Konkreta propono de TDE

0 views
Skip to first unread message

Nikolaj

unread,
May 12, 2008, 1:36:25 AM5/12/08
to bablo

There are references to TDE on the following sites:
На следующих страничках в Интернете содержатся ссылки на TDE:
Sur tiuj chi paghoj de Iret trovighas referencoj al TDE:
http://mi.anihost.ru
http://promesobanko.com/esperanto
http://www.e-novosti.info/forumo/viewforum.php?f=10
http://narod.yandex.ru/guestbook/?owner=9944308
http://groups.google.ru/group/soc.culture.esperanto
http://groups.google.ru/group/bablo

Do you want to see the reference to your site under the text of TDE?
Хотите ли Вы, чтобы ссылка на вашу страничку в Интернете появилась под
текстом TDE?
Chu vi volas ke la referenco al via Ireta pagho aperu sub la teksto de
TDE?

Se jes, tiam faru jenon:

1) Faru la referencon al TDE sur via pagho.
2) Teksto estu: "La Tutmonda Deklaracio por Esperanto".
3) Adreso estu: http://mi.anihost.ru/miliardo.php (ne "milliardo").
4) Komuniku la adreson de via tiel renovigita pagho al Nikolao
Mihajlenko.
5) Atendu du semajnojn kaj vizitu la adreson el punkto 3) kaj GHUU !!

Kaj en viaj interesoj estas meti sur vian pagharon la arkivon de TDE
(ne referencon, sed la dosieron mem).
La dosiero http://mi.anihost.ru/tdeark.htm estos renovigata
chiumonate.


--------------------------------------------------------------------------------

Estimataj esperantistoj!
Mi insiste petas vin subskribi la Deklaracion, favore al Esperanto.
Ties IDEO apartenas al Ludoviko Zamenhof, bv. legi la Unuan Libron
(1887 j.) Mi adaptis la ideon al modernaj kondichoj de nia malica,
fripona kaj monavida mondo, kie homo al homo lupo est(as).

Vidu, nek via ghusta adreso, nek via e-mail estas bezonata, des pli ne
temas pli monkontoj. Plene sufichos indiki realan familnomon kaj
realan nomon. Aliaj punktoj estas nur por dezirantoj, por bravaj
homoj.

La Deklaracio havas du alineojn. La unua asertas taugecon de E-to por
internacia komunikado kaj evidente ne embarasos la verajn
esperantistojn. La duan alineon necesas klarigi. Subskribanto donas
promeson ellerni E-ton, se miliardo da aliuloj promesos la samon.

Chu Vi povas aserti ke Vi jam nun plene ellernis la tutan Esperanton?
Mi tion diri ne darfas pri mi, sed se Vi vere ellernis la tutan E-on,
tiam neglektu la duan alineon. Vi povas ech substrekti, ke vi en alta
grado konas la LI, uzante la konvenan punkton de via subskribo. La dua
alineo celas kuraghigi simpatiantojn de E-to, kiuj fakte ne havas
tempon por lernado, ili do donu kondichan promeson.

"Miliardo" estas kondicha granda nombro, kaj neniu devas atendi ghis
kiam aperos la miliardo da subskriboj. Ni kune kolektu almenau unu
milon kaj jam tio estos bona instigilo por hezitantoj komenci lernadon
de nia lingvo.

Humile mi petas vin kompreni ke ne eblas verki la Deklaracion tiel, ke
ajna vorto en ghi plachus al chiuj. Iu kompromiso estas neevitebla.
Subskribinte la Deklaracion per via reala familnomo, Vi montros sian
favoron al LI kaj indikos veran vojon al neesperantistoj.

Speciale mi turnighas al maljunuloj, kiuj dum jardekoj subtenis
Esperanto-kulturon. Via subskribo daurigos vian laboron dum sekvaj
jardekoj. Nun la listo funkcias automate - subskribu kaj tuj vidu vian
nomon en ghenerala listo. Sed la prizorgo estas bezonata ech por
automato. Mi promesas ne lasi klopodojn, kaj post mia morto alia
persono prizorgos la arkivon de subskriboj.

Kontroli la proceson povas iu ajn - konservu la kopion de la listo
http://mi.anihost.ru/tdeark.htm en via komputilo. Tiu chi dosiero
estos renovigita chiumonate. Mi opinias ke la arkivo povas esti utila
kiel propagandilo de Esperanto. Sendu ghin al redaktoroj de
radiostacioj kaj revuoj, eble en presita formo au kiel e-mail.

Mi kore dankas la bravulojn, kiuj unuaj subskribis la Deklaracion.
Historio viajn nomojn ne forgesos. Helpu konvinki malpli bravajn
samideanojn! Rakontu pri la Deklaracio en diversaj forumoj. Faru la
referencon al TDE sur via persona pagharo.

La lasta punkto: eventualaj shangoj en E-to che fina akcepto far de la
mondo. Tiun eblecon antauvidis ankau Ludoviko Zamenhof. Se lau via
opinio chapelitaj literoj estas belaj kaj devas resti por eterno, do
skribu "neniujn" (shangojn necesas fari neniam). Sed komprenu, se iu
proponas iujn shanghojn che fina akcepto, do ne temas pri la reformo
en nuna tempo. Nenia reforma eblas ghis kiam estos kolektitaj centoj
da miliardoj da USD por reala enigo de komuna lingvo sur la tuta
Tero.

Mi dankas sinjoron Viktoro Himenko, kiu lau mia peto skribis php-
dosieron kaj instaligis la Deklaracion sur sia servero. En kazo de mia
neatendita morto, tiu samideano, kiu ekdiziros prizorgi TDE-n, bv.
turnighi rekte al Viktoro Himenko. La limdato por la Deklaracio ne
egzistu! La arkivo de TDE estu renovigata chiumonate kaj estu chiam
atingebla en Ireto.

Samideane
Nikolao Mihajlenko
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages