From: "Petr Adam DOHNÁLEK" <pa.do...@gmail.com>Date: 18 May 2008 16:39:24 BDTSubject: Esperanto en UbuntuSaluton,mi petas malgrandan konsilon: mi sensukcese klopodis arangxi en Ubuntu8.04 esperanton je elirlingvo (en kiu aperigxus ankaux laensalutekrano). Kvankam mi instalis la lingvon, gxi ne aperigxas en lalisto de elekteblaj elirlingvoj. Cxu mi faras ion malgxuste? Auxankoraux iuj gravaj partoj de la sistemo ne estas tradukitaj kaj tialla funkcio ne uzeblas? Tamen, ankaux programoj, kiujn oni povasindividuale sxalti en esperanto (ekz. Inkscape), ne startas tiulingveauxtomate.Antauxdankante pro respondoPetr Adam Dohnálek, Cxehxujo
https://bugs.launchpad.net/ubuntu/+source/language-pack-eo-base/+bug/156913
Ankaux mi havis la saman problemon, sed bonsxance, la supra ligilo donas
provizoran facilan solvon, kiu funkcias almenaux por mi. Nun mia Ubuntu-8.04
estas en Esperanto.
Bonan sxancon
-- Dominiko
2008/5/18 Tim Morley <t_mo...@argonet.co.uk>:
--- On Sun, 5/18/08, Tim Morley <t_mo...@argonet.co.uk> wrote:
> Mi ne trovis kie estas tiun provizoran facilan solvon, plejprobable
> cxar mi apenaux "tusxesploras" anglalingvaj tekstoj.
Mi provas resumi tion, kion mi mem faris sukcese:
Unue oni korektu la Esperanto-linion en
la dosiero "/var/lib/locales/supported.d/local".
Necesas fari tion kiel administranto, do ekzemple
per la jena komando:
sudo pico /var/lib/locales/supported.d/local
Sed eblas uzi ajnan tekstoredaktilon.
Tie korektu la jenan eraran tekston:
eo ISO-8859-3
al la jeno:
eo_XX.UTF-8 UTF-8
Poste komandu jene:
sudo mv /usr/share/i18n/locales/eo /usr/share/i18n/locales/eo_XX
sudo dpkg-reconfigure locales
Rimarku, ke la unua el tiuj komandoj ne enhavu la vorton "into".
Tio estas erare skribita che "bugs.launchpad.net".
Espereble vi nun sukcesos.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Jes, almenaux en Debian. Redaktu la dosieron:
/etc/environment
Aldonante la jenan linion:
LANGUAGE="eo:eo_XX:pt_BR:pt_PT:pt"
Por mi tio funkcias. Se vi preferas unue nian nacian lingvon, la
portugalan, metu la "pt"-ojn en la komenco kaj la "eo"-ojn en la fino.
> 1) Grava problemo: tiu solvo malkorektigis mian klavaron, mi ne
> plu sukcesas surmeti la supersignojn de la portugala kaj de
> Esperanto, malgraux en Sistemo>Agordajxoj>Klavaro montras la
> gxustan agordon: Brazila ABNT2.
Mi pensas, ke vi eble ankorau ne plenumis chiujn ordinarajn
agordojn, kiujn mi priskribas en mia TTT-pagho pri Linukso kaj
Esperanto:
http://bertilow.com/komputo/linukso.html
Post tia reinstalo de la tuta lokajhara sistemo, kiun vi jhus
plenumis, povas esti necese ripeti tiujn pashojn, kiujn mi
montras en tiu pagho. Mi pensas, ke pli precize temas pri la jena
parto:
Por ebligi tajpadon de Esperantaj literoj, kaj por entute
ebligi uzadon de senpashaj klavoj k.t.p., necesas aktivigi la
uzadon de "Compose"-dosiero por Esperanta lokajharo. Tion oni
faras en la dosieroj "/usr/share/X11/locale/compose.dir" kaj
"/usr/share/X11/locale/locale.dir". En ambau tiuj dosieroj vi
aktivigu la liniojn kun "eo_XX" (forprenante la "#"-signojn
komence de la koncernaj linioj). Atentu, ke temas pri pluraj
lokoj en ambau dosieroj.
Kiam oni rulas "sudo dpkg-reconfigure locales" tiaj shanghoj
povas nulighi.
> Dankegon Bertilo, ĝi bone funkcias post via klarigo.
Tre bone.
> Felipe, en Ubunto antaŭ enestas tiu /etc/environment , sed por mi tio
> ne solvis la tradukadon de la dua lingvo.
