.info/svn/Scribus/tags/Scribus_1_3_3_9/Scribus/scribus/...
> Unue mi ŝuldas al la tradukintoj diri ke mi laŭdas ilian laboron. Dum
> sep monatoj (laŭ mia scio) neniuj penis komenti, laŭdi aŭ
> (konstruktive) kritiki lian laboron. Tio igis min enketi ĉu la
> tradukaĵo revizindas?
>
> La tradukinto tradukis preskaŭ ĉiuj ? ĉenoj entute. (mi ĉi tie ne
> disponas pri po-dosiera redaktilo)
>
> Mi kontrolis ĉenoj grupe dum la tuta dosiero.
> Mi trovis jenan: el 88 kontrolitaj 20 enhavis eraron. Plej multaj el
> ili enhavis nur unu erar(tip)o. Mi atentigas, ke tiu rezulto povas
> esti misgvida konsidere la malgranda nombro de ĉenoj kontrolita.
> Kiaj eraroj? vi certe demandas, do jen klarigo pri erartipoj kaj
> ekzemploj:
>
> majuskligo de vortoj nepropraj (laŭ PMEG) (*kelkaj)
> ekz. "SVG-Importo"
>
> malĝusta uzo de prepozicioj
> ekz. "konvertante iliajn vektordatumojn en Scribus-
> objektojn." ("converting their vector data into Scribus objects.") mi
> konsilu uzi "al" anstataŭ, ĉar temas pri konverto ne enmeto.
>
> netraduko de anglaĵoj (neniuj trovita, krom la nomo de la programo
> "Scribus")
>
> mankanta kunligo de vortoj (neniuj trovitaj)
>
> mankanta gramatika artikolo (neniuj trovitaj)
>
> tajperaroj (neniuj trovitaj)
>
> aliaj eraroj
> ekz. nekonsekvenca uzo de termino: ekz. "strekokodo" kelkfoje aperis
> ankaŭ "streka kodo"
> ekz. "'... kaj ne devas..." ang. "...and does not..."
> ekz. "Eraro dum malfermo de dosiero: %1" ang. "Error opening file:
> %1", do mankas al la traduko la vorto "okazis" laŭ mia opinio.
>
> Do la respondo al mia demando estas: Jes ĝi revizindas, kvankam ĝi
> aspektas kiel jam unufoje revizita.
>
> Ĉu iu scias ĉu tiu nivelo de eraroj retroveblas en aliaj tradukaĵoj?
> ekz. oOo, Inkscape, Fajrovulpo, GNOMO, etc.
> Mi verŝajne enketos pliajn.
>
> Amike
> Denizo