Karaj geamikoj,
Bedauxrinde pro amasa feriumado cxisomera mi ne sukcesis ratan katalogon pri la planlingva kolekto en la bavara sxtata biblioteko.
La rezulto "Treffer BSB-Katalog (1529)" listigos 1529 librojn / erojn.
Mi volas samtempe atentigi vin pri la ligoj:
Kun granda bedauxro mi konstatis ke
Mi petas pri jena apogo:
a) diskonigo de retadreso de la librokatalogo se tia ekzistas
b) diskonigo de retadreso de la reta versio de la enciclopedio se tia ekzistas
c) bv. elprovi LibraryThing-on ensalutante kaj aldonu la librokatalogon de la ekspozicio jenamaniere
c1) elektu la dialogon "Aldonu libron"
c2) enmetu 9783869063102 (la ISBN numeron) en la maldekstra supra kampo
c3) elektu "Amazon.de" kiel fonto por importi la librodetalojn.
c4) se vi ankoraux ne posedas la (realan) librokatalogon vi povas sxangxi la datumon al la kolekto al "Wishlist" dezirlisto.
Sukceson!
Mi estas preskaux cxiutage aux en la biblioteko. Lastsemajne mi komencis donaci librojn unuope kaj konsilis al dejxorantaj bibliotekistoj korekti la datumojn el la sistemo de Germana Nacia Biblioteko DNB. Tiu rilatas al la penoj kaj de DNB kaj de germanlingva Vikipedio gute post gute aldoni bibliografajn informojn al auxtoroj kie nur la nomo estis konata gxis nun. La DNB sistemo estas hierakia kaj la datumoj estas kontrolataj plurnivele. Iam ili atingos la internacian VIAF sistemon (kies identecnumerojn oni povas trovi por cxirkaux tri mil autoroj cxe LibraryThing-o).
Amike Reinhardt
--
Einhvers staðar verða vondir að vera.