Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Dudirekta instruo kaj influo

0 views
Skip to first unread message

Paul Peeraerts

unread,
Oct 13, 2005, 11:15:00 AM10/13/05
to alt.talk.esperanto
Dudirekta instruo kaj influo

Jen fabeleca rakonto pri ekspedicianto, kiu suferas akcidenton en
la kanada nordo kaj estas savita de mistera indiana knabino, kiu
sxajnas posedi eksterordinarajn kapablojn. Sxi komunikigxas intime kun
bestoj kaj konas la plantojn -- pere de tio sxi prizorgas kaj resanigas
lin.

Dum la restado li klarigas al sxi pri la ekstera mondo, pri kiu sxi
havas malmultan scion. Ili ja havas komunan lingvon (la francan), sed
mankas multaj nocioj. Tial ni auxdas klarigojn pri ekologio,
natur-respektado, tergloba varmigxo, klimat-sxangxo, homa evoluo,
milito, hom-bestaj rilatoj, vegetarismo, indigxenaj rajtoj,
kultursxoko, la malfacilo ekvilibrigi liberecon kun egaleco kaj multo
plia. Tiu aspekto de la libro memorigas pri nia klasikajxo
_Sengxenaj dialogoj_ de Fernando de Diego. La tuto estas en la
tradicio de Rousseau kaj May.

La abenako Nanatasis, auxdinte la primondajn klarigojn, starigas
penetrajn demandojn, kiujn homoj antauxkondicxitaj de
"civilizacio" ne pripensus. Tio montras, ke sagxo estas
multflanka; la instruo kaj influo ne estis unudirekta.

Partoj de la verko impresas iom predike -- ne tiom fabelo, kiom
vehiklo por la ideoj de la auxtoro, kiu estis dum ok jaroj membro de
la kebekia parlamento. Tiu tendenceco eble ne gxenos vin, se la temaro
interesas vin. La traduko estas flua, akompanas gxin dudeko da allogaj
tutpagxaj koloraj bildoj, reproduktitaj de akvarelaj pentrajxoj.
Malkutima verko, konvena ankaux por junuloj.

Stefan MACGILL

Robert Dutil: _Nanatasis_. Trad. el
la franca Zdravka Metz. Kolore ilustrita de Martine Saura. Eld.
Esperanto-Societo Kebekia, Montrealo, 2005. 114 pagxoj.
ISBN-2-9806246-1-6. Prezo cxe www.retbutiko.net: 15,90 euxroj + afranko.

0 new messages