>
> Mia originala estis LANGUAGE="eo_XX:eo:en_GB:en" ,jen mia tuta dosiero
> post via sugesto.
>
> PATH="/usr/local/sbin:/usr/local/bin:/usr/sbin:/usr/bin:/sbin:/bin:/
> usr/games"
> LANGUAGE="eo:eo_XX:pt_BR:pt_PT:pt"
> LANG="eo_XX.UTF-8"
>
> Mi ankaŭ kontrolis ŝanĝante la ordon:
> LANGUAGE="eo_XX:eo:pt_BR:pt_PT:pt" kaj aliaj alternativoj, sed ne
> solvis. :-(
Pri tiu demando mi ne havas pozitivajn konsilojn. Mi volis
antaue respondi, ke la sistemo tute ne permesas tiajn
aranghojn. Lau mi eblas nur elekti unu lingvon, kaj kiam
tiu ne haveblas, uzighas automate la baza lingvo de la
koncerna programo, kaj tio estas preskau chiam la
Angla lingvo. Sed aliflanke mi neniam provis tian aranghon
kun pluraj valoroj de "LANGUAGE".
En KDE (mia labormedio) la lingvo estas tamen elektata
pere de la valoro "KDELANG". En mia ".bashrc" tekstas
pri tio jene:
KDELANG=en_US.UTF-8
export KDELANG
Pro tio, ke mi trovas multajn Esperantigojn tiom mankohavaj,
mi preferas ne vidi ilin, kaj tial mi indikas anstataue
la Anglan. Sed Gnome-programoj tion ignoras, insistante
pri Esperanto, char mia lokajharo estas Esperanta (mi volas
Esperantan lokajharon precipe por havi ghustan alfabetan
ordigadon ekzemple en OpenOffice.org).
La intermiksado de "lokajharo" kaj "interfaca lingvo"
estas lau mi grava fundamenta eraro en Gnome. Tiujn
du aferojn oni povu elekti sendepende. Krome estus plej
bone se oni povus por chiu unuopa programo aparte indiki
la deziratan interfacan lingvon. Se kelkaj programoj
estas bone tradukitaj, oni eble volas tradukitan
interfacon por tiuj programoj, sed netradukitan por
aliaj. Eble oni ech volas malsamajn lingvojn por
malsamaj programoj.
Alia grava fundamenta eraro estas la intermikso de
lingvo kaj lando en la lokajhara sistemo. Por Esperanto
devus ekzisti aparta lokajharo por chiu lando: eo_SE,
eo_FR, eo_JP..., sed tio signifus centojn da diversaj
lokajharoj nur por Esperanto, kaj ion tian ne akceptas
la estroj de Debiano kaj Ubuntu. Sed fakte estas tute
same pri la Angla (kaj aliaj) lingvoj. Ankau ghi vere
bezonas tian multecon, kaj efektive por la Angla lingvo
jam ekzistas pluraj lokajharoj, sed ne vere sufiche
multaj. Certe ekzistas homoj, kiuj vere bezonas "en_FR",
"en_JP", "en_RW" k.t.p. La ghusta solvo devas esti
disigo de la du ideoj lingvo kaj lando, por ke oni povu
ilin elekti aparte.
Fino de mia plendado!
> Lau mi eblas nur elekti unu lingvon, kaj kiam
> tiu ne haveblas, uzighas automate la baza lingvo de la
> koncerna programo, kaj tio estas preskau chiam la
> Angla lingvo. Sed aliflanke mi neniam provis tian aranghon
> kun pluraj valoroj de "LANGUAGE".
Provu do, Bertilo, kaj rakontu al ni cxu tio funkcias cxe vi. Cxu vi
uzas Ubunton?
>
> En KDE (mia labormedio) la lingvo estas tamen elektata
> pere de la valoro "KDELANG". En mia ".bashrc" tekstas
> pri tio jene:
>
> KDELANG=en_US.UTF-8
> export KDELANG
>
Provu aldoni:
LANGUAGE=eo:en_US
export LANGUAGE
rim.: Madrigal, jen alia ebleco por provi: anstataux modifi la
dosieron "/etc/environment", modifu tiun cxi: "$HOME/.bashrc"
Krome, eble tiu "solvo" funkcias nur por kelkaj programoj, almenaux
tiuj, kiuj uzas la programaron "libintl" (gettext).
