Saluton al ĉiuj membroj de la grupo !
Mi ĵus membriĝis al eLiberaProgramaro.
En Francio, mi membras en du asocioj subtenantaj la uzadon de libera programaro.
Eble pluraj el vi ankoraŭ membras en samcelaj asocioj de via lando.
Mi proponas kolekti informojn pri asocioj kiuj havas tian celon por faciligi la rilatojn inter samcelaj asocioj de malsamaj landoj pere de Esperanto far de esperantistoj kiuj membras en ili aŭ kiuj konas ilin.
Mi kreis paĝaron por tio :
http://groups.google.fr/group/eliberaprogramaro/web/landaj-asocioj-subtenantaj-liberan-programaronVi povas viziti tiun paĝon kaj aldoni informojn.
Kelkaj informoj pri mi :
- mi ankaŭ aktivas en la politika movado "Eŭropo Demokratio Esperanto" (
www.demokratio.eu)
- mi partoprenos la venontan UK-on en Bjalistoko
DJ