Pureco de tekstaroj de vikipedio

1 view
Skip to first unread message

Jacob Nordfalk

unread,
Jan 6, 2010, 9:25:19 AM1/6/10
to apert...@googlegroups.com


2010/1/6 Hèctor Alòs i Font <hecto...@gmail.com>


2010/1/6 Hèctor Alòs i Font <hecto...@gmail.com>

Ĉiuokaze, mi kredas, ke Vikipediistoj devus esplori la aferon kaj robotistoj devus almenaŭ aldoni ŝablonon de revizienda teksto.

Mi pensas ke la tekstoj ne estas videblaj en la normala vikipedio. 


Ili enŝteliĝis ĉar mi prenis la tutan esperantan vikipedion. Mi devus iel forfiltri tiujn kun la marko 'polurinda movu' sed mi tute ne pensis pri tio kiam mi faris la tekstaron.

Do, Hektor, la artikoloj fakte ne estas videblaj de la normalaj paĝoj, kaj oni estas bone avertita se oni hazarde trovas iun ĉiukaze.

Maksim, ĉu vi povus doni liston da markoj kiujn mi devus eviti kiam mi denove faros tekstaron de la vikipedio?

Mi fakte lauxdas la provon de Maksim fari tian roboton. Sed ni devus eble iel averti kontraux tro-uzo ĉe http://vikitraduko.saluton.dk . KAJ ni devus auxtomate enmeti markon komence, ekz [[polurinda]] aux pli bone [[auxtomata traduko de Apertium - endas postredakto]] por ke oni sciu kiel la artikolo venis. Maksim, ĉu vi povas konsili kaj korekti vian perl-skripton? 

Kore, Jacob

--
Jacob Nordfalk
एस्पेरान्तो के हो?  http://www.esperanto.org.np/.
Memoraĵoj de KEF -. http://kef.saluton.dk/memorajoj/

Hèctor Alòs i Font

unread,
Jan 6, 2010, 10:16:04 AM1/6/10
to apert...@googlegroups.com


2010/1/6 Jacob Nordfalk <jacob.n...@gmail.com>



Mi fakte lauxdas la provon de Maksim fari tian roboton. Sed ni devus eble iel averti kontraux tro-uzo ĉe http://vikitraduko.saluton.dk . KAJ ni devus auxtomate enmeti markon komence, ekz [[polurinda]] aux pli bone [[auxtomata traduko de Apertium - endas postredakto]] por ke oni sciu kiel la artikolo venis. Maksim, ĉu vi povas konsili kaj korekti vian perl-skripton? 


Certe, la roboto estas utilega!! Kaj ĉiuj grandaj Vikipedioj uzas ilin. Mi trovis fekaĵojn per aŭtomataj tradukiloj ankaŭ en la angla kaj en la kataluna vikipedioj: tio ja ne estas ekskluzivaĵo de la esperanta. Alia afero estas la kvantigo de tio. Sed vi multe senpezigis min, Jacob, kiam vi diris, ke la tekstoj estas iel apartigitaj. Do iel la kontroloj de la esperanta Vikipedio funkcias.

Ĉiuokaze, estus pli bone, vere se la vidipedia tradukilo aldonu {{polurinda}} ŝajne en la komenco:
http://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Cablono:Polurinda
Ŝajne ĝi aŭtomate aperigos la artikolon ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Kategorio:Polurindaj_artikoloj (krom kompreneble se oni forigas la ŝablonon, kio principe oni faros post efektiva reviziado).

Kore,
Hektor

PS
Por la tekstaro ĉiuokaze, estas la alia problemo de la bone kreitaj tekstoj, sed amase ŝablone. Ili ne indas.
Aliflanke, mi suspektas, ke via elektilo de tekstaro ne aleatore elektas la frazojn aŭ almenaŭ sufiĉe malproksime unuj de la alia. (Mia versio por elekto de n frazoj en m-longa tekstaro fikse elektis frazojn m/n malproksimajn inter si... kio ja ne estas akademia solvo, sed almenaŭ principe certigas varian specimenaron).

j maks

unread,
Jan 8, 2010, 4:26:21 PM1/8/10
to apert...@googlegroups.com, Maks
Saluton!

>Maksim, ĉu vi povus doni liston da markoj kiujn mi devus eviti kiam mi
>denove faros tekstaron de la vikipedio?

Mi proponas simplan kriterion: se titolo de iu pagxo enhavas dupunkton ":", la pago estu konsiderata kiel akcesora (ne kiel vera artikolo) kaj ne estu konsiderata kiel teksto por viaj celoj.

Cxi tio kriterio ne estas tute vera, cxar estas iuj veraj artikoj kun ":" en titolo, tamen ili estas tre malmultaj.

Maksim

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages