Salate.
Mi havas unu problemon pri mia operaciumo. Mi uzadas na Kubuntu 8.40
kun KDE 3.5.10 kaj volas sxangxi klavkomandojn. Normala klavkomando
por tondi (CTRL+X) ne funkcias cxe Esperanto klavaro cxar gxi ne havas
klavon "X". Do mi volis aldoni alternativan klavkomandon kaj tiun
funkcion mi trovis cxe Centro de agordoj sub "Klavaro kaj muso" kaj
poste "Klavkomandoj". Kiel unuan klavkomandon mi uzis klasikan CTRL +
X kaj alternativan mi volis CTRL + Ĉ. Sed KDE faris ian misteran
eraron kaj pensis ke alternativa klavkomando estas CTRL + 1 (eble, gxi
estas iomete stranga signo). Praktike mi provis ke nek CTRL + 1 nek
CTRL + Ĉ funkcias.
Cxu iu povas helpi min pri tio?
Dankon
KuboF