[bibliotekoj] Venis "fino de mia latino"!

11 views
Skip to first unread message

Reinhardt Wiewe

unread,
Apr 11, 2012, 10:20:01 PM4/11/12
to bibli...@googlegroups.com
Karaj geamikoj!

Mi sensukcese sercxis listojn de auxtoroj en diverslingvaj movadaj katalogoj.

Temas precipe pri la nomoj de auxtoroj uzataj en ne bibliotekistaj rondoj.

Bv. noti Selma Lāgerlēva - Vikipēdija kaj Alberts Einšteins - Vikipēdija  . Litova Vikipedio me uzas la skribmanieron de aliaj lingvoj uzante latinajn karaktrojndum 100 plej legindaj tradukaĵoj kaj la UEA vendo katalogo uzas Selma Lagerlöf - Vikipedio.
Tamen ekzistas nomoj kies verkojn oni povas trovi kaj per la skribmaniero de la loka kulturo kaj kun la esperantlingva nomo:

Kiu havas tiajn listojn? Iun ajn liston kun la auxtoroj de la kolekto?

Amike Reinhardt Wiewe


Philippe Cousson

unread,
Apr 12, 2012, 5:11:50 AM4/12/12
to bibli...@googlegroups.com
Saluton

Ĉu vi ankaŭ kontrolis la formojn en http://viaf.org ?

Kore
Philippe Cousson

Aucun virus trouvé dans ce message.
Analyse effectuée par AVG - www.avg.fr
Version: 2012.0.1913 / Base de données virale: 2411/4929 - Date: 11/04/2012

Roland Rotsaert

unread,
Apr 12, 2012, 6:53:59 AM4/12/12
to bibli...@googlegroups.com
Op 12/04/2012 4:20, Reinhardt Wiewe schreef:

> Karaj geamikoj!
>
> Mi sensukcese sercxis listojn de auxtoroj en diverslingvaj movadaj
> katalogoj.
>
> Temas precipe pri la nomoj de auxtoroj uzataj en ne bibliotekistaj rondoj.
>

Mi timas ke ne estas facila solvo. Ankoraŭ estas pliaj eblaj problemoj.
Jen du ekzemplojn el mia lingvoregiono (nederlanda):

- 'De Bruin' oni alfabete ordigas en Belgio sub 'D', en Nederlando sub 'B'.
- La belga E-eldonisto Witteryck troveblas ankaŭ kiel 'Witterijck', kaj
familianoj ankaŭ kiel 'Witterick'. Feliĉe li kutimis mencii la komencajn
literojn de laj antaŭnomoj (A.J.), ĉar ankaŭ uzatas la francaj kaj
nederlandaj ekvivalentoj de la oficialaj 'Antonius Josephus'.

Mi pensas ke ni faru kiel Árpád MÁTHÉ kaj Ana Maria MOLERA per
'BIBLIOGRAFIO DE PERIODAĴOJ EN AŬ PRI ESPERANTO'. Ĉiuj aŭtoro ricevu
ciferan kodon kiu referencas al datumbazo (ne libro kiel en la menciita
bibliografio) en kiu troviĝas la diversaj skribmanieroj, pseŭdonimoj,
ktp. La datumbazo estu ero de nia iam realigota tutmanda E-katalogo.

Kiel faras la sciencaj bibliotekoj? Ili certe havas similajn problemojn.

Roland

Reinhardt Wiewe

unread,
Apr 12, 2012, 8:34:16 AM4/12/12
to bibli...@googlegroups.com
Dankon pro la reago! Jes mi pensas ankaux pri VIAF numeroj.
bv. sxangxi &startNum=0250&stepNum=0999 al valoroj utilaj al vi, eblas sxangxi la sortigon laux dato

hodiaux tiu ligo listigas pli ol 2050 tiajn numerojn kiujn mi aldonis. RosinaLudwig estas mia fratino kaj LeonidRozenfeld mia amiko el Ukrajnio.
Mi kontaktis hieraux fakulon el Munkeno kiu enigis al la datumbazo de Deutsche National Bibliothek (DNB) Germana nacia biblioteko la skribmanierojn de pli ol 180 jidlingvaj verkistoj kaj personoj menciataj en la hejmpagxo de YIVO Encyclopedia (http://www.yivoencyclopedia.org/  ).

Tie kaj "YIVO" kaj "yivo" trovigxas. Grandliteraj mencioj "YIVO" temas pri arikoloj en YIVO Encyclopedia dum malgrandliteraj mencioj "yivo" pri kunlaborantoj al YIVO Encyclopedia.
Estraikh, Gennady Estraikh ([[estraikhgennady::Gennady Estraikh]]) | http://librarything.com/work/details/57053484 | http://librarything.com/commonknowledge/changelog.php?type=2&item=354057 [item=354057] | add transliteration
estas ligo el mia FireFox arkivo . Tio estas fama sciencisto kaj kontribuanto al la enciklopedio.
----
----
Mi volis uzi mian kontakton por enigi en la datumbazon de DNB ankaux la Esperanto versiojn por verkistoj. Une la famajn el la E-movado.
----
Mi petas Vin aligxi al http://epo.librarything.com/ kaj tie eksplori kiamaniere enmeti la esperantlingvan scikolekton.
----
Bv. vidi la etikedojn cxe http://epo.librarything.com/work/details/57183805. Mi bezonas helpon en la kombino de etikedoj rilate al Zamenhof kaj Esperanto. Oni povas vocxdoni tie. rilatas al: Esperanto, עספעראנטא, Espéranto, עספּעראַנטאָ ktp. Bv. vocxdoni cxe http://epo.librarything.com/tag/Esperanto per "Jes" por la kombinoj de etikedoj. Simala vocxdone ekzistas cxe
http://epo.librarything.com/tag/Zamenhof .
----
Ekzemploj de miaj penadoj troveblas cxe http://epo.librarything.com/topic/135487 .
Antauxdankon pro via subteno!

Amike salutas Reinhardt Wiewe
Gesendet: Donnerstag, 12. April 2012 um 11:11 Uhr
Von: "Philippe Cousson" <philippe...@sfr.fr>
An: bibli...@googlegroups.com
Betreff: Re: [bibliotekoj] Venis "fino de mia latino"!

Biblioteko

unread,
Apr 12, 2012, 3:59:05 PM4/12/12
to Bibliotekistoj
Vi pravas, Roland. Ne estas facila solvo. Ankaŭ ne por bibliotekoj. Eĉ en
naciaj bibliotekoj foje estas sekcio, kiu okupiĝas nur pri tiu normiga
laboro. Tio donas bildon pri ĝia komplekseco.

Ĉi problemo rilatas al la t.n. laboro "kontrolo de aŭtoritatoj", kaj temas
pri tio elekti, inter la diversaj eblaj formoj de iu nomo, tiun preferatan
(aŭ "aŭtoritatan") laŭ kiu ĉiuj verkoj de tiu aŭtoro aperu en la katalogo.
En la koncerna aŭtoritata rikordo de tiu aŭtoro oni indikas ankaŭ la
diversajn variantojn de tiu nomo, ĝenerale nur tiujn troviĝantajn en la
bibliografia katalogo, sed ne nepre.

Jen ekzemploj el diversaj katalogoj pri aŭtoritatoj:

http://authorities.loc.gov/cgi-bin/Pwebrecon.cgi?AuthRecID=1012399&v1=1&HC=1&SEQ=20120412135226&PID=t5aZ3VnOpBIsE3gY3L67ofVTq
http://catalogo.bne.es/uhtbin/authoritybrowse.cgi?action=display&authority_id=XX1718747&index=LCNAME&lang=es&format=WBNETIQ4
http://catalogue.bnf.fr/servlet/autorite?ID=11890041&idNoeud=1.2&host=catalogue

Esploristo devas do unue trovi en la katalogo de aŭtoritatoj la ĝustan
uzendan formon por traserĉi en la bibliografia katalogo. Nu, mi provas
resume klarigi, la afero ne ĉiam tiel simplas kaj la realaj eblecoj ofte
dependas de la bibliotekaj programoj.

Tiu estas, ni diru, la tradicia maniero mastrumi la nomojn de aŭtoroj (ne
nur personaj, ankaŭ korporaciaj aŭ kongresaj).

Sed la novaj teknologioj malfermas pordojn al aliaj eblecoj por plifaciligi
la serĉadon. La teoria celo estas, ke ĉiu nomoformo de iu aŭtoro estu same
akceptata, tiel ke, ne gravas kiun formon uzas esploristo, tiu tamen ricevas
la serĉatan informon. En la realo ankoraŭ la afero ne plene funkcias tiel,
sed tiu filozofio gvidis la kreadon de VIAF. Kaj ĝi estas la kerno de nova
tendenco en katalogado: Ligitaj Datenoj (Linked Data), kiu funkcias pere de
URI-oj ligantaj rikordojn el diversaj datenbankoj. Preskaŭ ĉiuj naciaj kaj
sciencaj bibliotekoj nun laboras super tio kaj ni moviĝas jam en tereno, kie
ne klare disapartiĝas la laboro de komputilistoj kaj bibliotekistoj.

La sugesto uzi iun numeran identigilon, ekzemple tiun de VIAF, ŝajnas al mi
tre oportuna. Finfine ĝi baziĝas sur la laboro de pluraj naciaj bibliotekoj,
kiuj spertas pri normiga laboro.

Kaj laste, mi gratulas vin, Reinhardt, pro viaj klopodoj
kontroli aŭtoritatojn laŭeble.

Amike,

Ana Manero

> -----
> No se encontraron virus en este mensaje.
> Comprobado por AVG - www.avg.com
> Versión: 2012.0.1913 / Base de datos de virus: 2411/4928 - Fecha de
> publicación: 04/11/12
>

Geoffrey King

unread,
May 5, 2012, 9:30:19 AM5/5/12
to bibli...@googlegroups.com
Antaŭ multaj jaroj, certe antaŭ ol interreto estis vaste uzata, mi komencis kompili, por uzo kaj biblioteka kaj privata, normliston de nomformoj. En tiu listo nun aperas 5700 nomoj. Se mi trovas, interrete aŭ aliloke, pli-malpli universale uzatan nomformon, mi notas tion. Se tio mankas, mi provas trovi tiun formon de la nomo kiu estas iel "oficiala", kiu do aperus en, ekzemple, pasporto aŭ naskiĝdokumento. Se mankas tio, mi uzas tiun formon, kiun kutime uzis la homo mem, tamen kun unu escepto: se la homo uzis kaj nacilingvan kaj esperantigitan formojn de la nomo (tion faris Baghy, Kalocsay, kaj multaj aliaj), mi preferas la nacilingvan formon, ĉar ĝi verŝajne havas pli grandan internaciecon. Pri transskribo el nelatinaj skribsistemoj... nu, prefere ni ne nun eniru tiun minkampon.
Do eniras almenaŭ iom da scienceco en la kompilon de la listo. Sendube ekzistas pli bonaj listoj, kaj ju pli mi trovos ilin, des pli mi uzos ilin. Sed dum tiaj listoj estas nur por "interna uzo", pleje gravas, ke oni havu tian liston kaj konsekvence uzu ĝin. En la katalogo mi tial skribas "Kalocsay, Kálmán" eĉ se la titolpaĝo deklaras "Kolomano de Kalocsay".
Kiam oni venas al internacia aŭ interbiblioteka rilatado, la afero estas alia, kaj necesas ia normigo. La cifera sistemo, kiun menciis Ana, ŝajnas bona rimedo por tio, sed fine ĝi devus enhavi milionojn da nomoj. Mia nomo aperas unu fojon en katalogo de ne tre granda brita fakbiblioteko Butler. Ĉu mi do aperu en VIAF?

Geoffrey King

Biblioteko

unread,
May 5, 2012, 3:10:07 PM5/5/12
to bibli...@googlegroups.com
Karaj,
 
Mi timas, ke ne bone mi esprimis miajn ideojn. Verŝajne ĉar mi miksis plurajn konceptojn. Mi provu ilin apartigi.
 
