Rolludo en esperanto

19 views
Skip to first unread message

Alekĉjo

unread,
Nov 8, 2008, 6:47:02 AM11/8/08
to eliberap...@googlegroups.com, jefo-m...@yahoogroupes.fr, AJK, antono....@gmail.com, aa...@xonus.com, Ander Martinez, Daniel Carrasco
Saluton!

Ekde kelkaj monatoj (eĉ jaroj) mi trairas mian mensos ideo krei
esperantistan rolludon. Mi iomete priparolis tiun ideon kun aliaj, kaj
ŝajnas ke multaj interesiĝas pri tio. Tial mi starigis forumon por
pribabiladi. Mi ne havas fiskatan ideon pri la formo de la ludo (nek
pri la enhavo, nek pri la kodumado), sed mi esperas ke teamo formiĝos
kaj ke iom post iom ekaperu la bazoj de nova projekto.
La nurajn precizajn ideojn mi havas estas:
- liberfonta kodo
- teamo esperanta
- originaleco

La nuna fazo temas pri:
- disigi inter ni la farendaĵojn laŭ siaj propraj kapabloj
- pripensi kion ni deziras havi en la ludo: trovi ideojn (mondo,
roluloj, bestoj), komenti, proponi, babili, ktp.
- pripensi kiel ni deziras kodumi la ludon: ĉu perreta ĉu elŝutenda
ludo, kiu programlingve, kiel ordigi kaj kunigi la kodon, kiel zorgi
pri la SVN aŭ aliaj medioj

Se la ideo interesas vin, registriĝu ĉe http://rolludo.free.fr/forumo
kaj babilu!
kaj bonvole diskonigu la forumon ĉe lokaj dissendlistoj kaj geamikoj!
Ju pli da partoprenantoj, des pli multe da bonaj ideoj!

amike,
Alekĉjo!

Zoran Ćirić

unread,
Nov 9, 2008, 3:52:14 PM11/9/08
to eliberap...@googlegroups.com
Ĉu vi eble pensadas pri tiaj ĉi ludoj? Bonvolu viziti:
http://www.acclaim.com/
kaj tie iru al "Nine Dragons" ludo. Oni komencis tradukadi tiun ĉi
ludon je pluraj lingvoj. Krome, la ludo mem estas interesa nur estas
iom tro forta... sed se vi sukcesos instali ĝin je via komputilo kaj
komenci ludi... vi ja vidos.

Je ĉiu kazo, antaŭnelonge la ĉefuloj de la "acclaim" retpaĝaro
akceptis ankaŭ la serban lingvon por la lingvo. La grupo de la
volontuloj ĵus tradukadas la vortojn kaj tekstojn... mi ankaŭ estas
membro de tiu teamo.

Sed mi pensadis ankaŭ demandi por eventuala tradukado je Esperanto
lingvo. Nur mi ne sciis ĉu estos volontuloj Esperantistoj, ne nur por
tradukado, sed ankaŭ por ludado. Do, se vi havas grupon de la traduk-
kaj lud-interesuloj, vizitu la retejon, esploru la aferojn kaj
kontaktu la ĉefulojn por informi ilin ke ekzistas interesuloj ankaŭ
por la esperanta traduko. Eble ili respondos pozitive, sed mi devas
mencii ke tia ja ankaŭ la jam ekzistantaj naciaj lingvoj atendas
eventualan aprobon.

Mi volonte aliĝos al via traduk-teamo se oni akceptos ankaŭ Esperanton
por la lud-lingvo.

Sukceson kaj sinceran saluton

Zoran

2008/11/8, Alekĉjo <alek...@gmail.com>:


> Saluton!
>
> Ekde kelkaj monatoj (eĉ jaroj) mi trairas mian mensos ideo krei
> esperantistan rolludon. Mi iomete priparolis tiun ideon kun aliaj, kaj
> ŝajnas ke multaj interesiĝas pri tio. Tial mi starigis forumon por
> pribabiladi. Mi ne havas fiskatan ideon pri la formo de la ludo (nek
> pri la enhavo, nek pri la kodumado), sed mi esperas ke teamo formiĝos
> kaj ke iom post iom ekaperu la bazoj de nova projekto.
> La nurajn precizajn ideojn mi havas estas:
> - liberfonta kodo
> - teamo esperanta
> - originaleco
>
> La nuna fazo temas pri:
> - disigi inter ni la farendaĵojn laŭ siaj propraj kapabloj
> - pripensi kion ni deziras havi en la ludo: trovi ideojn (mondo,
> roluloj, bestoj), komenti, proponi, babili, ktp.
> - pripensi kiel ni deziras kodumi la ludon: ĉu perreta ĉu elŝutenda
> ludo, kiu programlingve, kiel ordigi kaj kunigi la kodon, kiel zorgi
> pri la SVN aŭ aliaj medioj
>
>

> amike,
> Alekĉjo!

Alekĉjo

unread,
Nov 9, 2008, 7:03:17 PM11/9/08
to eliberap...@googlegroups.com
Saluton Zoran!

