Internacia Kunpreghado en Esperanto - Vespera Laudo
Karegaj gefratoj,
Bonvole partoprenu nian internacian kunpreghadon en Esperanto venont-dimanche, je la 18-a horo GMT (Meza Tempo de Grenvicho - bonvole kalkulu la koncernan horon lau via lando:
http://time.is ). Tiam, ni kunpreghos la 2-an Vespron (Vesperan Laudon) de tiu dimancho, kies tekstoj estas pretaj kaj legeblaj, atingeblaj en la retpagho de Kristanaj Fontoj:
http://fontoj.net , per ligilo sub "BREVIERO" nomata "Vespera Laudo (nur dimanche)".
Por partopreni, vi aldonu mian Skajp-konton ("vitor.luiz.pedro") al via listo de geamikoj che Skajpo, kaj konektighu al Skajpo kelkajn minutojn antau la 18-a horo GMT. Tiu kunpreghado estas malfermita al kristanoj el aliaj branchoj!
Nia kunpreghado okazas ekde la fino de decembro 2010 per Skajpo :-) Ni atendas vian partoprenon por kunpreghi en Esperanto! Komentoj kaj sugestoj pri io ajn, koncerne nian kunpreghadon, estos bonvenaj.
Amike kaj frate deziras Dian benon,
Vitor Luiz -
www.vitorluiz.6te.net
skajp-konto: vitor.luiz.pedro