Saluton!
Deko da homoj intertempe aliĝis al la 3-a PRINTEMPE, kiu
post du monatoj okazos en la kunvenejo Marienburg, alte
super Mozelo, kun bela rigardo al la rivero kaj super la
pejzaĝon. Kelkajn nomojn de partoprenontoj vi povos vidi ĉe
http://www.esperantoland.org/printempe/partoprenantoj_printempe3.php
. Ĉu eble ankaŭ vi ŝatos pasigi trankvilajn tagojn dum pasko
kaj la posta semajno apud Mozelo?
Internacia kunveno
PRINTEMPE okazos proksime de Belgio, Luksemburgio kaj
Francio - el la ĝis-nunaj aliĝintoj kvar venas el Belgio, do
estos jam bele internacia etoso. En PRINTEMPE partoprenos
supozeble nur dudeko da homoj, do estos trankvila kunveno,
kun multa babilado, promenoj tra la naturo, ekskursoj al
regionaj urbetoj kaj vidindaĵoj. Eble ĵetu rigardon al la
programeroj kaj eblaj ekskursoceloj,
http://www.esperantoland.org/printempe/#programeroj_anoncitaj
. Estos kelkaj prelegoj, lingvokursoj kaj konversacio,
babilado, kafumado kaj paskumado. Kaj jen ideoj por promenoj
kaj ekskursoj:
Eblaj promenoj kaj ekskursoj
- Promenoj al la kastelo
Arras (3 km) kaj en la ĉirkaŭaĵo
- Eble: Vizito de
orgena koncerto en la urbeto Zell (lundo, 9-a de
aprilo, 17-a horo)
- Eble: Vizito de la
plezurbanejo en Zell
- Eble: Vizito de vinkelo
Por povi agrable ferii en tiu bela kampara etoso la kunveno
daŭros plenan semajnon, de ĵaŭdo, 5-a, ĝis ĵaŭdo, 12-a de
aprilo 2012.
Ĉu eble tio logas vin? Nu, volonte mi respondos al viaj
demandoj kaj bonvenigos vian eblan aliĝon sur
http://www.esperantoland.org/printempe
. La nuna aliĝperiodo daŭros ĝis la 15-a de februaro - do
indas rigardi antaŭe...
Ĉion bonan
Lu Wunsch-Rolshoven
--
EsperantoLand
Internaciaj ferioj
http://www.esperantoland.org
Novjara Renkontigho (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
PRINTEMPE
Internacia Kongreso (IK)
SOMERE