http://www.esperanto.qc.ca/files/riverego/riverego-090.pdf
Vikipedio : Volapük superas Esperanton, ĉu?
Lastatempe, ni eksciis kun konsterno, ke Esperanto falis al la 19a
loko, laŭ nombro de artikoloj, en la listo de lingvoj en la reta
multverkista enciklopedio Vikipedio (Wikipedia). Tio ne estus
plej alarmiga, se oni ne vidus, ke Volapük estas en la 15a loko, en la
malgranda grupo de lingvoj kun pli ol 100 000 artikoloj. (Kontrolu mem
ĉe http://meta.wikimedia.org/wiki/Complete_list_of_language_Wikipedias_available)
Tamen, kvankam aldono de kvalitaj artikoloj estas tute bonvena
kaj donus pli belan reklamon al Esperanto, ni eble ne tro
zorgu pri tio. Mi iris esplori la volapukan artikolaron, kaj trovis
NUR mallongajn klarigojn pri loknomoj, tradukitaj, eble maŝine, el
aliaj lingvoj, kaj el NUR kelkaj landoj (Usono, Francio, Brazilo,
Germanio, Aŭstrio, Svisio, Estonio kaj unu de Kanado).
Ni memoru, ke Volapük estas projekto de internacia lingvo
naskita naŭ jarojn antaŭ Esperanto, kaj kiu fiaskis pro lingvistikaj
— ĝi estis apenaŭ lernebla, eĉ de ĝia kreinto — kaj internpolitikaj
problemoj.
These computer-generated articles are brief, low quality "stubs". In
many cases they are not well translated.
The sole purpose of generating so many stubs was to raise the ranking
of the Volapuk Wikipedia in the list of wikipedias ranked by number of
articles.
It is not unusual for auxiliary language fanatics to behave this way.
--
-30-