Jen
http://blog.esperantilo.org/
elcxerpo:
"Esperantilo enhavas funkcion de traduka memoro kaj ankaŭ la specialan
redaktilon por tradukado de teksto laŭ segmentoj (frazoj).
Esperantilo regas formatojn TMX kaj XLIFF. Ĝi povas legi formatojn
HTML, XML kaj OpenOffice.
Ŝajnas tamen, ke preskaŭ neniu uzas tiujn funkciojn. Unue tiuj
funkcioj estas por averaĝa uzanto tro progresinta, ke li ne bezonas
ilin. Due la programo eble estas tro ŝarĝita per funkcioj, ke uzantoj
estas malcertaj, por kio tiu programo taŭgas.
Eble kelkaj homoj pruvis tiun funkciojn, trovis erarojn kaj lasis
tion. Mi nenion eksciis pri tio. Nun havis antaŭ kelka tempo kontakton
kun uzanto de OmegaT. Tiu programo estas plej konata traduka programo
en modo de libera programado. Esperantilo estas ankaŭ listigita en la
listo de programoj, kiuj oferas tradukan memoron. Mi ne varbis por
tiuj funkcioj kaj tiuj funkcioj ne estas tre fidindaj kaj ne vere
finprogramitaj. En la dua flako tiuj funkcioj estas ankaŭ interesaj
por Neesperantistoj. Tial oni povus varbi per tiuj funkcioj por
esperanta lingvo. Almenaŭ kelkaj homoj, kiuj uzas tradukan memoron,
ekscius pri tiu lingvo.
Lastajn semajnojn mi laboris pri plibonigo de tiuj funkcioj. Mi trovis
kaj korektis multajn erarojn. Mi ŝanĝis ankaŭ la metodon de konservado
de traduka memoro kaj vortaroj. Nun mi uzas sqlite datumbazon. Tio tre
rapidigis la laboron de programo. La maŝina tradukado iĝis eĉ 6 foje
pli rapida."
Cxu ni ne invitu lin cxi tien?
/D