Karaj gekolegoj,
Dum la pasinta Hispana Esperanto-Kongreso okazinta
en Almagro (Ciudad Real) inter la 27a kaj la 1a de majo, renkontiĝis kvar
prizorgantoj de hispanaj E-bibliotekoj: Javier Guerrero (Museu d'Esperanto de
Subirats, antaŭe Hispana Esperanto-Muzeo), Ana Mª Molera (Biblioteko Ramón
Molera Pedrals), Eduardo Berdor (Biblioteko de la Grupo de Esperanto "Frateco")
kaj mi mem, Ana Manero (Biblioteko Juan Régulo, de Hispana
Esperanto-Federacio).
Estis tre agrable interkonatiĝi ĉar ne ĉiu konis
ĉiujn. Rezulte de tiu interkonatiĝo ni starigis bazon por estonta
kunlaboro. Ĉar la kongresa programo estis tre enhavriĉa ni devis profiti la
malmultan liberan tempon kaj eĉ la ekskursajn veturigadojn por paroli pri niaj
temoj.
La ĉefa decido, kiun ni prenis estas kunlabori por
enretigi la katalogon de Biblioteko Ramón Molera Pedrals, provizore per
Openbiblio ĝis la programo Koha estos disponebla. Temas simple pri tio, fari ĝin
alirebla kiel eble plej baldaŭ, almenaŭ ties libran parton ĉar Openbiblio ne tre
taŭgas por periodaĵoj, ja la plej grava sekcio de tiu biblioteko.
Ni ankaŭ parolis pri la plano krei komunan
katalogon per Koha. Kaj ni vidis du eblecojn:
1. Ĝi konsistu el nur unu datenbanko al kiuj ni
ĉiuj havu aliron por katalogi. Tio unuavide estas pli facila solvo, sed
ĉar ni ĉiuj havas tre malsamajn katalog-kutimojn verŝajne la katalogo rezultos
iom brua kaj nekohera. Ĉi-kaze estus konsilinde (tamen verŝajne neeble)
havi ĝeneralan kontroliston, kiu okupiĝu pri tio, tenadi la datenbankon
poluritan. (En la kazoj kiujn mi konas ekzistas teamo de bibliotekistoj al
kiuj oni sendas la datenojn de la bibliotekoj aliĝintaj al la komuna
katalogo, kaj nur tiuj katalogas. Tio, miaopinie, ne farindas en nia kazo, ĉar
iel signifas multobligi la laboron).
2. Ni provu fari tion nomatan en la angla
"Gateway" kaj en la hispana "Pasarela", se mi ne eraras. Tio signifus,
ke ĉiu el ni povus disvolvi sian propran katalogon kaj esti
sendependaj de la ceteraj (havi apartan katalogon povus esti interesa por
integriĝi en lokaj oficialaj bibliotekistaj projektoj). Tiu "trapasejo" aŭ
virtula serĉilo ebligus serĉi santempe en ĉiuj katalogoj ligitaj al ĝi.
Jen funkcianta ekzemplo: http://www.ubka.uni-karlsruhe.de/kvk_en.html. Ĝis nun
mi ne aŭdis, ke io tia jam disvolviĝis per Koha, sed eble indus esplori la
eblecojn. Se ni ĉiuj uzas la saman programon (Koha) verŝajne krei kongruan
virtualan serĉilon por ĝi ne estus neebla... Mi provos pli bone informiĝi pri
tio kaj invitas vin fari same.
Cetere, dum la kongreso, mi prezentis la lastajn
plibonigojn kaj atingojn en rilato al Bitoteko. La prezentan bildaron, kiun mi
uzis troveblas en la Bitoteko: http://www.esperanto.es:8080/jspui/handle/123456789/1876. Oni registris la prezentadon, sed mi ankoraŭ ne ricevis ĝin.
Se la rezulto ne tre aĉas, mi sendos ligilon al la video kiam ĝi estos
disponebla.
Kore,
Ana Manero