1. VIAF. Temas pri io simila al kolektiva katalogo ne de bibliografiaj sed de aŭtoritataj rikordoj. La projekto inter-rilatigas la aŭtoritatajn rikordojn de la kunlaboraj naciaj bibliotekoj en ununura datumbazo. La ĝenerala lasta celo estas ebligi al la uzantoj serĉi en la datumbazoj uzante sian preferantan lingvon, kaj tion oni realigas per la kunigo en unu sola VIAF-rikordo de la respondaj rikordoj el diversaj bibliotekoj en kiuj koincidas iu nomo. Por ni, bibliotekistoj, VIAF estas gvidilo, referenc-verko por nia laboro. La kontrol-numero de VIAF povas esti utilaj en kazoj kiel tiu proponita de Reinhardt. Sed bibliotekistoj uzas ĝin alimaniere, ĉefe por esplori la idententecon de aŭtoroj pri kiuj estas dubo ĉu temas pri la sama aŭ alia persono kaj por citi ĝin kiel fonton en la aŭtoritataj rikordoj de la propra biblioteko. Pri via demando, Geoffrey, ĉu via nomo aperos en VIAF, tio dependas ĉu la nacia biblioteko de via lando disponas vian verkon kaj studis vian aŭtoritatan slipon, male via nomo ne estos en la aŭtor-indekso de la biblioteko kaj VIAF ne povos ĉerpi la rikordon vin rilatan.
 
2. Normigado. En la aŭtor-indekso de iu biblioteko, pri certa aŭtoro, ĝenerale troviĝas, el la diversaj eblaj nomoformoj, nur tiuj aperantaj en la libroj aŭ alispecaj dokumentoj, kiujn posedas la biblioteko de aŭ pri tiu aŭtoro. Ĝia celo estas gvidi la esploriston konsulti la propran katalogon, ne krei enciklopediecan slipon pri iu aŭtoro. Tio, do, draste limigas la kvanton de nomoj kontrolendaj.
 
Jen ekzemploj pri tio, kion faras la Nacia Biblioteko de Hispanio, en etikeda kaj MARC-formata slipoj:
Camacho, Jorge: 
 
Dek, Liven (pseudonimo de Miguel Gutiérrez Adúriz)
 
Gutiérrez Adúriz, Miguel (kiu havas pseudonimon Liven Dek):
 
Kaj alia ekezemplo de Library of Congress:
Baghy, Julio
 
Kaj jen la rikordoj de tiuj tri aŭtoroj en VIAF:
 
La teoriaj eblecoj estas multaj (J. Camacho, J. C. C., L. Dek. Miguel G. Adúriz, J. Baghy, ktp.) sed, ĉar ili ne estis uzitaj de la aŭtoroj ĝis nun en iu verko, estas formoj ne kontrolendaj. Se iam aperus eldonitaĵo de Baghy, ekzemple en la araba, oni skribus en ĝi lian nomon per araba alfabeto, kaj nia biblioteko akirus tiun libron, tiu araba formo ja estus tiukaze kontrolenda de nia biblioteko. Male, aliaj, ekzemple VIAF, zorgu pri tiu kontrolo.
 
Pri tio, kiu el la diversaj nomoj estu elektita kiel preferata, verŝajne en ĉiuj landoj estas apartaj reguloj. Multaj sekvas la principojn starigitajn de AACR2, kiuj ne estas, miascie, rete disponeblaj. Tamen, jen ligilo al la manlibro (en la hispana), kiun la Nacia Biblioteko de Hispanio disponigas en sia paĝaro. Kvankam ne identa kun AACR2, ĝi grandparte baziĝas sur tiu regularo: http://www.bne.es/es/Micrositios/Guias/ManualAutoridades/Registros/NombresPersona/Eleccion/
 
Cetere, pri niaj aŭtoroj, sendepende de ilia nacieco, ĉar ni ĉiuj pli malpli havas la samajn eldonitaĵojn, ni ĉiuj havos en niaj dokumentoj la samajn nomoformojn.
 
3. Terminaro. Estas diversaj terminoj por tiuj konceptoj. En aparta mesaĝo, por ne miksi temojn, mi sendos espereble baldaŭ, proponojn pri ebla esperantigo.
 
Amike,
 
Ana
 
 
 
----- Original Message -----

Versión: 2012.0.1913 / Base de datos de virus: 2425/4979 - Fecha de publicación: 05/05/12

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages