saluton
fakte, ekde VISTA aperis, mi rimarkis en mia amikaro ke cxiuj kiuj
havis Vistaon ne suportis gxin pli ol 2 monatoj, kaj ili demandis al
mi instali linukson cxe ilia komputilo.
laux onidiroj en la linuksa universitata grupo, vista' estas unu el la
plej bona kreajxo por linuksig(x)i: cxiuj kiuj uzas vistaon ne plu
volas gxin post kelkaj semajnoj. Kelkaj el ili XPigxas, kelkaj el ili
makintosxigxas kelkaj el ili linuksigxas.
do: vivu VISTA! dank'al tiu, pli da uloj linuksigxas :)
nura kialo por uzi VISTA: uzu gxin, tuj poste vi volos uzi linukson.
ju pli da vistaigxintoj, des pli da linuksigxontoj :) Disvastigu
VISTAon por ke homoj komprenu kiom linukso mojosas kaj superas. Cxiuj
devas provi VISTAon almenaux unu fojon por plene deziri la
linuksigxon.
malvindoze,
Alekcxjo