Livemocha

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Sep 9, 2009, 4:47:08 PM9/9/09
to ^listo traduka tradukado, ^listo programistoj libera programaro, ^listo programistoj respondas




de: Robert Bogenschneider <ro...@gmx.de>


 

"En retejo livemocha.com estas ebleco, senpage lerni dudekon da lingvoj kaj konatiĝi kun milionoj da lingvolernemaj homoj.

Esperanta kurso estas tradukata, sed temas pri longa procezo, ĉar ĉiu traduko kaj posta sonregistraĵo de la ĉ. 2000 frazeroj devas esti konsentita de minimume 5 aliaj kuntradukantoj.

Se vi volas kunhelpi traduki la kurson al Esperanto, necesas
- akiri iun minimumon da instruaj poentoj,
- havi sufiĉe bonan regon de Esperanto,
- kapabli traduki el la origina angla aŭ manpleno da aliaj fontlingvoj,
kaj anonci sin al la respondeculoj.

Por akiri poentojn, aliĝu al iu ofertata lingvokurso (de la araba ĝis islanda), kaj samtempe vi konatiĝos kun la sistemo de la retejo, kiu ĉefe konsistas el kvizoj kaj ebleco sendi skribajn kaj parolajn ekzercojn al denaskaj parolantoj.

En la dissendolisto <la-bona-livemocha@yahoogroups.com> disponeblus plia ebleco konsideri laŭfundamentan lingvon.

Robert BOGENSCHNEIDER
brilanto (http://www.livemocha.com/profiles/view/1953507)


__,_._,___
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages