Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Forpasis Johano Kirsch

3 views
Skip to first unread message

esper...@gmail.com

unread,
May 22, 2012, 7:52:50 PM5/22/12
to

(Marija Belosevicx informas ...)

Hodiau, la 22-an de majo post mallonga malsano mortis IKUE-ano, konstanta
diakono el Hungario Johano Kirsch.

Partoprenantoj cxefe de la IKUE-kongresoj certe memoras lian humilan
servadon.

La entombigo okazos vendrede je la 11 horo en Szekszárd-Újváros.

Rememoru en viaj pregxoj lian animon, kaj Agota kun infanoj.

Marija

(kaj Carlo Sarandrea komentas ...)

Kun kortusxo mi legis pri la forpaso de tiom milda, kara, pia homo. Vidi lin cxe la altaro dum la Meso cxiam donis al mi senton de konsolo, cxar li faris tiun ege gravan diakonan servon diskrete, humile, precize, cxu kiam li estis vokata legi la Evangelion, cxu kiam li atendis je distanco de kelkaj pasxoj, ke la cxefcelebranto invitu lin komuniigxi el la kaliko sur la altaro. Lia alproksimigxo por la renkonto kun la Eukaristia Jesuo aspektis al mi gxojoplena alkuro. Nun mi amas pensi, ke tiun gxojon li gxuas plene cxe la Altaro de Dio.

Ripozu en paco, karega frato Janos

Carlo Sarandrea

Pri nia kara forpasinto mi trovis kelkajn informojn en Espero Katolika.

** EK 5-6/1996: informo pri lia konsekro kiel diakono fare de mons-ro Mihaly Mayer (22.06.1996)

** EK 7-8/1996: lia letero al la Prezidanto de IKUE:
ESTI DIAKONO - En nia lando estas ankoraŭ maloftaĵo, ke episkopo ordinas viron, kiu havas edzinon kaj familion, diakono: fakte, en nia diocezo tiu estos la unua fojo. La lastaj jaroj drame montris, kiom multe da pastroj mankas en la vinberĝardeno de la Sinjoro. Eĉ la restintaj plejparte tre maljuniĝis, kadukiĝis korpe. Tamen multaj sacerdotoj restas surpostene pli ol 80 jaraĝaj, ja neniu transprenas de ili la stafeton.

Ni havas relative junan, 40 jaran paroĥestron, sed li estas tro ŝarĝita: antaŭ du, tri jardekoj ĝuste 10 pastroj prizorgis tiujn komunumojn, kiujn li sola nun servas. Temas pri urbo Tamasi plus 6 vilaĝoj (inter ĉi-lastaj la plej granda estas ĝuste nia vilaĝo Iregszemcse (Iregsemĉe), kun preskaŭ trimil katolikoj.

En la sesdekaj jaroj nur ĉi tie laboris tri katolikaj pastroj - nun la paroĥejo jam orfiĝis. Sed ne tute: antaŭ du jaroj la episkopo de Pécs nomumis min paroĥa direktoro. Pli frue mi - kune kun la edzino - instruis en katolika lernejo. Ni ambaŭ estas instruistoj, sed krom pedagogion ni studis ankaŭ teologion. Do, ni estis pretaj plenumi la paroĥejajn laborojn, instrui religion en sep lernejoj; krome mi celebras ĉiusemajne almenaŭ dek diservojn, entombigas mortintojn, ktp.

En la dekana distrikto ni respondecas ankaŭ pri katolika junularo: mezlernejanoj, universitataj studentoj... Cetere ni estas fervoraj esperantistoj: la internacian lingvon ni uzas ankaŭ en familio; ni nur esperante parolas al niaj gefiloj. En pedagogia altlernejo mi akiris ŝtatan diplomon en fako Esperanto. Ni havas multajn amikajn kontaktojn kun esperante parolantaj familioj, kaj inter la gejunuloj ni ofte propagandas la ideon kaj la lingvon.

Bedaŭrinde esperanto-aranĝojn ni preskaŭ neniam povas partopreni, almenaŭ ne forajn kaj longedaŭrajn, ĉar en tiu deĵoro oni ja malfacile trovas anstataŭantojn. Anime tamen ni estas en IKUE, kaj petas la benojn de Dio ankaŭ por Espero Katolika, ankaŭ por vi. Kun frataj preĝoj: Johano Kirsch, Hungario
0 new messages