Saluton!
Homoj el sep landoj alighis al la unua Internacia Kongreso
de
EsperantoLand, kiu okazos en Strasburgo de vendredo, 6-a de augusto, ĝis
vendredo, la 13-a. En la programo trovighas prelegoj pri diversaj temoj
rilate Esperanton kaj la eksteran mondon. Oni parolos pri la tutmondeco
de Esperanto kaj la surmerkatigo de nia lingvo per malmulta mono, pri la
funkcio de lernejoj kaj la t.n. "teorio de limigoj" (lau Goldratt) kaj
audos prezenton de la arto de rakontado. Prelegos Johan Derks, Josef
Dörr, Cyrille Hurstel, Nicky Janssen, Robb Kvasnak kaj Lu
Wunsch-Rolshoven.
Katedralo, Kehl, Sélestat kaj
Haut-Koenigsbourg
La urbaj promenoj gvidos la partoprenantojn al la
belajhoj de Strasburgo
kaj Kehl; vizitindas ekzemple la katedralo, "eta
Francio", ponto Mimram,
la ligna turo de Kehl kaj muzeoj lau propra prefero.
Estos ekskursoj al
la florfesto en Sélestat kaj al la kastelo de
Haut-Koenigsbourg. Vespere
prezentighos interalie japanaj
kamishibaj-rakontoj kaj kvizo pri la
lingvoj de la mondo.
Internacia
kunveno
Lau la nombro de partoprenantoj chi-jare temos pri kongreseto -
venos
dudeko da homoj. Kiel kutime che la renkontighoj de EsperantoLand ili
loghas en multaj diversaj landoj, en Nederlando, Belgio, Francio,
Italio, Austrio, Germanio kaj Usono. La internacieco de la arangho kaj
la vidindeco de Strasburgo zorgos pri belaj tagoj.
Chu vi shatos
partopreni?
Restas ankorau lokoj por interesitaj partoprenantoj - ni
antaughojas
vian eventualan alighon. Detalaj informoj sur
http://esperantoland.org/internacia_kongreso . La partopreno estas
senkosta por homoj el la regiono (ghis 50 km de Strasburgo).
Lu
Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
Internaciaj
ferioj
SOMERE
Internacia Kongreso (IK)
Novjara Renkontigho
(NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
PRINTEMPE
http://www.esperantoland.org