Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Por pli kompleta lingvo

2 views
Skip to first unread message

Paul Peeraerts

unread,
Oct 13, 2005, 11:17:32 AM10/13/05
to alt.talk.esperanto
Por pli kompleta lingvo

Terminologiaj laboroj estas parto de cxiu kohera programo
lingvopolitika. Ofte parolantoj de minoritataj aux subpremataj lingvoj
konscias la gravan rolon de terminologiaj laboroj en la progresigo de
iliaj lingvoj. Esperantistoj gxenerale bone konscias la gravecon de
tiu demando, sed Terminologia Esperanto-Centro, fondita en 1987, de
jaroj praktike ekzistas nur surpapere. Tial aparte bonvenas _Fake pri
Esperanto kaj Esperante pri
sciencoj_.

La verko estis eldonita de KAVA-PECH kiel la kvara volumo de la
serio _Aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko_ kaj enhavas
la kontribuajxojn prezentitajn dum la samtitola konferenco, okazinta en
2004 en
Dobrichovice, Cxehxio. Gxi estas dividita je du sekcioj: _Fake pri
Esperanto_ kaj _Esperante pri sciencoj_, kun kontribuajxoj de
deko da konataj nomoj.

La unua sekcio temas pri teoriaj kaj pri
praktikaj demandoj de la terminologia scienco. Enestas interesaj kaj
valoraj kontribuajxoj, kiel ekzemple tiu de Marc Bavant pri _Apliko de
XxLM al fakaj laboroj pri Esperanto_ kaj tiu de Josef Hron pri _Ebloj
por la elektronika prilaborado de grandaj vortaroj de Esperanto_.
Ne mankas pure teoriaj artikoloj, nun de la auxtoreco de Jan Werner kaj
Detlev Blanke, cxi-lasta en lia senmanke klara stilo, kvankam fojfoje tro
lakona. Kiel ribelema vocxo en la prelegokolekto, Werner plendas pri la
aktuala stato de la faka lingvo, kiu laux li malricxas kompare kun la
poezia. Bedauxrinde, tamen, levigxas neniu vocxo kontraux la
labormetodoj kaj laboriloj de la esperanta terminografio, ankoraux tro
postigxintaj rilate al tiuj de naciaj lingvoj. Tiusence, Hron, en la
supre citita artikolo, proponas _Exxcel_ kiel programon por la
prilaborado de terminologiaj donitajxoj: utila ideo, kiu devus nur
portempe surogate sxtopi unu el la brecxoj en la laboro de niaj
terminografoj kaj leksikografoj.

Jxetante rapidan rigardon sur la bibliografiajn listojn de la
diversaj auxtoroj, oni tuj konstatas en ilia pensado influon de la
Viena Skolo de terminologio, reprezentata cxefe de Wuester. Nenie
troveblas nomoj, ligitaj al la novaj fluoj kaj tendencoj, kiuj venis
alporti grandegan kontribuon al la terminologiaj studoj ekster la
viena perspektivo. Oni ricevas la impreson, ke ecx ne sur la teoria
terminologia tereno la Esperanto-komunumo sukcesis atingi nacilingvajn
komunumojn. Escepto sxajnas esti Blanke, kiu, malgraux sia konata
aligxo al la Viena Skolo, en sia teksto _Kio estas faklingvo kaj
kiel esplori gxin?_ aludas al modernaj aliroj en la terminologiaj
studoj.

Konsistigas la duan sekcion fakaj tekstoj pri parazitologio,
internacia turismo kaj la kostoj de la lingvaj problemoj en Euxropo,
respektive verkitaj de Ruediger Sachs, Otto' Haszpra kaj Bojxidar Leonov.

La tuto, ecx se ne impona, estas neneglektinda atingo de nia
mikrokomunumo. La venonta konferenco, okazonta novembre 2006, probable
rezultigos kroman volumon de prelegokolektoj, espereble kun malpli da
lingvaj malglatajxoj kaj en litertipoj ne tiel malgrandaj.

Reinaldo Marcelo FERREIRA

Zdeněk Pluhar (red.): _Fake pri Esperanto
kaj esperante pri sciencoj_. Eld. KAVA-PECH, Prago, 2005. 84
pagxoj brosxuritaj. ISBN: 80-85853-78-7 Prezo cxe www.retbutiko.net: 10
euxroj + afranko

0 new messages