2013-04-21, dim
Johano 10: 27-30 kaj komentario de papo Francisko ... Pri la monda tago de preghado por la pastraj vokighoj kaj la beatproklamo de pastro Nicolo Rusca (1563 - 1618); "bonvolu saluti ankau Jesuon"; pri eventoj en Venezuelo kaj tertremo en Chinio; nova mesagho en Tuitero ... Vatikanurbo: pastroj, estu pashtistoj, ne funkciuloj; Sirio: la grupo Amikoj de Sirioj denove petis intertrakton pri politika solvo de la siria konflikto - Usono promesis monhelpon - pluraj infanoj mortigitaj.
2013-04-18, jhau
Jesuo, vera persono, ne dia shprucflakono; danko al la personaro de la inspektorejo por publika sekureco che Vatikano ... Vatikanurbo: Papo Francisko akceptis audience Lian Beatecon Gregorios la tria, patriakro de Antiokio de la Grek-melhhitoj en Sirio, kaj la katolikajn episkopojn de Anglio kaj Kimrio - resumo de intervjuo kun monsinjoro Vincent Nichols, chefepiskopo de Westminster; Usono: mortiga eksplodo en Teksaso - tago de preghado kaj enmemigho en Bostono; Romo: koncerto honore al papo Francisko; Argentino: letero de proksimeco al la Patrinoj de la Plaza de Mayo, kaj pri pashtista agado al la argentinaj episkopoj; Brazilo: indighenoj, la relevighintaj popoloj, kontrauas konstitucian reformon; Usono: letero de la katolikaj espiskopoj instigas al rapida ratifo de traktato pri la komercado de armiloj; Pollando: 70a datreveno de la insurekcio de la varsovia geto - opinisondo: sintenoj pri hebreoj.
2013-04-17, mer
La Chieleniro de Jesuo havas praktikajn postsekvojn sur la chiutageco de la kredo; instigo al gejunuloj: sekvu la Sinjoron kun entuziasmo; alvoko por trafitoj de tertremo en Irano kaj Pakistano
... Kondolenco por la viktimoj de atenco en Bostono; papo Benedikto farighis 86-jaragha; UN: Monda Tago kontrau infana sklaveco; Britio: funebra rito por Margaret Thatcher; Chinio: juna tibetino mortbruligis sin proteste kontrau la politiko de la registaro.
Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
(sub Plej novaj programoj)