Dankon por la ligilo, sed tio ne estis laŭ la ideo kiun mi havis...
Fakte, mi planas krei (per ĉies helpo) novan ludon kiu estus tute
esperanta kaj liberfonta, sed ne tradukita senkosta ludo: tio jam
ekzistas.
Nova projekto, havebla liberkode kaj kiel laborlingvo estas esperanto.
Poste ja venos tradukoj, sed tio permesas iamaniere montri ke
esperantistoj ne nur scipovas traduki por si mem, sed ankaŭ krei por
la aliaj.

Mi pensas ke programaro estas iel kiel literaturo: en la unua tempo,
oni multe tradukas por montri ke la lingvo bonas por traduki. Sed
poste, ankaŭ estas interesa (kaj eĉ pli) verki originalan
programaron/literaturo por montri ke la lingvo por verki. Tradukado
kaj verkado estas du flankoj, kies celo tute malsamas. Mi ŝatus ke la
projekto, kiun mi inicas ja estu verkado, kaj ne tradukado...

Kaj se vi spertas pri io (pri ludado aŭ kodumado aŭ alia), aŭ eĉ se vi
ne spertas pri io, viaj proponoj estas bonvenaj ĉe la forumo de la
ludo: http://rolludo.free.fr/forumo

amike,
Alekĉjo

Felipo Kastro

unread,
Nov 16, 2008, 7:19:40 AM11/16/08
to eLiberaProgramaro
> Kaj se vi spertas pri io (pri ludado aŭ kodumado aŭ alia), aŭ eĉ se vi
> ne spertas pri io, viaj proponoj estas bonvenaj ĉe la forumo de la
> ludo:http://rolludo.free.fr/forumo

Humm, tio ŝajnas interesa. Mi pensas ke mi inkluzivos tiun projekton
en mia taskaro... via propono tute kongruas al la mia nuna pensmaniero
pri Esperanto kaj informadiko: mankas originalaj verkoj!

Zoran Ćirić

unread,
Feb 8, 2009, 2:56:07 AM2/8/09
to eliberap...@googlegroups.com
Saluton denove,
post ioma tempo.. :)

/Mi respondus pli frue... sed la tempomanko.. /

Fine mi sukcesis viziti kaj iom trafolumi la rolludan forumon.
/Denove la tempomanko... alie mi ja farus tiom tuj kiam vi informis
min pri ĝi... :) /


Do, bela kaj bona ideo kaj projekto.
Sed, same kiel kiam la unuan fojon mi skribis,.. mi daŭre dubas ĉu oni
trovos sufiĉe da kunlaborantoj por tiu ampleksa projekto kaj agado.

Pro tial mi iel preferis, /pli reala povus esti, kvankam eĉ tio ĉi
estas ege dubinda.../ aliĝi al iu projekto, ludo kiu jam funkcias je
pluraj aliaj lingvoj kaj kie nur sufiĉus trovi tradukistojn por la
nova lingvo.
La bazan programadon ja jam faris iu firmao aŭ grupo... kaj
E-tradukistoj "nur" devus traduki ĉiujn tekstojn.
Jes, "nur" - ne nur, ĉar eĉ tiu "nura tradukado" estus sufiĉe granda laboro...
Kaj poste oni devus trovi E-uzanotojn kiuj ja ludos la ludon inerrete
kaj montri al la lud-kompanio la utilon de ankaŭ la Esperantlingva
traduko...

Eĉ por la naciaj lingvoj foje ne estas tiel simple akiri la 'lokon' en
tiaj grandaj interretaj ludoj ĉar la lud-kompanio elektas (kaj
permesas) novajn lingvojn surbaze de eventualaj postaj novaj ludantoj
en tiu nova lingvo kiun ili aldonus en sia lud-retejo...
Mi jam partoprenas en iu tia lud-tradukado por la serba lingvo, kaj
tiu firmao vere havas interesajn kaj belaspektajn ludojn. Vidu ĉe
www.acclaim.com.
Ekzistas ankoraŭ tiaj ĉi lud-retejoj, sed eĉ komenco kun nur unu.. ja
estus sufiĉe bona komenco kaj granda komenca laboro.

Do, mi aliĝos al la komencita rolluda projekto kiel tradukisto, sed
samtempe mi proponas ke vi, kaj aliaj grupanoj pripensu ankaŭ tiel ĉi
eblecon... je iu jam ekzistanta granda lud-retejo kie jam ekzistas
multaj lingvoj, ni provu aldoni ankoraŭ E-flageton.

Sinceran saluton al ĉiuj
el Niŝ, Serbio
Zoran Ĉiriĉ

2008/11/16 Felipo Kastro <fef...@gmail.com>:

Felipe Castro

unread,
Feb 8, 2009, 7:27:35 AM2/8/09
to eliberap...@googlegroups.com
Fakte, mi konsentas kun vi, ŝajne tre malfacilas trovi homojn pretajn
kunlabori en tia granda projekto. Mi mem ne povas, mi devas finigi
aliajn "projektetojn". Tamen, la plej interesa parto estas pri kreo de
originala esperanto-ludo. Tamen, ni atendu ĝis kiam tio eblos. Sed
almenaŭ unu homo tie jam eklaboras en la motoro de la ludo.

Felipe Castro.


2009/2/8 Zoran Ćirić <zci...@gmail.com>:

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages