La unuaj vortoj kiujn Jesuo eldiras al siaj disĉiploj kiuj kaŝiĝis pro
timo trafi saman finon de ilia majstro – la arestordono celis la tutan
grupon de Jesuo – estas: “Pacon al vi”. Ne estas bondeziro, invito,
Jesuo ne diras: “La paco estu kun vi”, sed ĝi estas donaco, Jesuo
donacas al ili la pacon.
En la vorto “paco” estas enfermita ĉio kio kontribuas al la vivpleneco
de homo, unuvorte la “feliĉo”, Jesuo prezentiĝas kun la donaco de
pleneco je feliĉo. Kaj poste li montras tuj al ili la kialon de ilia
devo esti feliĉaj, fakte li montras la manojn kaj la flankon, tio
estas li montras la plurestadon de la signoj de la amo, per kiu Jesuo
donis la vivon por siaj disĉiploj.
Dua Paska Dimanĉo - 7an de aprilo 2013
"Post ok tagoj Jesuo aperis"
Komento al Evangelio de P. Alberto Maggi OSM
El la evangelio laŭ Johano 20, 19-31
Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie:
http://www.studibiblici.it/ESPERANTO/homilioj.html
Plej amike kaj frate
Marco Menghini