En famkonata paĝo de profeto Ezeĥielo, la profeto priskribas la lignon
de la vito. Kiun altkvaliton ĝi havas? Neniun. La vita ligno estas la
ununura ligno inter la arboj de la kamparo per kiu oni povas fari
nenion; ne eblas fari per ĝi objekton, iun utilan ilon. La vita ligno
utilas nur por trairigi la vivigan limfon al la sarmentoj kaj produkti
fruktojn. La vita ligno do estas la ligno ne utiligebla, krom por
porti fruktojn. Kaj estas al tiu bildo de profeto Ezeĥielo ke Jesuo
kunligiĝas dum la fama parolado pri la vito kaj la sarmentoj, entenata
en ĉapitro 15 de la Evangelio de Johano.
Kvina Paska Dimanĉo - 6an de majo 2012
"Se iu estas kunigita kun mi kaj mi kun li, tiu donas multe da
frukto"
El la evangelio laŭ Johano 15, 1-8
Vi povas legi la tutan komentarion pri la Evangelio ĉi tie:
http://www.studibiblici.it/ESPERANTO/homilioj.html
Plej amike kaj frate
Marco Menghini