Bona novaĵo el Danio

0 views
Skip to first unread message

Rogier Huurman

unread,
Jan 26, 2012, 5:46:01 PM1/26/12
to
Karaj geamikoj en la tuta mondo,

Ni ĝojas informi vin, ke en la venonta somero denove okazos KEF, la
Kultura Esperanto-Festivalo en Hillerød en Danio. Tiu ĉi muzik- kaj
art-plena festivalo jam festos sian dekan okazon, kaj tio en la 125-a
jaro de Esperanto! Ĉiuj kialoj por veni ĉi-somere al Danio. Legu
pliajn informojn kaj aliĝu ĉe:

http://kef10.saluton.dk

Ne plendu pri eraroj, ĝin skribis denaskulo. Krome ni atentigas vin,
ke nur ĝis la 31-a de januaro validos la plej malalta kotizo! Do aliĝu
rapide.

Kulturajn salutojn,

Roĉjo, de la organiza teamo de KEF

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages