Kim:
> Kaj ĉar mia Skajpo ne funkcias en Linukso kun sono mi pensis meti
> similajn dubojn tie ĉi, por ke ni babilu almenaŭ pri niajn
> malfacilaĵojn en la uzado de Linukso, ekzemple.
Cindy McKee:
> Ĉu vere, nur via Skajpo ne havas sonon? Kaj vi iris al Opcioj ->
> sonaparatoj, kaj provis elektojn el la falmenuo, ĉu ne? Se jes, vi havas
> permesan problemon, kaj devus alĝustigi .......ĉu estas /dev/dsp, personoj?
> Ĉu li bezonas aldoni legan rajton al /dev/dsp ?
En mia Debiana sistemo (do, la patrino de Ubuntu), la dsp aparato jam
havas leg- kaj skribajn rajtojn, por la grupo audio. Kim, cxu vi (la
uzulo kiun vi estas en via sistemo) estas en la grupo audio? (Kontrolu
en /etc/groups) Se tio estas en ordo kaj la sono ankorau ne funkcias,
povus esti (mi ne jam provis skype-on) ke la programo intencas rekte
aliri la aparaton (sxajne jes, cxar la helpilo en la retejo de skype
parolas pri dsp) dum ke tiu jam estas kaptata de la gnome-a
sonservilo. Vi povas provi la komanon "fuser /dev/dsp" (el la pakajxo
psmisc) por vidi kiujn procezojn uzas la aparaton. Poste vi povas
trovi iliajn nomojn per "ps <pid>" kaj "kill <pid>"-i ilin. Poste
relancxu skype-on kaj provu. Se tio ne funkcias, bonvolu kontroli, cxu
la sono funkcias kun aliaj programoj.
Amike,
Maarten