> Pro tio, ke mi trovas multajn Esperantigojn tiom mankohavaj,
> mi preferas ne vidi ilin, kaj tial mi indikas anstataue
> la Anglan. Sed Gnome-programoj tion ignoras, insistante
> pri Esperanto, char mia lokajharo estas Esperanta (mi volas
> Esperantan lokajharon precipe por havi ghustan alfabetan
> ordigadon ekzemple en OpenOffice.org).
Provu reagordi la lokajxaron per la komando:
dpkg-reconfigure locale
> La intermiksado de "lokajharo" kaj "interfaca lingvo"
> estas lau mi grava fundamenta eraro en Gnome. Tiujn
> du aferojn oni povu elekti sendepende.
Interfaca lingvo estas specife ligita al la medivariablo
"LC_MESSAGES". Pri lokajxaro, ekzistas pluraj aliaj variabloj, cxiu
por specifa celo. Fakte oni povas elekti ilin tute malsame, ekzemple,
miksante anglajn mesagxojn kun japana monunuo.
La komando:
dpkg-reconfigure locale
ebligas specifi tian arangxon.
> Krome estus plej
> bone se oni povus por chiu unuopa programo aparte indiki
> la deziratan interfacan lingvon. Se kelkaj programoj
> estas bone tradukitaj, oni eble volas tradukitan
> interfacon por tiuj programoj, sed netradukitan por
> aliaj. Eble oni ech volas malsamajn lingvojn por
> malsamaj programoj.
Jes, nun, nur la programoj mem povas oferi tian apartajxon, cxar la
operaciuma sistemo mem ne zorgas pri tio. Tamen, ni agnosku, ke
malmultaj homoj deziras tian multlingvecan arangxon. Eble oni povus
pripensi manieron por kontroli cxion tio, el ununura reg-programo...
Bona sugesto!
>
> Alia grava fundamenta eraro estas la intermikso de
> lingvo kaj lando en la lokajhara sistemo. Por Esperanto
> devus ekzisti aparta lokajharo por chiu lando: eo_SE,
> eo_FR, eo_JP..., sed tio signifus centojn da diversaj
> lokajharoj nur por Esperanto, kaj ion tian ne akceptas
> la estroj de Debiano kaj Ubuntu. Sed fakte estas tute
> same pri la Angla (kaj aliaj) lingvoj. Ankau ghi vere
> bezonas tian multecon, kaj efektive por la Angla lingvo
> jam ekzistas pluraj lokajharoj, sed ne vere sufiche
> multaj. Certe ekzistas homoj, kiuj vere bezonas "en_FR",
> "en_JP", "en_RW" k.t.p. La ghusta solvo devas esti
> disigo de la du ideoj lingvo kaj lando, por ke oni povu
> ilin elekti aparte.
Por esperanto, la lingvo estas nur unu, ne estas diferenco inter la
lingvo parota tie cxi kaj tie. Do, suficxas nur "eo".
Kion oni povas fari estas difini aparte diversajn malsamajn lingvojn
por specifaj trajtoj de la sistemo. Jen pri kio mi parolas:
LC_CTYPE por signajxaro
LC_COLLATE por ordiga sekvo de signoj
LC_TIME por formatado de horo kaj dato
LC_NUMERIC por komo aux punkto en reelaj numeroj
LC_CURRENCY por monunuo
LC_MESSAGES por "jes", "ne", "eraroj", interfacaj mesagxoj gxenerale.
Ekzemple, la homo kiu bezonus "en_FR", laux via kompreno, tiu faru tiel:
LC_ALL=fr
LC_MESSAGES=en
Kaj la homo kiu bezonus "eo_JP", ekzemple:
LC_ALL=jp
LC_MESSAGES=eo
ktp
Ah, se temas pri la dorieso $HOME/.bashrc, do vi devas skribi tuj
poste ankaux tion:
export LANGUAGE
> Mi faris tion do, sed nenio okazis. :-(
>
> Pli ĝuste diri... okazis malbonan aferon kiam mi klopodis doni
> komandon:
>
> oot@casa:/home/madrigal# dpkg-reconfigure locale
> Package `locale' is not installed and no info is available.
> Use dpkg --info (= dpkg-deb --info) to examine archive files,
> and dpkg --contents (= dpkg-deb --contents) to list their contents.
> /usr/sbin/dpkg-reconfigure: locale ne estas instalita
> root@casa:/home/madrigal#
Mi pardonpetas, cxar mi erare informis vin. La gxusta nomo de la
pakajxo estas "locales". Vi devas do komandi:
dpkg-reconfigure locales
Pardonon pro la fusxo, amike,
Felipe Castro.