Nova aŭtomata tradukilo el la franca al Esperanto
Aperis aŭtomata tradukilo el la franca al Esperanto, libere uzebla ĉe la adreso apertium.saluton.dk
La tradukilo estas bazita sur Apertium — rimedaro por konstrui aŭtomatajn tradukilojn, per kiu jam funkcias tradukiloj el la kataluna, hispana kaj angla al Esperanto kaj de Esperanto al la angla. Ĉiujn eblas uzi ĉe la supra adreso. Entute per Apertium funkcias ĝis nun 42 tradukiloj.
Apertium estas programaro malfermfonta kaj libera, same uzanta liberajn datumarojn. Ekzemple por ĉi tiu nova tradukilo el la franca al Esperanto estas ĉefe uzita kiel baza dulingva vortaro la Reta Vortaro, pro tio, ke ĝi estas libere uzebla kaj havas franclingvajn ekvivalenton preskaŭ por ĉiu vorto. La tutan fontokodon kaj lingvan datumaron de Apertium kaj de ties tradukiloj eblas elŝuti el http://sourceforge.net/projects/apertium/
Espereble tiu lanĉo ne nur liveros novan interesan rimedon, sed ankaŭ spronos pliajn homojn ekinteresiĝi pri la kreado de pliaj aŭtomataj tradukiloj aŭ la polurado de la jam ekzistantajn. Unu el la atutoj de Apertium estas, ke ĝia strukturo permesas, ke nefakuloj pri komputila lingvistiko povas evoluigi tradukilojn, kiuj donas kontentigajn rezultojn. Krome, tio, ke Apertium estas malferma, universitate stirata projekto, permesas, ke studentoj evoluigantaj tradukilojn ricevu monhelpojn, ankaŭ se temas pri tradukiloj el kaj al Esperanto. Ekzemple jam du jarojn Apertium ricevis de Guglo po naŭ 5000-dolarajn stipendiojn por studentoj evoluigantaj novaĵojn dum la nord-hemisfera somero. Tiel kredeble denove okazos post nur kelkaj semajnoj. Ĉar esperantistoj bone situas interne de la Apertium-projekto kaj mem Esperanto estas bone konsiderata en ĝi, estas tute eble ricevi stipendion por krei en tri monatoj kernon de tradukilo inter Esperanto kaj (hindeŭropa) lingvo. Cetere, sinanoncintoj ja ricevos la helpon de la cetera Esperanto-grupeto en Apertium. Aliflanke, ne-studentoj estas ja ne malpli bonvenaj en la projekton.
Interesiĝantoj iel kontribui ne hezitu aliĝi al la retlisto http://groups.google.com/group/apertium_eo aŭ eventuale kontaktu hectoralos ĉe gmail.com
Legante tia instruado:
http://www.hardware.com.br/dicas/remasterizando-ubuntu.html
kaj uzante tia softvaro:
http://www.remastersys.com/forums/
ĉu estas ebla skribi "ubuntu-eo-subversio" kun svn, aMule, SWISH-E kaj
remastersys (kaj aliaj ankaü) antaûe-instalita por faciligi dissendi
tradukadon inter "ubuntu-eo-subversiaj uzantoj"?
Mi dankas vian atenton.
2011/2/24, Hèctor Alòs i Font <hecto...@gmail.com>:
> *Nova aŭtomata tradukilo el la franca al Esperanto*
>
> Aperis aŭtomata tradukilo el la franca al Esperanto, libere uzebla ĉe la
> adreso apertium.saluton.dk
>
> La tradukilo estas bazita sur Apertium — rimedaro por konstrui aŭtomatajn
> tradukilojn, per kiu jam funkcias tradukiloj el la kataluna, hispana kaj
> angla al Esperanto kaj de Esperanto al la angla. Ĉiujn eblas uzi ĉe la supra
> adreso. Entute per Apertium <http://www.apertium.org/> funkcias ĝis nun 42
> --
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "Apertium Esperanto" group.
> To post to this group, send email to apert...@googlegroups.com.
> To unsubscribe from this group, send email to
> apertium_eo...@googlegroups.com.
> For more options, visit this group at
> http://groups.google.com/group/apertium_eo?hl=eo.
>
>
--
**************************
Alguns links interessants:
http://gramtrans.com/
http://apertium.org/
http://apertium.uoc.edu
http://www.traduku.net/
http://epo.wikitrans.net/
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Apertium Esperanto" group.
To post to this group, send email to apert...@googlegroups.com.
To unsubscribe from this group, send email to apertium_eo...@googlegroups.com.
For more options, visit this group at http://groups.google.com/group/apertium_eo?hl=eo.
Mi havas impreson de granda lingvista laboro, kun multe pli bona rezulto ol mia nefakula provo fari tradukilon el la angla.