Google Groups Home
Help | Sign in
Recent pages and files
Analizo de la traduko de GIMP +komento    

(mi translokigis la mesagxojn tie cxi)


On 3 nov 2007, 21:37, Denizo <d.prisk...@gmail.com> wrote:
> Mi enketis iomete pri la traduko de GIMP
> fonto:http://svn.gnome.org/viewvc/gimp/tags/GIMP_2_4_1/po/eo.po?view=log
> Unue mi ŝuldas al la tradukinto diri ke mi laŭdas lian laboron. Dum
> naŭ monatoj (laŭ mia scio) neniuj penis komenti, laŭdi aŭ
> (konstruktive) kritiki lian laboron. Tio igis min enketi ĉu la
> tradukaĵo revizindas?
>
> La tradukinto tradukis preskaŭ ĉiuj 2661 ĉenoj entute. Nuntempe 18
> estas necertaj kaj 6 netradukitaj.
>
> Mi presis la unuaj kvar kaj la lastaj kvar paĝoj kaj serĉis erarojn.
> Mi trovis jenan: el 157 kontrolitaj 72 enhavis eraron. La plej multo
> enhavis nur unu erar(tip)o. Mi atentigas, ke tiu rezulto povas esti
> misgvida konsidere la malgranda nombro de ĉenoj kontrolita.
> Kiaj eraroj? vi certe demandas, do jen klarigo pri erartipoj kaj
> ekzemploj:
>
> majuskligo de vortoj nepropraj (laŭ PMEG) (*multegaj)
> ekz. "Horizontala Orientado"
>
> malĝusta uzo de prepozicioj
> ekz. "Sendu mesaĝojn sur konsolon anstataŭ ..."
>
> netraduko de anglaĵoj (*multaj)
> ekz. "Ordigu raŭton" (ang. Reorder path), "Uzu alternativan sessionrc
> dosieron"
>
> mankanta kunligo de vortoj (*multaj)
> ekz. "Eraro dum konservado de XCF dosiero" (mi skribus: XCF-dosiero),
> ""
>
> mankanta gramatika artikolo (la)
> ekz. "Malfona koloro de krado." (ang. "The foreground color of the
> grid")
>
> tajperaroj
> ekz. "... koloro dela krado ..." (ĝuste: de la),
>
> aliaj eraroj
> ekz. "Bonvolu, kontrolu la valoron de la medivariablo ..." (-u, -u)
> ekz. "... %s ne estas gradientan dosieron de ..." (akuzativo)
> ekz. "'%s' difektiĝis: ..." (ang. "is corrupt")
>
> Do la respondo al mia demando estas: Jes ĝi revizindas, sed ĝi estas
> bona bazo.
>
> Ĉu iu scias ĉu tiu nivelo de eraroj retroveblas en aliaj tradukaĵoj?
> ekz. oOo, Inkscape, Fajrovulpo, GNOMO, etc.
>
> Amike
> Denizo

 

On 4 nov 2007, 18:58, "Guillaume Savaton" <llum...@gmail.com> wrote:
> Saluton, Denizo
>
> tiuj rimarkoj estos utilaj por plibonigi la tradukon de GIMP.
>
> Tiu traduko estis verkita antaux preskaux unu jaro, sed ni ne suficxe
> komunikis por disvastigi gxin.
>
> Ne forgesu, ke tiam, nur kvar tradukantoj partoprenis en la traduko de
> la projekto GNOME (inkluzive GIMP). Kiel la estro de tiu skipo, mi
> hezitis inter du celoj: kvanto (atingi pli ol 10% da tradukitaj cxenoj
> en GNOME) kaj kvalito. Fakte, ni cxiuj estis pretaj traduki, sed estis
> malfacile trovi bonvolemuloj por provlegi la tradukojn.
>
> Tial, mi plurfoje sendis tradukitajn dosierojn al la SVN-deponejo de
> GNOME, kaj tiam mi pensis: "Se vere ekzistas personoj kiuj uzas
> esperantajn versiojn de GNOME-aj programoj, ili sendu al ni iliajn
> komentojn!"
>
> Por altigi la kvaliton de niaj tradukoj, ni ankaux bezonis
> interkonsenti pri tradukreguloj (vortaro, uzo de gramatikaj formoj,
> ktp). Ni diskutis tiujn aferojn per nia dissendolisto, sed ni neniam
> aldonis tiujn regulojn al nia dokumentaro.
> Mi ne memoras, cxu Antonio Codazzi, la tradukinto de GIMP, partoprenis
> en tiuj diskutoj.
>
> Finfine, mi memorigas al cxiuj legantoj, ke trandukantoj kaj
> korektantoj estas cxiam bezonataj por  esperantigi GNOME.
>
> Amike,
>
> Guillaume
>
> --http://llumeao.baierouge.fr

Version: 
Create a group - Google Groups - Google Home - Terms of Service - Privacy Policy
©2008 Google