La dua disko de la grupo _Kaj Tiel Plu_ nomigxas
_Placxas al mi_. Ni povus simple doni al tiu cxi
recenzo la saman nomon, cxar la disko ekstreme placxas
al ni kaj placxos, ni ne dubas, al cxiuj, kiuj jam
konas _Kaj Tiel Plu_. La dua KD laux la stilo,
enhavo, organizo, kantmaniero kaj gxenerala mirinda
impreso similas al la unua, _Sojle de la klara temp'_,
do, kiam parkerigxos unu disko, nepre acxetu la duan!
Interalie, la dua disko estas je 16 minutoj pli longa.
_Placxas al mi_ estas diversa: gxi enhavas
kantojn kaj instrumentajxojn,
tion, kio estis kantata mezepoke kaj dum la hispana civila milito,
tradiciajn, precipe katalunajn kaj okcitanajn,
kaj auxtorajn muzikajxojn.
Aliflanke, cxio konsistigas unuecan tuton,
auxskultigxas per unu spiro,
versxajne pro ega pasieco de la plenumantoj.
Por deziranto konatigxi kun muzikaj tradicioj
de Katalunio kaj Okcitanio tra la tempoj tiu
cxi disko estas bonega rimedo. La grupo prezentas
verkon de la trobadoro de la 12a jarcento Berenguer de Palou;
la faman mezepokan kanton _Cuncti simus concanentes_
el la _Rugxa libro_ el la monahxejo de Montserrat
(la 14a jarcento);
popolkanton el la hispana milito, kiu originas
el tradicia andaluzia amkanto
_Romanco de kontrabandistoj de Ronda_ de la 19a jarcento,
kaj multajn tradiciajn dancojn kaj kantojn,
kiuj sonas tute nature, brile, arde.
Tio tre malsimilas al iuj kompaktaj diskoj kun popolaj kantoj,
vendataj por "gastoj de la lando",
tute ne transdonantaj la spiriton de la regiono.
Kiom ofte ni auxdas sur ili akademiajn korusojn,
kiuj, kvankam ili kantas tradiciajxojn, sonas tro profesie kaj seke,
aux, male, lokajn maljunulojn, kiuj kantas vere "popole",
tamen gxenerale sen akompano kaj iom tede.
La kantojn _Kaj Tiel Plu_ prezentas
hxore (jen unisone, jen plurvocxe) aux
sole (tre emocie kaj tusxante la animon)
kun bela instrumenta akompano.
Tuj cxe auxskultado aperas la deziro kunkanti,
kaj tio eblas, cxar en enmetita kajereto
trovigxas tekstoj de cxiuj kantoj. Oni povas kanti
kune kun la artistoj en Esperanto aux en la lingvo de la originalo.
Vere, tiuj kantoj kaj melodioj logxigxas en la memoro,
kaj vi kaptadas sin je tio, ke vi cxiuminute kantas ilin!
Tiun cxi diskon oni povas auxskulti denove kaj denove,
igxante en tiu tempo vera kataluno, aux okcitano, aux sefardo,
aux kastiliano, aux ekleziulo, aux trobadoro.
Anna kaj Mati PENTUS
Kaj Tiel Plu: _Placxas al mi_.
Eld. Vinilkosmo, Donneville, 2004. Kompakta disko, 45 minutoj.
Prezo cxe www.retbutiko.net: 19,75 euxroj + afranko.