Biblioteko Ramon Molera

6 views
Skip to first unread message

Javier Guerrero

unread,
May 27, 2012, 3:44:17 AM5/27/12
to bibli...@googlegroups.com
La biblioteko Ramon Molera Pedrals de Moià (Katalunio) estas nun enretigita pere de OpenBiblio 0.7.1. La katalogo enhavas pli ol 4.000 librojn kaj pli ol 2.000 malsamajn titolojn de gazetoj. 
Jen ĝi:

http://bibliotekomolera.org/katalogo/opac/

Javier Guerrero

Neia Lucia Souza

unread,
May 28, 2012, 9:16:43 AM5/28/12
to bibli...@googlegroups.com
Ricevite!

kaj mi estis tre kontenta ĉar verko de la patrono de nia biblioteko , Carlos Domingues, estas en via kolekto!

Baldaŭ nia kolekto estos disponebla rete.


El Brazilo vin salutas,


Neia Lucia
Bibliotekistino
Biblioteko Carlos Domingues / Brazila Esperanto-Ligo

Javier Guerrero

unread,
May 28, 2012, 9:23:43 AM5/28/12
to bibli...@googlegroups.com
Dankon! Jen eta blogero pri la biblioteko kaj ties fondinto:

Neia Lucia Souza

unread,
May 28, 2012, 10:25:53 AM5/28/12
to bibli...@googlegroups.com
Kiel scii la numerojn de iu gazeto ekzistantaj en via kolekto?  ekzemple, pri Brazila Esperantisto? 

Nia nuna agado estas registri ĉiujn periodaĵojn el nia kolekto, ankoraŭ surpapera kontrolo.

Neia Lucia

Javier Guerrero

unread,
May 28, 2012, 10:47:57 AM5/28/12
to bibli...@googlegroups.com
Nur la bibliografiaj slipoj estas plenumitaj. Mankas la aldono de informoj pri la ekzempleroj, kiujn mi ne havas.
Pri Brazila Esperantisto kaj O Brasil Esperantista mi tuj petos informojn al Ana Molera kaj sciigos vin kiel eble plej baldaŭ.

Neia Lucia Souza

unread,
May 28, 2012, 11:37:33 AM5/28/12
to bibli...@googlegroups.com
Dankon!

Neia

Javier Guerrero

unread,
May 30, 2012, 2:43:29 PM5/30/12
to bibli...@googlegroups.com
Kara Neia,
Jen la respondo de Ana María Molera:

BRAZILA ESPERANTISTO en la Esperanto-biblioteko "Ramon Molera"

BRAZILA REVUO ESPERANTISTA. 1907-1908 n-ro. 1 gis n-ro. 12
BRAZILA ESPERANTISTO. 1908: oktobro-novembro, decembro.
                                              1909: n-ro.5-6, 7-8, 9-10, 11-12.
                                               1910: n-ro. 1,2,3,4,5-6.
                                               1911:n-ro. 7-8, 9-10, 11-12.
                                              1912 gis 1934

O BRASIL ESPERANTISTA: 1938 gis 1948.
BRAZILA ESPERANTISTO. 1949 gis 1977
                                              1984:n-ro. 282,283.
                                              1985:n-ro. 284

Amike,

Javier
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages